Tristana galinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristana galinolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Gallinula
Specio: G. nesiotis
Gallinula nesiotis
Sclater, 1861
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tristana galinolo (Gallinula nesiotis) estis mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, nuntempe ekstingita kaj iam endemismo de sudatlantika insulo Tristan da Cunha, kiu estas la ununura loĝata insulo de grupo da apartegaj insuloj en tiu maro; ĝi estis fizike simila al Galinolo de insulo Gough, kiu estas 350 km sudorienten, kaj, kiel tiu ĉi, ĝi estis senfluga birdo.

La iame ofta Tristana galinolo rariĝis ĉirkaŭ 1873, kaj fine de 19a jarcento ekstingiĝis pro troa ĉasado -facilega por malsatantaj fiŝistoj kaj balenistoj en tiom apartegaj teritorioj-, predado farita de enmetitaj specioj (ratoj, katoj kaj porkoj) kaj medimalpliigo pro incendioj. Restis pajloŝtopitaj ekzempleroj.

Poste, en 1956 la proksima parenco Galinolo de insulo Gough, G. comeri estis reenmetita en Tristan da Cunha, kie okupis la parton de la tiama teritorio de la Tristana galinolo (Gallinula nesiotis), kiu ankoraŭ restas post la enveno de homoj.