Tritono (mitologio)
Aspekto
(Alidirektita el Tritono (dio))
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tritono. |
| Tritono | |
|---|---|
| Sekso | vira |
| Familio | |
| Patro | Pozidono |
| Patrino | Amfitrito |
| Infanoj | Pallas, Triteia, Crataeis, Calliste |
| Amkunuloj | Hekato, Tritonis |
| Tritono | |
|---|---|
| mara dio de la helena mitologio | |
| Informoj | |
| Originala nomo | Τρίτων |
| Sekso | vira |
| Patro | Pozidono |
| Patrino | Amfitrito |
| Gefratoj | Benthesikyme • Rhodos |
| Kunulo | Hekato • Tritonis |
| Infanoj | Pallas • Triteia • Crataeis • Calliste |
Tritono – helene Τρίτων – estas helena dio, la mesaĝisto de la profundo. Li estas la filo de Posejdono, dio de la maro, kaj Amfitrito. Li estas ofte montrata kiel marviro, havanta la suprenan korpon de homo kaj la vosto de fiŝo.
Kiel sia patro, li portis tridenton. Tamen, la speciala aĵo de Tritono estis torda konkego, kiun li trablovis kiel trumpeto por mildigi aŭ malmildigi la ondojn.
Inter aliaj aĵoj nomataj "Tritono" menciindas Tritono, la plej granda luno de la planedo Neptuno. Ĉi tiu nomo estas simbola, pro tio, ke Neptuno estas romia nomo por la patro de Tritono, kaj same Posejdono.

