Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Triunua monaĥejo (Tjumeno))
Monaĥejo de Sankta Triunuo
ruse Свято-Троицкий монастырь
monaĥejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 10′ 12″ N, 65° 30′ 45″ O (mapo)57.1765.5125Koordinatoj: 57° 10′ 12″ N, 65° 30′ 45″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
Uzado vira monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Konstruado 1616
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Kommunistiĉeskaja, 10
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Monaĥejo de Sankta Triunuo
Oficiala paĝaro http://troica-tyumen.cerkov.ru/
vdr

La Monaĥejo de Sankta Triunuo (ruse Свято-Троицкий монастырь; ĝis 1715 — la Savinta-Transfiguriĝa, ruse Спасо-Преображенский) estas la funkcianta vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis fondita en 1616.

Situo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo troviĝas en la Kalinina administra distrikto en la okcidenta parto de la urbo, rande de la historia urbocentro, sur la alta Transtjumenka kabo, formita de la riverbuŝoj de la riveroj Babarinko, Turo kaj Tjumenko, apud la historia urboparto Jamskaja sloboda (Koĉera kvartalo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio datiĝas je 1621 kiam la tjumenaj vojevodoj ricevis paperon el la Kazana prikazo, kiu interalie mencias ke en 1616 ermito Nifont veninta el la Raifa Dipatrina monaĥejo apud Kazano konstruis tiuloke la Transfiguriĝan monaĥejon, per monoferoj de lokanoj[1][2][3]. Tio estis la kvara monaĥejo, fondita en Siberio[4]. Origine ĝi estis tre simpla kaj eĉ ne havis preĝejon[5].

En septembro 1620 estis establita la Tobolska eparĥio. La unua siberia ĉefepiskopo Kipriano venis al Tjumeno printempe 1621 kaj trovis en la monaĥejoj "multajn malĉastaĵojn" (ruse многое бесчинство): monaĥoj kaj monaĥinoj loĝis kune kaj amoris inter si kaj kun laikoj, ofte ili demetis siajn vestojn kaj loĝis ekster la monaĥejo sen zorgi pri monaĥaj reguloj kaj limigoj. Kun Kipriano venis monaĥoj, kelkajn el kiuj li sendis al la Tjumena monaĥejo. En julio 1621 kiel monaĥejestro estis nomumita Avramij el Rostovo, la monaĥeja konstruisto iĝis tonsurito el la Kirillo-Belozjora monaĥejo Iona Liĥarjov, la provizestro iĝis Onufrij, tonsuristo de la Antonij monaĥejo en Velikij Novgorod. Ili estis taskigitaj konstrui monaĥejan preĝejon, loĝejojn por la monaĥoj ktp. Tiutempe en la monaĥejo estis nur tri monaĥoj[1].

Post kelkaj monatoj Avramij estis anstataŭigita per Sergij. En januaro 1622 li kaj Iona plendis al la caro Miĥail Romanov pri manko de teroj kaj speciala monaĥa salajro (ruse руга), pro kio la monaĥejo vivas sole per donacoj. Ili petis doni al la monaĥejo tiun salajron kaj du fiŝkaptejojn, kiuj ne estis uzataj ĝis nun. La 25-an de januaro 1622 la caro subskribis la ordonon, kontentigine ambaŭ petojn[6][3]. Ekde tiam monaĥejestro Sergij ricevadis po 10 rublojn jare, konstruisto Iona kaj provizestro Onufrij po 5 rublojn. La monaĥejo ricevis fiŝkaptejon ĉe rivero Turo: ĉe Banŝikova interriverujo (ruse Баньшикова прорва) kaj interriverujo Krivaja Luka (ruse прорва Кривая Лука)[1].

En 1622 subestre de la metiisto Kornelij Ĥorev estis finita la unua hejtata ligna preĝejo, konsekrita kiel la Savinta-Transfiguriĝa (ruse Спасо-Преображенская). En 1624 jam haveblis loĝejoj de la monaĥejestro kaj konstruisto, ses ĉambroj por monaĥoj. La preĝejo kaj tiuj ĉi konstruaĵoj estis ĉirkaŭitaj per alta barilo malantaŭ kiu estis kortoj de subdjako Ivaŝka Ogon (ruse Ивашка Огонь) kaj sakristiano Jelizarka Ivanov[1]. En 1623 la monaĥejo havis 2 fiŝkaptejojn, 43 desjatinojn (46,98 hektaroj) da plugitaj teroj, falĉejojn por 500 fojnostakoj, 39 desjatinojn da (42,61 hektaroj) da boskoj (ruse дубравы) ĉe rivero Turo, 30 verstojn for. Tie troviĝis vilaĝeto el unu korto, en kiu loĝis laboristoj de la monaĥejo. La monaĥejo posedis ankaŭ lagon Ŝĉuĉje (ruse Щучье, do Ezoka), muelejon kaj 72 kamparanojn[1].

En decembro 1761 ribelis monaĥejaj kamparanoj en vilaĝoj Irjumskaja, Baldinskaja kaj Ŝĉuĉja. Miskompreninte novan caran ukazon, ili rifuzis plenumi iujn ajn devigajn laborojn kaj pagi iujn ajn impostojn krom unusola. En januaro 1762 ili plu rezistis kaj minacis kaze de plua premo kolektiĝi en unu domo kaj bruligi sin. Tio estis ofta praktiko de malnovritanoj, al kiuj evidente apartenis ankaŭ tiuj ĉi kamparanoj. 20 el ili estis arestitaj[7].

La monaĥejo kreskigis siajn terposedojn per donacoj kaj aĉetoj. En 1675 caro donacis al ĝi 75 desjatinojn (82 hektaro) da plugitaj teroj ĉe rivero Irjum, 50 verstojn for de Tjumeno. En 1680 la monaĥejo posedis jam 405,5 desjatinojn (443 hektaroj) da plugitaj teroj en tri kampoj, 153 desjatinojn (167,15 hektaroj) da neplugitaj teroj kaj falĉejojn por 7550 fojnostakoj. Ĝi havis ĉirkaŭ 200 dependulojn, kiuj plejparte loĝis en ĝiaj vilaĝoj: Kamenka, Goliŝeva, Filinka, Baldinskaja, Irjumskaja, Kolmakova, Ŝĉuĉja. Dum rikoltado al ili aldoniĝis provizoraj dungitoj[8].

La Transtjumenka kabo komence de la 20-a jarcento.
La preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paulo. Foto de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij. 1912.

En 1665 inter la plej fervoraj iniciatintoj de la Skismo en la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj malnovritana movado en Tjumeno estis monaĥejestro Andrian[9]. Poste en sia testamento metropolito Filofeo (Leszczyński) skribis ke li planis fari la monaĥejon ankaŭ centro de lukto kontraŭ la malnovritana movado[10].

En 1702 venis la nova siberia metropolito Filofeo (Leszczyński). En julio 1705 dum granda incendio Tjumeno preskaŭ komplete forbrulis (pereis 729 kortoj), inkluzive de la Savinta-Transfiguriĝa monaĥejo. Restis nur la fortikaĵo kaj la Anunciacia katedralo (la unua brika konstruaĵo en la urbo)[5]. Historiisto Sergej Turov supozas ke la incendio estis sekvo de amasa sinbruligo, kiun povus fari lokaj malnovritanoj kolektiĝinte en la monaĥejo. Kaŭzo de la protesto povus esti cara ukazo, malpermesinta al la urbanoj porti barbojn, lipharojn kaj rusajn vestojn. Al tio aludas ankaŭ la Siberia kroniko:

Citaĵo
 В 705 году присланы с Москвы указы государские и грамоты во все сибирские городы, что велено всякого чина служилым и неслужилым людям, кроме духовного чина, бороды и усы брить и платья носить мужеску и женску полу — немецкое. И от того в Сибири, в Тобольску, в Томску, на Тюмене, противники божия церкви раскольники многие погорели, не хотя носить немецкое платье.   En la jaro 705 estis senditaj el Moskvo ukazoj caraj kaj ordonoj al ĉiuj siberiaj urboj, ke estis ordonite al ĉiuj servantaj kaj neservantaj al la ŝtato homoj, krom klerikoj, la barbojn kaj lipharojn razi kaj la vestojn porti al la vira kaj ina genroj — la germanajn. Kaj pro tio en Siberio, en Tobolsko, en Tomsko, en Tjumeno, kontraŭuloj de la dia eklezio malnovritanoj multaj brulis, ne dezirante porti la germanajn vestojn. 
— la Siberia kroniko[11]

Tjumeno ne estis en la listo de la urboj, kie estis permesita brika konstruado, sed en 1706 Filofeo sukcesis ricevi permeson de la caro Petro la Granda pri konstruado en la monaĥejo de "eta ŝtona, koste de civilulaj donacoj, preĝejo"[12], kiucele la ŝtato asignis mil rublojn[13]. Origine li planis doni al ĝi altan statuson de la hejma episkopa preĝejo[14]. La preĝejo estis konstruita en 1708-1715 kaj konsekrita la 3-an de junio 1715 kiel la Triunua (ruse Троицкая), kio donis la nomon al la tuta monaĥejo. Ĝi iĝis la tria ŝtona konstruaĵo en Tjumeno — post la ŝtata stokejo (1702) kaj la Anunciacia preĝejo (1704)[5]. La 9-an de decembro 1714 estis eldonita cara ukazo, malpermesinta ĉian ŝtonan konstruadon ie ajn krom Sankt-Peterburgo. Tamen Filofeo sukcesis aprobigi konstruadon en 1717 de la eta dukupola preĝejo de Zosima kaj Savvatij, ankaŭ konata kiel la Preĝejo de 40 martiroj[5].

En 1717 en la Triunua preĝejo troviĝis tri altaroj: la ĉefa — omaĝe al la Sankta Triunuo, la norda situanta en hejtata alkonstruaĵo — omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria, super ĝi, sur ĥoruso alia — omaĝe al Transfiguriĝo de la Sinjoro, kaj en la okcidenta ĥoruso, turnita suden — omaĝe al la venerataj Antonio kaj Teodozio de Kievo, miraklofarantoj el la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo[15][2].

En 1722 la malpermeso estis nuligita, do Filofeo Leszczyński aprobigis konstruadon de la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Ĝi komenciĝis en 1726, sed post la morto de Filofeo ĝi malrapidiĝis kaj finiĝis nur en 1755. Konstruado de la monaĥejestra korpuso kaj muroj okazis en 1724-1739. La metropolito Filofeo pasigis en la monaĥejo 11 jarojn (1709-1715, 1721-1727) kaj multe zorgis pri ĝia bonfarto kaj prospero. En sia testamento li petis la posteulojn zorgi ke la monaĥejo havu "Kievan kantadon", estu ĉiam plibeligata kaj prizorgata[16].

En 1761 ĉe la monaĥejo estis fondita latina lernejo[17]. En la mapo de 1766 unuafoje aperas la Nikola (Dunka) ĝardeno (ruse Дунькин сад)[18]. En la registro datita je la 26-a de februaro[jul.]/ 8-a de marto 1764[greg.] la monaĥejo estis listigita inter la tria, malsupra klaso[19][20].

Kun tempopaso ĉiuj konstruaĵoj grave kadukiĝis kaj minacis disfalon, kion plurfoje atestis samtempuloj ekde 1769. En 1780 estis ordonita riparado, kiu tamen komenciĝis nur en marto 1800 post kiam la monaĥejon ekestris igumeno Margarit. Oni riparis la preĝejojn, fortikigis la riverbordon. En 1807 la preĝejo de 40 martiroj ricevis feran tegmenton, farbitan je ruĝa koloro[21].

Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, ekzilita al Siberio kaj eldoninta en 1862 la libron "Priskribo de Okcidenta Siberio" (ruse Описание Западной Сибири) nomis la monaĥejon la plej bona en Siberio post la Ĉielira-Innocenta monaĥejo en Irkutsko[22].

En 1883 estis konstruita ligna korpuso, en kiu lokiĝis kuirejo, manĝejo, grenejo kaj loĝejoj por superaj monaĥoj kaj kuiristo. Ĝi aperis surloke de kadukiĝinta samcela konstruaĵo, ekzistinta ekde la 18-a jarcento. En tiuj jaroj sub gvido de la arĥimandrito Filareto estis ankaŭ renovigita fasado de la preĝejo de 40 martiroj, refarbitaj ĝiaj kupoloj kaj reorumitaj la krucoj. La preĝejo ekde la 1850-aj jaroj estis en malbona stato. En la 1890-aj jaroj ĝian restarigon financis A. F. Smagina[23].

En la 19-a jarcento metropolito Filareto permesis al dezirintoj entombigi siajn parencojn en la monaĥejo kontraŭ pago. Li mem mortis en 1897 kaj estis sepultita inter la altaroj de la Triunua katedralo. De la monaĥejestra domo al la katedralo kondukis tilia aleo, la korto estis kovrita je herbo[24].

En 1914 parto de ejoj estis transdonitaj por milita hospitalo[25].

Fermo kaj nereligia uzado[redakti | redakti fonton]

En 1918 sovetiaj aŭtoritatoj postulis ke la monaĥejo prezentu liston de la posedaĵoj, malpermesis arboĥakadon kaj poste konfiskis ĉiujn terojn. Oni ordonis al monaĥejestro Johano cedi kelkajn ĉambrojn en la domo de arĥimandrito por oficira amasloĝejo[26]. En 1922 la monaĥejestran domon okupis la Tjumena gubernia arĥivo, poste translokita al la preĝejo de la Savinto[27]. La strato Granda Monaĥeja (ruse Большая Монастырская) estis alinomita je la Komunista (ruse Коммунистическая).

La 11-an de aŭgusto 1922 prezidio de la Tjumena Gubernia Plenuma Komitato ordonis fermi la monaĥejon kaj distribui ĝiajn posedaĵojn, uzeblajn ne nur por religiaj celoj, inter civilaj organizoj.

En la urbo ekcirkulis onidiroj pri fantomo de monaĥo en blankaj vestoj, kiu nokte vagadas tra la fermita monaĥejo. La urbanoj diris ke tio estas Filofeo, kies restaĵoj kuŝas tie. En 1923 en Tjumeno oni rakontis pri sonorado de sonoriloj en la monaĥejoj fare de iu nevidebla, pri muziko kiu aŭdeblas de tie, pri lumanta fantomo kiu vagadas tra la monaĥeja tombejo kaj ĉirkaŭ la monaĥejo. Oni rakontis ke milicano deĵorinta apud la monaĥejo nokte ekvidis homon en blankaj vestoj kiu aperis ĉe la pordo flanke de la tombejo. La timigita milicano pafis, sed maltrafis kaj post veni proksimen ekvidis nur blankan kolonon lumigatan de lunlumo kaj sian kuglon eniĝintan je la muro. La kredantoj opiniis ke tio estis Filofeo, kiu saviĝis de la atako enirinte la kolonon. En Jalutorovsko al tiu historio oni aldonis ke Filofeo, trafita de kugloj, ne mortis sed nur ĝemis kaj ke ekbrulis kupolo de la preĝejo, sed kiam venis fajrobrigadistoj ili vidis nenion (efektive incendio okazis, sed ekster la monaĥejo). En vilaĝo Omutinskoje oni rakontis ke homoj vidis Filofeon preĝi antaŭ lucerno en la monaĥejo, kiu post tio estis fermita. La onidiroj iĝis tiom amsaj ke aŭtune 1923 la gubernia enketservo (ruse губрозыск) spionis la monaĥejon kaj eĉ aranĝis tie embuskon kun espero kapti la provokanton[28].

La eparĥia estraro petis la plenumkomitaton transloki la restaĵojn al la Ĉielira-Georga preĝejo por ĉesigi tiujn ĉi onidirojn. Ĉefpastro de tiu preĝejo Vladimir Marsov, membro de la Viva Eklezio kaj ĝia reprezentanto en la regiono, petis transloki la restaĵojn la 17-an aŭ 18-an de septembro 1923[29]. Nokte oni malfermis la relikvujon, elprenis la restaĵojn (raporto de OGPU parolas pri "kelkaj ostoj kaj duonputraj ŝuoj")[30] kaj translokis al la menciita preĝejo[31]. Subtenantoj de patriarko Tiĥon akuzis adeptojn de la Viva Eklezio ke ili kaŝe uzurpis la relikvaĵon pro monavideco, ĉar "sendube ĉeesto de la restaĵoj de tiu ĉi "sanktulo", adorata de ĉiuj burĝoj, kaŭzos grandan alfluon de preĝantoj"[32].

Komence de septembro 1922 Gubernia Sekcio de la Ĉefa Politika Administracio trovis en la monaĥejo kaŝitajn trezorojn forme de arĝentaj ornatoj ĝis 147 kg pezajn. Ilian kaŝadon partoprenis episkopo Irinarĥ, tiutempe jam arestita. Post tio li estis denove juĝita kaj kondamnita al sep jaroj da malliberigo[33].

En januaro 1923 laŭ ordono de la Popola Komisariato pri Justico de la 24-a de aŭgusto 1918 la monaĥejo estis fermita[34]. En junio aŭ komenco de julio estis arestitaj membroj de la preĝeja konsilio. La 18-an de majo la Tjumena Eparĥia Konsilio referencante al decidoj de la Dua Tutlanda Kunveno (ruse Второй Поместный собор) pri la fermo de la urbaj monaĥejoj, ordonis fermi la monaĥejon de Sankta Triunuo. La 7-an de aŭgusto la monaĥejo estis sigelita. En aŭgusto pli ol 35 subskribintoj prezentis al prezidio de la gubernia plenumkomitato peton pri permeso establi novan komunumon el tute aliaj homoj, ne rilataj al la antaŭa monaĥejo, sed ricevis rifuzon. Oficiala fermo okazis la 11-an de aŭgusto. Komence de septembro la monaĥejaj posedaĵoj estis konfiskitaj kaj distribuitaj inter pluraj sovetiaj organizoj[35].

La 30-an de novembro 1923 gubernia plenumkomitato oficiale transdonis al estro de muzea fako Leonid Ŝulc la monaĥejon kaj ili registris ĝian staton. La domo de monaĥejestro, okupita de la gubernia arĥivo, kies estro ankaŭ estis Leonid Ŝulc, estis riparita kaj en bona stato. Duono de lignaj domoj, en kiuj antaŭe loĝis monaĥoj, estis kadukaj kaj detruitaj ĝis neriparebla stato, en alia duono loĝis personaro de la punkolonio por neplenkreskuloj[36]. En brika unuetaĝa domo, kie antaŭe troviĝis monaĥaj loĝejoj kaj banejo, funkciis infana tuberkuloza sanatorio; la banejo estis duondetruita. Kesa refektorio kaj preĝejo de 40 martiroj estis okupitaj de la punkolonio. Ikonostazo el alkonstruaĵo de la preĝejo de 40 martiroj estis forigita. Parto de ikonostazo el alkonstruaĵo de la Entempligo de la sanktega Virgulino estis uzita por konstruado de scenejo, ĝiaj damaĝitaj partoj kuŝis ĥaose en la Triunua katedralo. La fenestroj en la alkonstruaĵo estis sen glacoj, pro kio internen penetradis neĝo kaj aliaj precipitaĵoj. La menciita alkonstruaĵo ne plu gastigis la punkolonion, sed restis en ekstreme malpura kaj detruita stato, la tombo de Filofeo estis malfermita kaj la tero kuŝis apude. En la Triunua katedralo estis damaĝita la malsupra parto de la ikonostazo, duono de ĝi estis rompita, stukaĵo de la muroj kaj kolonoj damaĝita. En la malsupra parto de la preĝejo de Petro kaj Paŭlo funkciis ĉevalejo de la tuberkuloza sanatorio; fenestroj estis damaĝitaj, parto de ikonoj malaperis. En ejo sub la sonorilturo loĝis personaro de la sanatorio, kiu ne havis necesejon, nek rubejon, pro kio la korto estis grave malpurigita. En la paroĥa lernejo troviĝis la sanatorio, ĝi estis en ordo, nur barilo damaĝita. Sur la sonorilturo troviĝis sep sonoriloj[37]. Granda parto de tomboŝtonoj kaj krucoj en monaĥeja tombejo proksime al la punkolonio estis ŝtelitaj aŭ detruitaj[38].

En 1924 la monaĥejo estis transdonita al la urba muzeo kiel arkitektura monumento. La 1-an de marto 1924 komisiono registris ĝian staton kiu malmulte ŝanĝiĝis ekde aŭtuno 1923. Ĝi decidis ke el sep sonoriloj necesas lasi du faritajn en 1737 kaj 1742, pezajn je 1 919,74 kg kaj 917,28 kg, dum la aliaj sume pezaj je 786,24 kg povas esti rubiigitaj kaj respektivaj enspezoj uzataj por riparado kaj konservado de la konstruaĵoj. Oni decidis detrui ankaŭ lignan ĉevalejon kun ŝedo apud la norda muro kaj lignajan loĝejojn de la monaĥoj por akiri lignaĵojn; trionon de la monaĥaj loĝejoj oni decidis lasi kaj uzi por loĝado. En la alkonstruaĵo de la Entempligo de la sanktega Virgulino komenciĝis rekonstruado por uzi ĝin kiel arĥivon[39].

La muzeo ne havis sufiĉan monon por ripari ĝin, do en 1925 estro de la sekcio pri muzeoj kaj gardado de la monumentoj Leonid Ŝulc proponis al la Tjumena Distrikta Plenuma Komitato redoni la Triunuan katedralon al kredantoj, sed la propono estis rifuzita. La monaĥejestran domon oni transdonis al sanatorio por tuberkulozaj malsanuloj, preĝejon de Petro kaj Paŭlo — al la distrikta arĥivo, preĝejon de 40 martiroj — al deponejo de la aktoj[40]. En decembro 1929 la monaĥejo estis transdonita al la urba administracio pri infrastrukturo por loki en ĝi komunumajn instituciojn[34]. En septembro 1941 la monaĥejo estis transdonita al la mastruma sekcio de la Tjumena garnizono — provizore, por la milita tempo[41][34]. Laŭ aliaj datumoj tio okazis pli frue — en 1934[42].

En 1925 eksaj paroĥanoj establis la komunumon de la Triunua katedralo, nominte ĝin la Transtjumenka Religia Societo de Sankta Triunuo (ruse Свято-Троицкое Затюменское религиозное общество). Ĝi konsistis el 257 homoj kaj havis statuton, aprobitan de administra sekcio de Tjumena distrikto. Tamen la administra sekcio de la regiono rifuzis ilian peton pri redono de la katedralo al la komunumo[41].

La 7-an de aprilo 1945 la Tjumena Provinca Plenuma Komitato decidis konstrui sur teritorio de la monaĥejo lignan konstruaĵon por provizora akvopurigejo kun kapacito 11 000 m3 da akvo tage. En 1947-1948 sur la fundamento de la detruita preĝejo de 40 martiroj aperis la akvopurigejo[43]. Kun tempopaso ĝia kapacito kreskis ĝis 30 000 m3 da akvo tage[44].

En januaro 1946 la provinca plenumkomitato decidis repreni la monaĥejon de la garnizono kaj ĝis la 1-a de februaro 1946 transdoni ĝin al la provinca sekcio pri arkitekturo. La 21-an de majo 1947 aperis la ordono de la Konsilio de Ministroj de RSFSR N 389 "Pri gardado de la arkitekturaj monumentoj", inter kiuj estis listigita la Triunua monaĥejo[41]. La 22-an de majo 1948 aperis la ordono de la Konsilio de ministroj de Sovetunio N 503 kiu konfirmis kaj altigis gardostatuson de la monaĥejo[45]. En 1949-1950 la Tjumena Provinca Plenuma Komitato ordonis ripari la monaĥejon[34].

Tamen en 1957 la monaĥejo plu estis okupita de la mastruma sekcio de la garnizono. La provinca plenumkomitato faris decidon "Pri riparado kaj restaŭrado de la arkitektura monumento eksa Triunua monaĥejo", per kiu ĝi proponis ke ĝis la 1-a de aŭgusto 1958 la garnizono forlasu la ejojn por restaŭri ilin kaj organizi tie muzeon[41].

En la 1950-aj jaroj tie troviĝis milittrupoj. En la 1960-aj la preĝejon de Petro kaj Paŭlo okupis metiejoj de la Arta Fonduso. Poste tie eksidis urba akvoprovizejo. Dum tiu ĉi periodo oni forhakis tiliajn aleojn, asfaltis la korton, detruis la tombon de Filofeo, konstruis surloke de monaĥeja tombejo brikan metiejon de la akvoprovizejo, detruis plejparton de la murpentraĵoj[40].

Finfine la preĝejon de Petro kaj Paŭlo okupis samnoma filio de la provinca muzeo, la rezidejon de monaĥejestro — la ŝtata servo pri registrado de nemoveblaĵoj, en aliaj ejoj plu funkciis akvopurigejo[41].

En 1984 estis verkita "Scienca koncepto de la ĝenerala plano de evoluigo de la Tjumena Provinca Historia Muzeo", laŭ kiu la preĝejo devis iĝi filio de la muzeo dediĉita al antaŭrevolucia historio de la regiono[46]. En 1988 oni proponis krei en la monaĥejo koncertejon kun orgeno. Iom poste la Tjumena Provinca Historia Muzeo proponis krei la Muzeon de Religio kaj Ateismo. En 1990 muzeisto Valerij Ĉupin proponis establi la historia-arkitekturan muzeon-rezervejon kaj fari en la domo de monaĥejestro ekspozicion pri historio de siberiaj monaĥejoj, en la paroĥa lernejo rekonstrui interierojn kaj fari ekspozicion pri kleriga agado de la eklezio, en preĝejo de Petro kaj Paŭlo fari ĝeneralan ekspozicion pri historio de kristanismo, en la Triunua katedralo aranĝi muzeon-templon kiu rakontus pri kristana mondkoncepto kaj kristana spirita kulturo. Samtempe li proponis kelkfoje jare (do same kiel antaŭ la fermo) aranĝi diservojn en la monaĥejo[47].

Renaskiĝo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de junio 1994 la monaĥejon vizitis patriarko Aleksio la 2-a[41].

La 22-an de februaro 1995 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio rezoluciis pri restarigo de la vira monaĥejo kaj nomumis kiel ĝian provizoran estron instruiston de la Tobolska Spirita Seminario pastromonaĥon Tiĥon (Bobov), kiu gvidis ĝin ĝis 2014. La 5-an de majo 1995 al la monaĥeja paroĥo estis aldonita la preĝejo de Gloro de la Kruco kie provizore loĝis kaj faris diservojn la monaĥejestro. La 2-an de septembro 1995 la Triunuan katedralon vizitis episkopo Vasilij (Rodzjanko) kaj episkopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij[41]. La 10-an de decembro 1996 (laŭ aliaj informoj — la 11-an de decembro)[42] estis subskribita akto pri transdonado al la Tobolska kaj Tjumena eparĥio de la Triunua katedralo, monaĥejestra korpuso kaj la paroĥa lernejo.[41]. Pro klopodoj kaj atingoj pri restarigo de la monaĥejo, monaĥejestro Tiĥon estis premiita de Aleksio la 2-a per ordeno de Danielo la 1-a de Moskvo de la 3-a rango[41].

La 30-an de marto 1998 estis subskribita kontrakto pri konservado kaj uzado de la monaĥejo kiel historia kaj kultura monumento. Suplemento de la 21-a de septembro enhavis planon de rekonstruado kaj restaŭrado[48].

La 31-an de aŭgusto 1998 patriarko Aleksio la 2-a vizitis Tjumenon kaj post viziti la Orantan katedralon venis al la preĝejo de Gloro de la Kruco kie renkontiĝis kun pastraro de la Triunua monaĥejo[41].

La 30-an de julio 2000 ĉefepiskopo de Tjumeno kaj Tobolsko Dimitrij konsekris la novkonstruitan frataran korpuson de la monaĥejo[41].

La 28-an de aŭgusto 2001 en alkonstruaĵo de la Endormiĝa forpaso de Maria okazis liturgio — la unua post reestablo de la monaĥejo[41]. La 15-an de junio 2003 en pentekosto okazis la unua diservo en la rekonstruita Triunua katedralo subgvide de ĉefepiskopo Dimitrij. Dum ĝi monaĥejestro Tiĥon ricevis titolon de arĥimandrito. Post la liturgio sur la katedrala placo okazis sanktigo de sonoriloj[41].

La 16-an de novembro 2001 guberniestro Sergej Sobjanin vizitinte la Triunuan katedralon, esprimis zorgitecon pri ĝia stato kaj promesis helpon pri ĝia restaŭrado[49].

En 2002 post Kristnasko komenciĝis restaŭrado de la ĉefa alkonstruaĵo de la katedralo. La 29-an de novembro 2002 komenciĝis muntado de la ikonostazo de la katedralo. La 17-an de marto 2003 komenciĝis instalado de la ikonostazo. La 15-an de junio 2003 ĉefepiskopo Dimitrij gvidis la unuan liturgion en la Triunua katedralo[49].

La 4-an de aŭgusto 2003 estis trovita loko de entombigo de la restaĵoj de Filofeo[41].

La 19-an de aŭgusto 2003 post liturgio guberniestro Sergej Sobjanin enmanigis al ĉefepiskopo Dimitrij ŝlosilojn de la preĝejo de Petro kaj Paŭlo. En novembro 2003 komenciĝis ĝia restaŭrado[41].

La 22-an de marto 2004 okazis la unua kunsido de la monaĥeja frataro dum kiu oni priparolis ĝian statuton, regulojn, ktp[41].

En decembro 2005 finiĝis muntado de la kupoloj de la Triunua katedralo kaj restaŭrado de la unua vico de la freskoj de la centra navo[41].

La 15-an de aprilo 2005 okazis monaĥiĝo de pastromonaĥo Amvrosij (Golovan) omaĝe al Amvrosij de Optina kaj monaĥo Gurij omaĝe al Herman de Valaamo[41].

La 4-an de septembro 2005 okaze de retrovo de la restaĵoj de martiro Hermogen (Dolganjov), la monaĥejon vizitis metropolito de Ĉeboksaro kaj Ĉuvaŝio Varnava, ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij, ĉefepiskopo de Krasnojarsko kaj Enisejo Antonij, episkopo de Abakano kaj Kizilo Ionafan, episkopo de Barnaulo kaj Altajo Maksim. Ili donacis al la monaĥejo ikonon de pastro-martiro Hermogen kun peco de liaj restaĵoj[41].

La 13-an de septembro 2005 finiĝis la muntado de la novaj kupoloj de la preĝejo de Petro kaj Paŭlo[41].

La 25-an de aprilo 2006 ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij konsekris la novan korpuson de la Tjumena Ortodoksa Spirita Lernejo en strato Dimitrov 3[41]. Ĝia duetaĝa sidejo estis konstruita kontraŭ la monaĥejo, laŭ dezajno de la arkitekto Vladimir Silantjev. En decembro 2007 ĝi estis konsekrita denove[50].

La 21-an de oktobro 2006 al la monaĥejo el la Ĉielira-Georga preĝejo estis translokitaj la restaĵoj de Filofeo[41].

La 20-an de oktobro 2008 al la monaĥejo el Kostromo estis alportita la miraklofara Ikono de Fjodorovskaja Dipatrino. Oni renkontiĝis ĝin ĉe kruciĝo de stratoj Polevaja kaj Lunaĉarskij kaj kun krucomarŝo kaj sonorado portis al la Triunua katedralo, kie okazis tutnokta diservo. La ikono estis vizitebla ĝis la 26-a de oktobro[51].

La 4-an kaj la 5-an de septembro 2012 en la monaĥejo troviĝis la restaĵoj de martiro Demetrio de Tesaloniko, alportitaj el Grekio[41].

La 3-an kaj la 4-an de novembro 2012 en la monaĥejo troviĝis Zono de Dipatrino, kiun vizitis ĉirkaŭ 40 mil homoj. Omaĝe al ĝi okazis renkonta diservo en flughaveno Roŝĉino, poste en la Anunciacia preĝejo kaj fine ĝi estis alportita per krucomarŝo al la monaĥejo kie troviĝis ĝis mateno[41].

La 2-an de oktobro 2013 la Sankta Sinodo establis la Tobolskan metropolion, kiun eniris la Iŝima eparĥio, kies episkopo estis elektita monaĥejestro Tiĥon. La 3-an de oktobro 2013 li estis konsekrita kiel episkopo de Iŝimo kaj Aromaŝevo. La 10-an de septembro 2014 li estis eksigita de la posteno de la direktoro de la Tjumena Ortodoksa Spirita Lernejo. La 23-an de oktobro 2014 li estis eksigita de la monaĥejestra posteno[41].

En februaro 2014 la katedralo estis fermita por grava restaŭrado[49].

La 8-an de novembro 2014 okazis monaĥiĝo de ierodiakono Nikon (Isilbakov) omaĝe al Nikon de Radoneĵ kaj monaĥo Nifont (Maksimov) omaĝe al Savvatij de Soloveckij[41].

La 30-an de oktobro 2014 kiel monaĥejestro estis nomumita ieromonaĥo Miĥej (Selakov)[41].

La 10-an de decembro 2014 en la Oranta katedralo de la Abalaka monaĥejo metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij konsekris kiel sacerdoton monaĥojn ierodiakonon Nikon (Ilsibakov) kaj kiel diakonon monaĥon Nifont (Maksimov)[41].

La preĝejo de 40 martiroj (de Zosima kaj Savvatij). Fino de la 19-a jarcento.
La Tjumena ortodoksa spirita lernejo. 2013.

Ekde 2014 la monaĥejestran postenon okupas igumeno Miĥej (Seljakov).

En septembro 2017 al la monaĥejo venis relikvujo kun restaĵoj de 54 novmartiroj kaj konfesprenantoj, inkluzive de pastro-martiro Hermogen[52].

En oktobro 2017 al la monaĥejo venis ikono de Dipatrino de Kazano (Viŝa) kaj relikvujo kun parto de la restaĵoj de Sankta Teofano la Ermito el la Viŝa monaĥejo de la Endormiĝa forpaso de Maria[53].

En decembro 2020 finiĝis restaŭrado de la monaĥejo, kiu daŭris du jarojn. La restaŭristoj forigis dikan tavolon de fulgo kaj amatora restaŭrado. Ĉiuj murpentraĵoj estis restarigitaj aŭ kreitaj denove laŭe al konserviĝintaj fotoj. El la bildo de Cebaot oni eligis ok kuglojn. Estis trovitaj du subskriboj fare de aŭtoroj. Evangeliisto Mateo estis turnita je alia direkto, laŭe al origina bildo[54].

Monaĥeja vivo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo akceptadis plenkreskajn virojn, kiuj estis fraŭloj aŭ vidvoj. La juĝataj estis rifuzataj. Novulo dum tri jaroj estis ekzamenata kaj kaze de obeema kaj inda konduto la monaĥejestro petis ĉe la eparĥia ĉefpastro permeson tonsuri lin. Ĉiutage je la kvara matene oni ekbruligis kandelojn en preĝejo kaj sonoris, vokante la monaĥojn al la malgranda liturgio. Ĝis la fino de la diservo estis malpermesite eliri la preĝejon. En la preĝejon oni devis eniri en novaj vestoj, uzante la malnovajn por laboro. Fine denove sonoris la sonoriloj kaj komenciĝis labortago. Oni falĉadis herbon, kaptadis fiŝojn, hakadis brulŝtipojn, bredadis brutojn, ktp. La paŭzoj okazis por la granda liturgio (de la 8-a ĝis la 9-a matene) kaj vespera diservo (je la kvara tage) kaj por tagmanĝo. Dum la manĝado iu monaĥo kutime voĉlegis Evangelion, do estis malpermesite babili, ĉirkaŭrigardi aŭ ridi. Post la vespermanĝo ĉiu monaĥo devis iri al sia ĉelo por tie mediti kaj preĝi ĝis la fino de la tago. Verki leterojn aŭ skribi eltiraĵojn el la libroj povis permesi nur la monaĥejestro. Oni rajtis skribi nur uzante komunan inkujon kaj komunan paperon. Estis malpermesite viziti unu la alian sen ekstrema bezono, speciale vespere. La sola escepto estis konfesanto, vizitebla en iu ajn tempo tage kaj nokte por pento[55].

La monaĥoj neniam speciale multis. En 1621 tie loĝis tri monaĥoj, diakono kaj sakristiano[56]. Post la reformo de 1764, klasifikinta la monaĥejojn kaj ŝtatiginta iliajn posedaĵojn, la monaĥejo estis markita kiel la triaranga, do rajtis havi 12 monaĥojn. Tiu regulo estis ĝenerale observata, en 1767-1768 tie loĝis 14 homoj. Sed en la 19-a jarcento nombro de la monaĥoj malkreskis kaj neniam atingis 12, variante de tri ĝis 10[57]. En la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj estis naŭ monaĥoj[58]. Fine de la 1870-aj jaroj dum du jaroj mankis eĉ la monaĥejestro, do la monaĥejon estris la vidva sacerdoto Pavel Serebrjannikov. Krom la monaĥoj tie loĝis ankaŭ ekzamenataj monaĥiĝontoj kaj diversaj sacerdotoj kaj laikoj, plenumantaj eklezian punon pro diversaj fuŝoj — ne okazigo de diservo dimanĉe, fumado, drinkado, volupto, ŝtelado ktp[57]. Fine de la 1880-aj tie estis tri pastromonaĥoj kun monaĥejestro, pastrodiakono kaj ĝis ses monaĥoj[58]. En 1890 ĵurnalo "Tobolskaj eparĥiaj sciigoj" (ruse Тобольские епархиальные ведомости) konstatis "malabundon de la frataro"[58].

Ofte ankaŭ la monaĥoj mem rompis regulojn, voluptis, kverelis kaj drinkis. Por bridi ilin la monaĥejestro estis ordonanta al la rompintoj ĉiutage de matene ĝis vespere stari en preĝejo voĉlegante psalmojn kaj preĝojn, ĉiutage fari kun preĝo po 30 ĝisteraj kliniĝoj petante pardonon de siaj pekoj, malpermesis al ili manĝi merkrede kaj vendrede, fermis en karcero kie oni donis nur panon kun konfitaĵo, kvason kaj libron, foje batis. Tamen ĉiujare nombro de penitencoj kreskis[59]. En la 19-a jarcento nombro de penitencoj senhalte kreskis[58].

Pavel Koĉnev, loĝinta tiutempe du kvartalojn for, rememoris ke en 1865 la monaĥejo aspektis neprizorgata kaj havis nur la monaĥejestron kaj 6 ĝis 8 monaĥojn, kiuj ĉiam estis ebriaj kaj vizitantaj apudajn drinkejojn. Unu el ili, diakono Nikandr Petroviĉ forsendita al la monaĥejo pro drinkado ŝajne el Turinsko, dum du monatoj luis loĝejon en la domo de Koĉnev kaj drinkis ĉiutage en apudaj drinkejoj, kie post elspezi la tutan monon li ofte lasis ankaŭ la vestojn, kiujn poste elaĉetadis lia edzino.

Citaĵo
 Дьякон ходил каждый день к обедне, к вечерне, ко всенощной и к заутрене и приходил домой всегда пьяным. Дома же еще просил у жены денег на вино, она, конечно, денег ему не давала. Тогда он уходил без денег и приходил обратно без нижнего белья, в одном подряснике. В кабаках тогда принимали всякие вещи в заклад за вино, и вот пока было белье, жена его одевала, а потом, когда не стало, тогда жена стала ходить по кабакам и выкупать его белье. Так она и мучилась с ним дни и ночи. Дома он пьяный безобразничал, скинет с себя подрясник и ходит совершенно нагой. Мы, ребята, его даже боялись. Нагой он походил на какое-то чудовище, голос у него был громкий, хриплый, бас, когда он заревет, то уж никаких разговоров не слышно.   La diakono iradis ĉiutage al liturgio taga, vespera, tutnokta kaj frumatena kaj revenadis hejmen ĉiam ebria. Hejme li aldone petis ĉe la edzino monon por vino, ŝi kompreneble la monon al li ne donis. Do li foriradis sen mono kaj revenadis hejmen sen la subvestoj, en nura sutano. En la drinkejoj tiutempe oni akceptadis diversajn aĵojn kiel garantiaĵon de vino, kaj dum li ankoraŭ havis la subvestojn, la edzino vestis lin, kaj poste kiam li ne plu havis ilin, la edzino vizitadis la drinkejojn kaj elaĉetadis liajn subvestojn. Tiel ŝi suferadis kun li tagojn kaj noktojn. Hejme li diboĉadis, demetis de si la sutanon kaj marŝadis tute nuda. Ni, infanoj, eĉ timis lin. Kiam nuda, li similis al iu monstro, la voĉon li havis laŭtan, siblan, bason, kiam li ekmuĝis do jam neniuj paroloj aŭdeblis. 
— Pavel Koĉnev, La vivo ĉe Granda Rivero: noticoj de la siberia komizo[60]

La monaĥejo okupiĝis ankaŭ pri misiisma laboro, baptante alikredantojn. En decembro 1763 tjumena buĥarano Seit Ŝababin plendis ke liaj dependuloj fuĝas unu post alia al la Triunua monaĥejo kaj estas tie baptataj, post kio ili akiras liberon. Li plendis pri kontraŭleĝa baptado de la dependuloj sen konsultado de ilia mastro kaj diris ke fuĝante ili ŝtelas liajn posedaĵojn dum la restintaj dependuloj ankaŭ iĝas malobeemaj kaj minacas lin kaj lian familion kaze de provoj obeigi ilin[61].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la unuaj jaroj la monaĥejo estis malriĉega, mankis eĉ ĉevaloj, do la monaĥoj anstataŭis ilin plugante per si mem teron, oferitan de la urbanoj. En 1622 la ŝtato donis al la monaĥejo du fiŝkaptejojn ĉe la rivero Turo. En 1623 la monaĥejo jam posedis vilaĝon 30 verstojn for de la urbo, kun 43 desjatinoj de plugata tereno (46,87 hektaroj), falĉejo kaj kamparanoj. Meze de la 17-a jarcento ĝi posedis jam 72 kamparanojn (virojn), lagon Ŝĉuĉje (Ezoka) kaj muelejon. En 1662 la cara ukazo konfirmis tiun posedon. Iom post iom, danke al oferoj kaj donacoj fare de la ŝtato kaj lokanoj, kaj ankaŭ pere de aĉetoj la posedaĵoj de la monaĥejo kreskis. En 1744 ĝi jam havis ok vilaĝojn, 983 desjatinojn (1071,47 hektaroj), plurajn falĉejojn, tri muelejojn kaj 516 kamparanojn[62].

Post la reformo, farita en 1764 de la imperiestrino Katerina la 2-a ĉiuj preĝejaj kaj monaĥejaj posedaĵoj estis transdonitaj al la ŝtata Ekonomia Kolegio, do ankaŭ la monaĥejaj kamparanoj iĝis la "ekonomiaj". Tiujare en la monaĥejo loĝis arkimandrito, ses pastromonaĥoj, diakono kaj kvin monaĥoj. La monaĥejo havis 19 servistojn (sen kalkuli iliajn familianojn) — ĉarpentiston, lignaĵiston, forĝiston, kvasfariston, bareliston, lutiston ktp. La monaĥejo posedis vilaĝeton 1,5 verstojn for, kie estis muelejo ĉe rivero Babarinko, proksimume 20 desajtinoj (21,85 hektaroj) da plugitaj teroj, falĉejo por 20 fojnostakoj. Ĝi havis ankaŭ alilokajn vilaĝojn, falĉejojn, fiŝkaptejojn, muelejojn kaj terojn kaj pli ol 600 kamparanojn (kalkulataj estis nur viroj). Ĉirkaŭ 150 gelaboristoj loĝis en Tjumeno[63].

La monaĥejo estis klasifita al la tria rango kun jara buĝeto je 950 rubloj[62]. Tiutempe bovino kostis 4,5 rublojn, ĉevalo — 11 rublojn, 1000 brikoj — 1,6 rublojn. El tiu sumo ĝis 400 rubloj jare estis uzataj por riparado kaj pagado de la servoj. Manĝis la monaĥoj ĉefe riverajn kaj lagajn fiŝojn (ezoko, perko, karaso) kaj panon. Bieron oni faris memstare[64]. Tamen la leĝo ne malpermesis al la monaĥejoj akiri novajn posedaĵojn kaj akcepti donacojn, do fine de la 19-a jarcento la monaĥejo jam havis du muelejojn, du betulajn boskojn, du falĉejojn, lagon kaj arbaron kun areo 350 desjatinoj (381,5 hektaroj). En 1913 ĝi posedis 118 desjatinojn da plugebla tero (128,62 hektaroj) kaj 290 desjatinojn da arbaroj (316,1 hektaroj). Multaj el tiuj posedaĵoj estis luigataj, donante monon al la monaĥejo. Krome ĝi ricevis pagojn pro personaj diservoj, vendado de kandeloj, stokado de varoj en la unua etaĝo, sepultado en la monaĥeja tombejo situinta oriente de la Triunua katedralo. En 1915 la monaĥejo estis altigita ĝis la dua rango. Tiujare ĝi gajnis 10 152 rublojn.

Propraj enspezoj ne estis komplete konsumataj kaj formis kapitalon, kiu en 1917 konsistigis 22 337 rublojn, kio faris la monaĥejon la sesa laŭ kapitalo en Okcidenta Siberio[58]. Tamen lertaj ikonfaristoj aŭ metiistoj mankis inter la monaĥoj, do ĉiuj haveblaj aĵoj estis sufiĉe simplaj. Registroj montras ke la monaĥejo en la 19-a jarcento plejparte restis en plorinda stato de duonforgeso[58]. La originaj ikonoj faritaj de Kievaj pentristoj, invititaj de Filofeo, kun tempopaso perdiĝis[65].

Edukado[redakti | redakti fonton]

Kronikoj mankis, sed haveblis bona biblioteko. En 1761 estis malfermita latina lernejo (ruse латинская школа) — la unua lernejo en Tjumeno. Ĝi akceptis infanojn de sacerdotoj en Tjumena, Tavda kaj Turinska ekleziaj distriktoj. Poste ĝi estis transformita je la slava-rusa lernejo kaj funkciis ĝis la fino de 1783. La 20-an de januaro 1784 sacerdotoj de Tjumena distrikto petis la Spiritan Administracion lasi iliajn infanojn hejmen por tiu jaro, pravigante tion per altaj kostoj de manĝaĵoj kaj loĝejoj, kaŭzitaj de malbona rikolto, kaj promesante instrui ilin memstare. En 1790 la instruado estis restarigita kaj daŭris ĝis la 15-a de junio 1803, kiam la eparĥia administracio ordonis establi rusan lernejon ĉe la Tobolska seminario. Ĝi devis instrui sacerdotajn infanojn de la tuta eparĥio kaj ĉiuj monaĥejoj devis helpi ĝin. La Tjumena Triunua monaĥejo promesis pagi elspezojn de dek infanoj kaj setli ilin en unu el ĉeloj. En 1810 la lernejo sidis en suda duetaĝa alkonstruaĵo ĉe la preĝejo de Petro kaj Paŭlo; ĝi funkciis almenaŭ ĝis la mezo de la 19-a jarcento[25].

En 1885 ĉe la monaĥejo malfermiĝis la paroĥa lernejo, kie po kvar jarojn lernis knaboj el malriĉaj familioj. Ili lernis preĝojn, sanktan historion, koncizan kateĥizmon, eklezian kantadon, legadon de religiaj kaj civilaj tekstoj, skribon, bazan aritmetikon, historion de la eklezio kaj Rusio. Tiu lernejo funkciis ĝis la fermo de la monaĥejo. En 1917 al la monaĥejo estis translokita ankaŭ knabina lernejo de la Anunciacia katedralo, ĉar ĝia antaŭa sidejo estis transdonita al azilo por vunditaj militistoj[25].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La monaĥeja korto.

La Triunua monaĥejo prezentis ĉefajn tipojn de preĝejoj de tiu tempo: la tradicia kuba (la Triunua katedralo), la refektoria (la preĝejo de 40 martiroj) kaj kruca (la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo)[34].

En 1890 ĝi aspektis tiel. Kontraŭ la Triunua katedralo, ĉe la okcidenta monaĥeja muro, situis brika domo de monaĥejestro kun kelo. Norde de ĝi, apud la muro, staris ligna refektorio por la frataro kun monaĥaj ĉeloj. Sud-oriente de la katedralo troviĝis unuetaĝa ligna domo sur ŝtona fundamento, konstruita por la frataro en 1838. Super la fronta pordego situis brika okangula turo apud kiu troviĝis du malnovaj monaĥaj ĉeloj, en kiuj funkciis la monaĥeja lernejo. Al la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj la sonorilturo sude estis alkonstruita brika konstruaĵo kun tri ĉambroj, en kiuj sidis la Tjumena Spirita Administracio. Ĉe la preĝejo de 40 martiroj staris kaduka unuetaĝa brika konstruaĵo, en kiu iam troviĝis kuirejo kaj monaĥaj ĉeloj. Okcidente de tiu ĉi konstruaĵo staris alkonstruaĵo al la sonorilturo, en kiu estis hejma preĝejo de Filofeo. Inter la Triunua katedralo kaj la preĝejo de 40 martiroj troviĝis brika kelo por stokado de nutraĵoj. Malantaŭ la fratara refektorio staris ligna grena stokejo kun kelo. Ĉe la malantaŭa korto situis lingaj konstruaĵoj kiel banejo, stokejo kaj kaleŝejo[42].

La Triunua katedralo[redakti | redakti fonton]

La Triunua katedralo.

La 13-an de marto 1707 al Tjumeno venis ordono konstrui en la Savinta-Transfiguriĝa monaĥejo brikan preĝejon[66].

Citaĵo
 В нынешнем 707-м году марта в 13 день в указе великого государя писано из Тобольска ко мне на Тюмень, велено... в Спасском Преображенском монастыре построить церковь каменную, а для обжигания кирпича построить сараи под монастырем и у работы кирпича в сараях велено быть ссыльным людям... а лес на подвязи и дрова на обжигание кирпича возить тюменским подгородным крестьянам.   En la nuna 707-a jaro en la 13-a marto en la ordono de la granda caro estis skribite el Tobolsko al mi en Tjumenon, ordonite... en la Savinta-Transfiguriĝa monaĥejo konstrui preĝejon brikan, kaj por brikbakado konstrui tenejojn apud la monaĥejo kaj la brikofaradon en la tenejoj faru ekzilitoj... kaj lignon por ligaĵoj kaj brulŝtipojn por la brikbakado transportu apudurbaj kamparanoj. 
— Daniil Kopjev, vojevodo de Tjumeno[66]

Tamen la kamparanoj neglektis la aferon, petinte prokrasti la liveradon de ligno kaj fojno ĝis komenco de la konstruado, kiu siavice ne povis komenciĝi sen farado de brikoj por kio ja necesis tiuj ĉi ligno kaj fojno. Ankaŭ la ekzilitoj ne venis, ĉar vojevodo Daniil Kopjev konstatis ke li havas nur ses ekzilitojn el kiuj unu servas kiel ekzekutisto, alia kiel policisto kaj la aliaj kvar okupiĝas pri konstruado de la Anunciacia katedralo. Post kompreni vanecon de plua atendado, en junio monaĥejestro Vasilid aĉetis lignon en merkato kaj dungis liberajn konstruistojn. Li petis sendi almenaŭ kozakidojn por foslaboro kaj masonistojn, sed ankaŭ ricevis neniun. Finfine vojevodo de Tobolsko Miĥail Ĉerkasskij ordonis al vojevodo de Tjumeno Daniil Kopjev devigi la kamparanojn liveri necesan lignon kaj brulŝtipojn kaj por kontroli la plenumon de tiu ĉi ordono li sendis al Tjumeno kvincentestron (ruse пятисотный) Aleksej Ivanoviĉ Ikonnikov, kiu loĝis en la urbo tutan someron. Danke al tio en 1707 estis faritaj 82 000 brikoj. En 1708 oni faris jam pli ol 114 000 brikoj, sed plejparto estis bakitaj kun uzo de la brulŝtipoj aĉetitaj de monaĥejestro Vasilid en libera merkato[66].

Printempe 1708 daŭris dezajnado de la preĝejo fare de masonisto (ruse каменный мастер) Matvej Maksimov. Laŭ tiu dezajno la unua etaĝo de la ĉefa ejo devis havi altaron omaĝe al Sankta Triunuo, la dua etaĝo devis havi du altarojn — omaĝe al Sankta Georgo kaj Demetrio de Tesaloniko, konsiderata anĝelo kaj patrono de Siberio kaj omaĝe al Antonio de Peĉero kaj Teodozio de Peĉero. Norde devis aperi duetaĝa alkonstruaĵo kun du altaroj: en la unua etaĝo — omaĝe al Endormiĝa forpaso de Maria de Peĉera, en la dua — omaĝe al Transfiguriĝo. Estis faritaj kvin ikonostazoj, ikonojn por kiuj pentris ikonfaristoj el Kievo dum ĉizadon evidente plenumis lokanoj[67].

La ikonostazo havis ses ŝtupojn, estis ĉizita kaj orumita[68]. Ekzistas detala priskribo de la unua ikonostazo, en kiu estas listigitaj laŭvice ĉiuj ikonoj kaj ilia situo[69].

En 1708 komenciĝis foslaboroj, kiuj progresis tre malrapide pro malsufiĉo de laborfortoj kaj konstruaj materialoj. Sekvan jaron vojevodo Daniil Kopjov provis venigi kozakidojn el Tjumena distrikto, sed ankaŭ sen rimarkinda sukceso. La 12-an de julio 1709 imperiestro Petro la Granda kontentigis peton de Filofeo kaj sendis por la konstruado 1000 rublojn, kio ebligis dungi pliajn konstruistojn. Samtempe estis finita konstruado de la sonorilturo de la Anunciacia katedralo, kio liberigis laborfortojn. Guberniestro Matvej Gagarin post renkontiĝo kun Filofeo ordonis sendi al li forĝistojn, ĉarpentistojn kaj aldone kelkajn masonistojn kaj brikfaristojn el la urboj Verĥoturje kaj Solikamsko. La konstruado daŭris malgraŭ la ukazo de Petro la 1-a, eldonita la 9-an de decembro 1714 kaj malpermesinta ĉian ŝtonan konstruadon en la imperio krom Sankt-Peterburgo. En februaro 1715 komandanto de Tjumeno D. B. Zubov ricevis ordonon sendi al Tobolsko 52 forĝistojn, 20 lignaĵistojn, 15 tornistojn, 20 radfaristojn kaj 30 ĉarpentistojn, evidente kadre de preparado de granda ekspedicio subestre de Ivan Buchholz al Meza Azio. La vojevodo respondis ke li sendis nur 14 metiistojn, ĉar la aliaj estas malsanaj, tro junaj aŭ maljunaj, iuj fuĝis; krome 7 forĝistoj kaj 17 ĉarpentistoj okupiĝis pri la konstruado de la monaĥejo, plenumante ordonon de la guberniestro[70]. Tamen evidente sekvis pliaj ordonoj kaj en 1715 la vojevodo raportis ke Filofeo havas neniujn konstruistojn kaj forĝistojn, ĉar ili ĉiuj estis senditaj al Tobolsko. Faritaj brikoj ankaŭ estis forprenitaj kaj transdonitaj al kanonfaristo Jelizar Kolokolnikov kaj liaj fratoj por konstrui fornojn, necesajn por farado de kanonoj, kiujn bezonis la menciita ekspedicio. Malgraŭ ĉio en junio 1715 la centra parto de la Triunua katedralo jam estis preta kaj la 3-an de junio ĝi estis konsekrita. La norda alkonstruaĵo, lokita sur la sama fundamento, estis finita en 1717[71].

La katedralo estas 43,2 m alta (kun kruco), 28 m longa kaj 27 m larĝa[72]. Ĝi havas fortan bazon, sur kiu kuŝas tri grandaj kaj du malgrandaj kupoloj. Supozeble ĝia konstruinto estis Matvej Maksimov. Jam dum la konstruado de la bazo oni aldonis ĉe la norda flanko alistilan duetaĝan alkonstruaĵon, kies fenestroj estas ornamitaj simile al tiuj de la preĝejo de Savinto konstruita en Tobolsko en 1709-1713 (eble temas pri la sama konstruisto)[73].

En ĝia arkitekturo dominas la antikvarusaj motivoj, tamen senteblas influo de la ukraina baroko: la asketecon de la pova lakona kuba parto kontraŭstaras la baroka ornamita fasado. Pro tio la tjumena arkitekto Boris Ĵuĉenko supozis ke la tobolska metiisto Matvej Maksimov nur komencis la konstruadon, dum finis ĝin lia ukraina kolego. La usona slavisto William Craft Brumfield eĉ vidis en ĝia arkitekturo aludojn al la konusa vertikala formo de stupao, propra al la budhisma arkitekturo de Sud-Orienta Azio[74]. Historiisto Nina Minenko opinias ke la kupoloj estas faritaj en ukraina stilo dum la muroj en tiu nordrusa[72]. En la dua etaĝo de la Transfiguriĝa alkonstruaĵo troviĝis monaĥejaj arĥivo kaj biblioteko[75].

Ekde 1750 lokaj metropolitoj plurfoje ordonis forigi el la ikonostazo de la Triunua katedralo ikonon de la Sankta Triunuo kun tri vizaĝoj kaj kvar okuloj, anstataŭiginte ĝin per ikono de la Savinto Neartefarita.

Citaĵo
 ...упразднить и впредь не писать икону св. Троицы по языческому вкусу трехглавой и с четырьмя глазами, каковая поднесена была императрице Екатерине II и каковая находится в Троицком монастыре.   ...forigi kaj ne plu pentri ikonon de Sankta Triunuo laŭ pagana gusto trikapa kaj kun kvar okuloj, kia estis donacita al Katerina la 2-a kaj kia troviĝas en la Triunua monaĥejo. 
— Ukazo de la Tobolska Spirita Konsistorio [1770][76]

La ordono estis plenumita nur post plurjara ripetado, do en la registroj de la 1780-aj jaroj ikono de Trivizaĝa Triunuo jam ne aperas, sed ĝian lokon ne okupis ikono de Savinto Neartefarita kiel tion ordonis metropolito Silvestr[77].

En 1823 estis permesite anstataŭigi la originan brikan plankon per tiu ligna. En 1847 tobolska pentristo Ivan Ivanoviĉ Kozlov faris laŭ mendo de arĥimandrito Vladimir vitralon de Savinto sidanta en gloro, kiu estis instalita en la montoloko, do en la supra parto de la orienta bloko de la altaro. En 1801 la norda pordo de la katedralo estis masonita kaj sur ĝia loko aperis fenestro. Samtempe estis farita pordo de la okcidenta flanko al la hejtata alkonstruaĵo de la Endormiĝa forpaso de Maria kaj super tiu ĉi pordo aperis granda fenestro[78]

En 1842 okazis granda incendio[79]. Detruita estis nur la preĝejo de Petro kaj Paŭlo, kiu komplete forbrulis, sed la ikonoj el ĉiuj ikonostazoj estis elprenitaj kaj evakuitaj eksterurben por kelkaj tagoj dum oni estingadis la fajron[80]. Por likvidi sekvojn de la hasta evakuado en 1851-1853 estis aranĝita grava riparado kaj rekonstruado de la katedralo[81]. En la hejtata alkonstruaĵo omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria estis konstruita nova ikonostazo kaj altaro konsekrita jam omaĝe al la Entempligo de la sanktega Virgulino[2]. En 1859-1862 en la katedralo aperis nova ikonostazo, al kiu oni translokis ikonojn el la antaŭa, pentritajn en la bizanca stilo ankoraŭ de ikonfaristoj el Kievo laŭ ordono de Filofeo. Samtempuloj diris ke ili estis tiom solenaj kaj brilaj, ke iliaj herooj kvazaŭ eliris al la reala mondo[82]. La nova altaro havis kvar ŝtupojn kaj ĝia ĉizado limiĝis je simplaj ornamoj sur blanka fono. Ĝi estis 13,51 m alta kaj 12,8 m larĝa[83]. Oni lokis tien la ikonojn el la malnova ikonostazo kaj en 1861 renovigis ilin[77]. La novan ikonostazon faris kamparanoj de la urbo Turinsko fratoj Fjodor kaj Aleksej Kozlov, ricevintaj pro tio 7600 arĝentajn rublojn[83].

La ikonostazo el la Transfiguriĝa alkonstruaĵo plu ekzistis ĝis la fermo de la monaĥejo en la 1920-aj jaroj kaj estas la sola ikonostazo de la Triunua katedralo kiun oni povas vidi en foto de la 1880-aj jaroj, troviĝanta en la Tjumena Muzeo de Ivan Slovcov[75]. Ĝi estis 5,69 m alta kaj 6,4 m larĝa[75]. Laŭ atestoj de samtempuloj estis tre bela.

Citaĵo
 Иконостас представляет из себя редкость, какую можно встретить не везде. Верхняя часть иконостаса над царскими вратами изображает евангельскую историю Преображения Господня. Это рельефная картина горы. На ней видим Спасителя преображенным с предстоящими Моисеем и Илиею, а у подножия горы, в равных ее частях приникших к земле, как бы пораженных необычайным событием святых апостолов — свидетелей Преображения — и все это необыкновенной искусной резьбы, в прекрасном сочетании красок и позолоты, — последняя особенно оттеняет овалы, вмещающие в себе рельефные же лики. Вся художественная работа свидетельствует о высоком искусстве, каким владели иконописцы и резчики. Даже трудно верится, чтобы работа была исполнена на месте, в Тюмени, и не была доставлена сюда готовою из знаменитой на юге России лавры.   La ikonostazo estas maloftaĵo, kian oni povas renkonti en malmultaj lokoj. La supra parto de la ikonostazo super la reĝaj pordoj bildigas evangelian historion de la Transfiguriĝo de la Sinjoro. Tio estas reliefa bildo de monto. Sur ĝi ni vidas la Savinton transfiguriĝintan kun starantaj antaŭ li Moseo kaj Elija, kaj ĉe piedo de la monto, je egala distanco premiĝintajn al la tero, kvazaŭ ŝokitajn de la neordinara evento sanktajn apostolojn — atestantojn de la Transfiguriĝo — kaj ĉio ĉi de ekstreme lerta ĉizado, je belega kombino de la koloroj kaj orumaĵo, — la lasta speciale reliefigas ovalojn, enspacigantajn same reliefajn vizaĝojn. La tuta artverko atestas altan lertecon de ikonfaristoj kaj ĉizistoj. Eĉ malfacilas kredi, ke la laboro estis plenumita surloke, en Tjumeno, kaj ne estis alportita ĉi tien preta el la fama en la sudo de Rusio Lavro[84]
— Lernantoj de la Tobolska seminario [1901][85]

Pentristo Vinokurov, supozeble profesiulo fininta la Sankt-Peterburgan Akademion de Belartoj, denove pentris la murojn de la katedralo, inspirta ĉefe de prezentado de malnovtestamentaj kaj evangeliaj historioj en la okcidenteŭropa pentrarto[82]. Sur la kupolo estas bildigita Cebaot, la volbo estas dispentrita forme de kasona plafono. La norda muro prezentas scenojn el la Malnova Testamento, la suda muro kaj la altaro — tiujn el la Nova Testamento. Ĥorusoj, pilonoj, nartekso, altaro kaj la muroj enhavas ankaŭ bildojn de sanktuloj[86]. Multaj murpentraĵoj estis inspiritaj de klasikaj rusaj pentraĵoj, kiujn Vinokurov grandigis kaj modifis. Nun konserviĝis ĉirkaŭ 70% da ili[87]. Historiisto Valerij Ĉupin supozas ke temas pri tjumena negocisto kaj ikonfaristo Vasilij Vinokurov[88].

Evidente la laboron plenumis kelkaj pentristoj. En 1856 en la katedralo laboris inĝeniero-teknologo Pavel Goliŝev (ruse Павел Голышев), dispentrinta la murojn kaj kreinta ikonojn[89]. Burĝo Fulvian Plenin (ruse Фульвиан Пленин) kreis kelkajn ikonojn kaj surtombajn portretojn de Filofeo sur metalo, unu el kiuj estis en 1989 (laŭ aliaj informoj — en 1990)[90] trovita de muzeiistino G. Guseva en subtegmentejo de la katedralo kaj nun troviĝas en la Tjumena muzeo de Ivan Slovcov[88]. Valerij Ĉupin atentigas ke la murpentraĵoj estis faritaj ne en la sama akademia stilo, sed en malsamaj manieroj, kio konfirmas la hipotezon pri laboro de kelkaj pentristoj[91]. Fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj plurajn ikonojn por la monaĥejo faris ikonfarejoj de Karavajev kaj Maŝtakov, kiuj situis ĉe la apuda strato 1-a Monaĥeja (ruse 1-я Монастырская, nun strato Dimitrov) en la domoj N 3 kaj 5[77]. Ĝenerale ikonoj en la katedralo, krom tiuj en la ikonostazoj, evidente estis malmultaj kaj sur la muroj de la Transfiguriĝa alkonstruaĵo kaj tiu de Antonio de Peĉero ili tute mankis[92].

La Triunua katedralo havas la plej bone konserviĝintajn murpentraĵojn en la tuta Tjumena provinco. Temas pri proksimume 50 bildoj kiuj kovras ĉirkaŭ 80% de la interna spaco[93]. Valerij Ĉupin supozas ke la murpentrado unuafoje okazis dum la rekonstruaj laboroj sekvintaj la incendion en 1842, do meze de la 19-a jarcento. Restaŭristoj, esplorintaj la katedralon en 1980, trovis neniujn spurojn de la murpentraĵoj aŭ stukaĵoj de la 18-a jarcento sub konserviĝintaj postaj tavoloj, pro kio pentristo-restaŭristo Aleksandr Ĉepurnoj konkludis: "dum jarcento kaj duono post la fino de la konstruado la katedralo plej verŝajne ne havis pentraĵojn sur la muroj kaj volboj"[94].

Valerij Ĉupin tamen supozas ke iu parto de la katedralo estis murpentrita. Tiel eta bildo de la benanta Jesuo kiel bebo en eŭkaristia bovlo, konserviĝinta en la altara parto de la Transfiguriĝa alkonstruaĵo, estas datita je 1730-1750. Restaŭristo Aleksandr Ĉepurnoj nomis ĝin bona kaj rimarkinda ekzemplo de baroko en monumenta eklezia pentrarto. Oleaj pentraĵoj de la ĉefa parto de la katedralo estas faritaj sur kalka-sabla stukaĵo, sed tiu ĉi fragmento estis farita per tempero sur freska farbita bazo, kun prepara gratado de konturoj sur malebena kalka-sabla stukŝminkaĵo[95].

La Transfiguriĝa alkonstruaĵo estas la sola kiu ne estis rekonstruita en la 19-a jarcento[95]. Fragmento de ĝia ikonostazo forme de ligna statuo de Jesuo troviĝas en la Tjumena muzeo de Ivan Slovcov[93].

Parte dispentritaj estis ankaŭ fasadoj de la katedralo. Super la suda pordo estis bildigita Sankta Triunuo (tri anĝeloj ĉe Abrahamo), super la okcidenta pordo — Deisisen kun anĝeloj. Krome inter fenestroj haveblis pluraj bildoj faritaj en 1885[96]. Plej longe konserviĝinta bildo troviĝis en la suda fasado kaj detruiĝis fine de la 1980-aj, restis nur ĝia nigrablanka foto. Dispentritaj estis tamburoj sub la ĉefa kupolo, tegitaj per fero[93].

En 1992 la katedralo estis en endanĝerigita stato, ĝia fundamento plurloke enfalis malegale. Tion kaŭzis pluraj faktoroj el kiuj plej gravaj estis:

  • akvumado de la grundo pro likoj el apudaj akvotuboj kaj akvujoj de la akvopuriga stacio;
  • malfortikiĝo de la grundo pro vibrado de teknologia aparataro de la akvopuriga stacio kaj ĝiaj veturiloj;
  • malfortiĝo de la grundo pro foslaboroj dum konstruado de akvorezervujo;
  • terglitoj de la bordo de rivero Turo;
  • detruado de akvoizolado de la fundamento, pro kio akvo penetris ĝin kaj kapilare leviĝis laŭ la muroj, detruante la stukaĵojn kaj murpentraĵojn[97].

Akvorezervujo granda je 20х35х5 metroj troviĝis ok metrojn for de la katedralo[48].

En 2005 la katedralaj kupoloj estis kovritaj per titana nitrido, imitanta orumaĵon, kio laŭ opinio de iuj fakuloj malbonigis la aspekton de la tradicie severe monumenta konstruaĵo[81].

La preĝejo de Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Petro kaj Paŭlo.

La preĝejo de Petro kaj Paŭlo estas 34,5 m alta kaj 21,6 m larĝa kaj situas ĉe la suda monaĥeja muro kvazaŭ instalita je ĝi[98]. Ĝi havas enirejojn de la interna korto kaj de la strato.

En la fontoj ne estas indikita preciza dato de ĝia konstruado. Registro de preĝejoj verkita en 1788 mencias nur ke la konstruado komenciĝis antaŭ 1726. Historiisto Nina Minenko atentigas ke brigado de la konstruistoj, finintaj la Triunuan katedralon en 1717, plu laboris en la monaĥejo en 1721, el kio ŝi konkludas ke la konstruado komenciĝis inter 1717 kaj 1721, verŝajne samtempe kun la konstruado de la ĉirkaŭa muro[99].

En 1723 plejparto de monaĥejaj masonistoj kaj brikfaristoj estis forsenditaj al fabrikoj en Uralo, do la konstruado haltis. La aferon evidente influis ankaŭ malriĉiĝo de la monaĥejo. Jam en 1712 guberniestro Matvej Gagarin forprenis kamparanojn de la monaĥejo (57 kortojn) al la ŝtato kaj ordonis rekompence pagi al la monaĥoj salajron forme de mono, greno kaj salo. Lia posteulo Aleksej Ĉerkasskij nuligis ankaŭ la pagojn. Post pluraj petoj en 1726 la ŝtato komencis pagadon de salajro al monaĥejestro, po 40 rublojn jare. En 1727 al la monaĥejo estis redonitaj ĝiaj eksaj kamparanoj. Tamen konfliktoj kun lokaj aŭtoritatoj plu okazis. Posteulo de Filofeo, monaĥejestro Gedeon havis grandan konflikton kun urbestro Dmitrij Ugrjumov, kolonelo kontraŭ kiu li klopodis unuigi ĉiujn pastrojn de la urbo[99].

En 1733 la monaĥejon ekgvidis Zinovij, kiu daŭrigis la konstruadon. Tiutempe al la urbo revenis plej spertaj metiistoj, kiuj laboris tie en la tempo de Filofeo, kaj en 1728-1729 konstruis la Kazanan preĝejon en la Tobolska Oranta monaĥejo[99]. En 1736 la konstruado denove preskaŭ haltis, ĉar 12 masonistoj (do plejparto) denove estis forsenditaj por konstruado de fabrikoj en Uralo[100].

En 1741 estis finita okfaceta tendoformaen sonorilturo ĉirkaŭ 39 m alta. Origine ĝi staris aparte, sed poste estis unuigita al la preĝejo de Petro kaj Paŭlo[98].

La preĝejo de Petro kaj Paŭlo estis finita nur en 1755 kaj konsekrita la 30-an de aŭgusto 1755[101][2].

Origine ĝi havis formon de egala kruco kaj laŭ sia formo similis al la preĝejo de Vidubecka monaĥejo en Kievo, konstruita en 1696-1700, eble pro kontribuo de ukrainaj konstruistoj[102]. Poste oni grave alikonstruis ĝin, unuiginte kun la sonorilturo kaj kreinte duetaĝan alkonstruaĵon ĉe la suda flanko, kie lokiĝis stokejo de preĝejaj aĵoj kaj sidejo de eklezia administracio. Lignaj kupoloj en 1842 forbrulis kaj estis rekonstruitaj kiel cepoformaj, kvankam origine ili estis plurŝtupaj kiel ĉe la Triunua katedralo[103]. La ikonostazo tiam estis alportita el la alkonstruaĵo omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria en la Triunua katedralo[98]

Krucformaj preĝejoj populariĝis en la ukraina arkitekturo fine de la 17-a jarcento. La sovetia arkitekto Viktor Koĉedamov supozis, ke la preĝejo estis kreita laŭ ekzemplo de la Georga katedralo en Kievo kaj ke dezajnis ĝin la tobolskano Semjon Remezov[5]. Tamen la tjumena arkitekto Boris Ĵuĉenko opinias ke la arkitekton inspiris dezajno de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo[104]. La preĝeja sonorilturo havas pavilonan formon, tipan por la preĝeja arkitekturo antaŭ la 18-a jarcento[81].

En 1842 en la urbo okazis granda incendio dum kiu la preĝejo de la apostoloj Petro kaj Paŭlo forbrulis tiel, ke restis nur ĝiaj muroj. Komenciĝis restarigo, kiun gvidis arĥimandrito Vladimir kaj financis la tjumena negocisto Semjon Trusov, oferinta tiucele en 1842-1856 pli ol 20 mil rublojn[82][79]. Lia frato negocisto Ivan Vasiljeviĉ Trusov oferis 10 mil rublojn[79][105]. Oni denove dispentris la murojn kaj translokis el la alkonstruaĵo omaĝe al la Endormiĝa forpaso de Maria de la Triunua katedralo ikonostazon — refarbitan kaj denove orumitan[82]. En junio 1853 la preĝejo estis denove konsekrita[105].

La preĝejo de grandmartiroj Demetrio de Tesaloniko kaj Sankta Georgo kaj 40 martiroj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de grandmartiroj Demetrio de Tesaloniko kaj Sankta Georgo kaj 40 martiroj (ruse церковь во имя великомучеников Дмитрия Солунского и Георгия Победоносца и Четыредесяти (Сорока мучеников)) estis finita samtempe kun la ĉefa parto de la Triunua katedralo en 1717. Ĝi situis en la norda parto de la monaĥejo, 16 saĵenojn (34,14 m) norde de la katedralo. La preĝejo estis unuetaĝa, havis du kupolojn kaj hejtatan refektorion. Al ĝi estis alkonstruita unuetaĝa brika korpuso, en kiu lokiĝis kuirejo kaj loĝejoj de la monaĥoj[106][107]. De la okcidenta flanko ĝin apudis duetaĝa turo, en kies dua etaĝo, laŭ legendo, troviĝis hejma preĝejo de la metropolito Filareto kaj en la unua etaĝo estis lia loĝejo. En tiu alkonstruaĵo en 1891 estis restarigita preĝejo omaĝe al al la Bogolubova ikono de Dipatrino. Oni uzis betulojn el la monaĥeja bosko por fari novan ikonostazon kaj denove pentris la ikonojn[108].

En 2016, post foriro de la akvoproviza kompanio tjumena arkitekto Vladimir Silantjev proponis restarigi la preĝejon sur la sama loko. Li supozis ke eble ĝi estis ne komplete detruita, sed nur grave rekonstruita aŭ ke almenaŭ nova konstruaĵo estis farita el ĝiaj brikoj. Samtempe li proponis konstrui brikan muron flanke de la rivero, gastejon kun butiko, orfejon, loĝejon por la monaĥoj, pilgriman centron[109].

Muro[redakti | redakti fonton]

En 1739 la monaĥeja muro estis finita de ĉiuj flankoj, krom la orienta kie, kiel opinias historiisto Nina Minenko, pro oftaj terglitoj oni starigis nur lignan barilon. Viktor Koĉedamov opiniis ke origine la muro estis ŝtona, sed poste anstataŭigita pro la menciita kialo per malpeza ligna barilo. Komence de la 18-a jarcento oni fortikigis la bordon per trabaro.[110]. La brika muro estis 392 m longa, 5 m alta kaj ĝis 1 m ddika. Ligna barilo estis 125 m longa. Partoj de la ŝtona barilo estis konektitaj je diversaj anguloj, do poste oni fortigis ilin per kontraŭfortoj[111].

Domo de monaĥejestro[redakti | redakti fonton]

En 1739 ĉe la okcidenta muro de la monaĥejo, 77 m for de la Triunua katedralo estis konstruita duetaĝa brika domo de monaĥejestro konektita al la muro, kun tenejoj sube[98].

Paroĥa lernejo[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1998 monaĥejestro Tiĥon petis la aŭtoritatojn permesi detruadon de la ligna paroĥa lernejo, grandparte putriĝinta, sed plu konsiderata historia monumento. Malgraŭ pluraj klopodoj kaj vojaĝo al la Ministerio pri kulturo en Moskvo li ne ricevis formalan aprobon. Printempe 1999 li taskigis konstruan firmaon kaj volontulojn detrui la konstruaĵon kaj konstrui sur ĝia loko novan, jam brikan. Sekvis akuzo pri grava krimo — detruo de la historia monumento de federacia signifo, punata per ĝis kvin jaroj de malliberigo en puntendaro de strikta reĝimo. Gazetaro aktive raportadis la proceson, paroĥanoj kolektadis subskribojn subtene al la monaĥejestro[48].

Monaĥejestroj[redakti | redakti fonton]

Pastro-arkimandrito[redakti | redakti fonton]

Aktuala (2022) pastro-arkimandrito de la monaĥejo estas Dimitrij, metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno[112]. En la monaĥejo loĝas 19 monaĥoj (inkluzive la monaĥejestron)[113].

Monaĥejestroj[redakti | redakti fonton]

La monaĥejestro estas Miĥej (Selakov).

Li naskiĝis la 9-an de oktobro 1975 en la urbo Kuŝva, Sverdlovska provinco kiel Miĥail Ivanoviĉ Selakov. Post fini mezlernejon li sep jarojn okupiĝis pri priservado de alarmosistemoj en gardoservo de loka policejo. En 2001 laŭ oficiala rekomendo de ĉefepiskopo de Jekaterinburgo kaj Verĥoturje Vikentij, li studentiĝis je la Tobolska Ortodoksa Spirita Seminario. En la tria kurso li akceptis la 29-an de februaro en la Pokrovfesta katedralo monaĥiĝon kaj akceptis nomon omaĝe al Miĥej, monaĥejestro de Radoneĵ. La 7-an de aprilo 2004 dum la Anunciacio li estis konsekrita kiel diakono. La 7-an de majo 2005 en la Sofia katedralo li estis konsekrita kiel pastromonaĥo. Dum du jaroj li estis komandanto de la ĉefpastra rezidejo de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin)[114].

Post fini en 2006 la seminarion, li estis sendita al la Abalaka monaĥejo. La 9-an de marto 2007 li estis nomumita vic-monaĥejestro (ruse благочинный). La 4-an de decembro 2012 dum la Entempligo de la sanktega Virgulino pro fervora servado li estis premiita per rajto surporti brustokrucon (ruse наперсный крест). La 17-an de julio 2013 li estis nomumita plenumanto de la devoj de monaĥejestro de la Abalaka monaĥejo. La 31-an de decembro 2013 li iĝis prezidanto de la Eparĥia Komisiono pri la Monaĥejaj Aferoj[114].

La 30-an de oktobro 2014 li iĝis plenumanto de la devoj de la monaĥejestro de la Tjumena monaĥejo de Sankta Triunuo. La 13-an de julio 2015 li iĝis la monaĥejestro. La 16-an de aŭgusto 2015 metropolito Dimitrij gvidis liturgion en la preĝejo de Petro kaj Paŭlo dum kiu li konsekris Miĥej kiel monaĥejestron[114].

Li studas malĉeeste je kurso por la magistra grado en la Tobolska seminario kaj en la katedro de historio kaj ŝtato en la Tobolska filio de la Tjumena Ŝtata Universitato[114].

Famuloj kaj relikvoj[redakti | redakti fonton]

Filofeo[redakti | redakti fonton]

En 1711 al la monaĥoj aliĝis metropolito Filofeo (Leszczyński), akceptinta la nomon Teodoro (ruse Феодор). Post emeritiĝo en 1720 li denove ekloĝis en la monaĥejo, kie mortis la 31-an de majo 1727 kaj laŭe al sia testamento estis sepultita kontraŭ la okcidenta pordo de la Triunua katedralo "por ke... preterirantoj tretu miajn restaĵojn"[24].

Oni ĉiam prizorgis memoron pri Filofeo kiel la pleja (fakte sola) famulo de la monaĥejo. En 1810 arĥimandrito Gavriil planis konstrui nartekson ĉe la okcidenta enirejo al la Triunua katedralo kaj beligi la tombon de Filofeo. Estis kreita la dezajno, sed la plano ne estis plenumita, ĉar Gavriil mortis kaj sen li "konstruadon de la nartekso fari neniu kuraĝis" (ruse строение притвора учинить никто не отважился)[90]. En 1811 trezoristo Filadelf en sia mesaĝo al la konsistorio esprimis dubon pri tiu ĉi plano, atentigante ke ĝi sekvigos grandan rekonstruon de la katedralo kaj povos kaŭzi ĝian neripareblan damaĝon. Do oni vendis la preparitajn tiucele brikojn kaj nuligis la planon[96].

En 1821 arĥimandrito Amvrosij kreis super la tombo tomboŝtonon kun surskribo, bildo de anĝelo kaj portreto de Filofeo. Super la tomboŝtono aperis malgranda fera ŝedo. En 1890 laŭ ordono de arĥimandrito Filareto, la portreto kaj la surskribo estis grandigitaj, anstataŭ ŝtona barilo aperis tiu ligna, kun feraj finaĵoj, aperis sufiĉe larĝa ligna preĝeja perono, el kiu laŭ ŝtuparo oni povas veni al la dua etaĝo de la Transfiguriĝa alkonstruaĵo[90]. En tia stato ĝi aperas en la fotoj ekde la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝis la 1920-aj jaroj[24]. En 1926 la ligna preĝeja perono estis malmuntita de la muzeo, okupinta la monaĥejon. La muzeistoj argumentis ke la konstruaĵo estis tro kaduka kaj ŝirmis la malnovajn fenestrojn kaj pordojn de la katedralo[96].

En 1922 pastro Andrej Straĥov, servinta en la Ĉielira preĝejo, tiutempe regita de la Viva Eklezio, kune kun paroĥestro de la monaĥejo de Sankta Triunuo Aleksandr Meŝkov kaj kelkaj aliaj homoj, elfosis la restaĵojn de Filofeo kaj translokis ilin al la Oranta katedralo. Poste ili denove elterigis ilin kaj metis sub gisferan plankon en la Ĉielira preĝejo, apud maldekstra kolono. La 14-an de septembro 1923 ĉefpastro de la Ĉielira preĝejo Vladimir Marsov petis la Gubernian Plenumkomitaton permesi translokon de la restaĵoj el la monaĥejo al lia preĝejo[116].

Citaĵo
 Имею честь довести до сведения отдела о том, что к работам предлагаем приступить сегодня в 4 часа веч[ера] совершить перенесение останков митр[ополита] Фелофея завтра в 6 часов утра из б[ывшего] монастыря в Вознесенскую церковь.   Mi havas honoron sciigi la sekcion ke laborojn ni planas komenci hodiaŭ je la 4-a vespere fari translokadon de la restaĵoj de metropolito Filofeo morgaŭ je la 6-a matene el la eksa monaĥejo al la Ĉielira preĝejo. 
— Vladimir Marsov, ĉefpastro de la Ĉielira preĝejo [la 14-an de septembro 1923], Mesaĝo al la Gubernia Plenumkomitato

Laŭ legendo, la pastroj elprenis el la tombo nur kelkajn malnovajn aĵojn kaj translokis ilin al la preĝejo dum la restaĵoj mem jam estis kaŝitaj tie. Unu el la partoprenintoj, Andrej Straĥov, poste eksiĝis kiel pastro kaj laboris en la Tjumena kontraŭreligia muzeo, lokita en la Anunciacia katedralo, kien li transdonis "bukojn, sandalojn kaj parton de episkopa mantelo" de Filofeo, uzitajn kiel eksponaĵoj[117].

Post la Dua mondmilito en la eksa sidejo de la Urba Dumao denove ekfunkciis muzeo. La 29-an de majo 1946 speciala komisiono esploris la eksponaĵon N 1647 ekstere kaj interne kaj faris akton, en kiu skribis ke temas pri kesto kun vitraj muretoj, 90x36x25 cm granda, en kiu situas "ĉerketo sur piedetoj" (ruse гробик на ножках). La 6-an de decembro 1946 plenrajtigito pri aferoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio ĉe la Tjumena Provinca Plenumkomitato informis la direktoron de la muzeo, ke la eksponaĵo ne havas muzean, nek religian valoron, do "la forprenon de la eksponaĵo el la muzeo la eklezio rifuzis" (ruse от изъятия экспоната из музея церковь отказалась). Sekve de tio ĉeeste de tjumena vic-episkopo (ruse благочинный) Aleksandr Siĉugov la eksponaĵo estis bruligita en la muzea forno, cindro volvita je papero kaj ŝtofo kaj sinkigita je glacitruo ĉe rivero Turo apud la muzeo. Antaŭ sia morto Aleksandr Meŝkov konfesis al Aleksandr Siĉugov ke li partoprenis la elprenon kaj kaŝon de la restaĵoj de Filofeo. La 21-an de oktobro 2006 la restaĵoj estis solene translokitaj el la Ĉielira-Georga preĝejo al la monaĥejo[118].

Komence de 1930 la Tjumena Urba Partia Komitato ordonis detrui la tombon de Filofeo, liaj restaĵoj estis transdonitaj al la kontraŭreligia muzeo, lokita en la Anunciacia katedralo[119]. En 1946 la muzeo proponis transdoni la lignan skatolon kun la restaĵoj de Filofeo al la eklezio, konsiderante ke la muzean valoron ĝi ne havas, sed vic-episkopo D. A. Radionov respondis ke ĝi ne havas religian valoron. Do la 29-an de majo 1946 la relikvujo kun ĝia enhavo estis bruligita en la muzea forno[96].

En 2007 dum rekonstruado de la Ĉielira-Georga preĝejo estis malkovritaj la restaĵoj de Filofeo kaj solene translokitaj al la Triunua katedralo.

  • En 1746 en la Nikola (Dunka) ĝardeno estis sepultita la fama germana natursciencisto Georg Steller, mortinta dum sia vojaĝo tra Siberio. Luterana tombejo mankis en la urbo, do li estis sepultita ekster la monaĥejaj muroj. La tombo evidente forglitis kun parto de la bordo al la rivero Turo. En restaĵo de la ĝardeno en ... estis starigita monumento memore al la sciencisto[120].

La 19-an de junio 1915 laŭvoje el Sankt-Peterburgo al vilaĝo Pokrovskoje en la monaĥejo gastis Grigorij Rasputin. Spurintaj lin agentoj de sekurecservo raportis ke li "unusola eldrinkis du kvaronojn da monaĥeja vino" (do 6,15 litroj)[121].

Ikono de Savinto Neartefarita[redakti | redakti fonton]

En la monaĥejo mankis miraklaj aŭ speciale valoraj kaj honorataj ikonoj. Tamen ekzistis tradicio alporti ĉiujare la honoratan ikonon de Savinto Neartefarita el vilaĝo Kamenka kaj lasi ĝin en la monaĥejo por tri semajnoj ekde la 8-an de julio. La ikono estis konservita en la sovetia epoko en la domo de T. I. Rjupina en vilaĝo Sorokina (apud Kamenka) kaj poste transdonita al la Kovrofesta preĝejo en Kamenka[92].

Relikvoj el Sankta Lando[redakti | redakti fonton]

La 19-an de julio 2012 al la monaĥejo estis alportita ikono de Dipatrino de Jerusalemo, farita laŭ ordono de Filofelo la 3-a, patriarko de Jerusalemo. Ĝi antaŭe estis alportita al la tombo de Jesuo, sanktigita en Getsemano kaj en la Baziliko de la Naskiĝo. Samtempe estis alportitaj kruco kun tero el la Sankta Lando, ikono de Dipatrino de Bet-Leĥem kaj ikono bildiganta la Ascendon al la Kalvario. La relikvaĵoj troviĝas en la Triunua katedralo[122].

Incidentoj[redakti | redakti fonton]

Du virinoj kaj negocistoj[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo luigis siajn tenejojn (ruse кладовые палаты) al negocistoj, kiuj stokis kaj vendis tie siajn varojn. Foje tio sekvigis incidentojn. Nokte al la 30-an de oktobro 1755 bojarido Semjon Tekutjev, plenumanta la devojn de policestro, kun proksimume 20 subuloj deĵore marŝis apud la monaĥejo kaj je la 4-a horo ekaŭdis ĉe la okcidenta pordego virinajn kriojn. La policistoj frapis la pordon kaj vokis, sed neniu respondis, do ili iris al la suda pordego kondukanta al monaĥaj ĉambroj kaj petis renkontitan monaĥon sciigi monaĥejestron Sofronij ke ili dezirus esplori la stokejojn, sed denove neniu reago sekvis. La policistoj iris al la ligna barilo esperante de tie penetri la tenejojn, sed ĝuste en tiu momento trans la barilon flugis du soldataj edzinoj — Marja Simanova kaj Varvara Jegarmina. Kaptinte ilin la teamo denove iris al la okcidenta pordego, el kiu eliris du aliurbaj negocistoj. Kiam la policistoj provis kapti ilin, komenciĝis interbatiĝo, kiun partoprenis aliaj negocistoj. Eksonoris la sonorilo, alkuris monaĥejaj servistoj kaj ili ĉiuj forte batis la policistojn. Fine la du grupoj disiĝis, ĉe tio unu policano restis kaptita en la monaĥejo dum la aliaj forkondukis al la vojevoda kancelario kvar atakintojn kaj la soldatinojn[123].

Dum la enketado la soldatinoj rakontis ke ili konatiĝis kun la negocistoj hazarde, serĉante varojn en la monaĥejo kie tiuj aranĝis vendadon. Du negocistoj kaj ses iliaj amikoj invitis ilin festeni en la ejo, abunde regalis per alkoholaĵoj kaj kiam ili deziris foriri, la negocistoj kaptis ilin kaj seksperfortis. Kiam venis servisto kaj informis pri la alveno de la policistoj, la negocistoj kaŝis la virinojn sub pezaj stakoj da varoj kaj, kiam tiuj komencis krii, oni batis ilin per piedoj kaj ŝlosiloj, kaj fine foĵetis ilin el la monaĥejo trans la lignan muron[123].

Monaĥejestro Sofronij sendis al la vojevodo koleran raporton, en kiu li akuzis policestron Tekutjev pri senkaŭza invado, perforto kaj kalumnioj. Li skribis ke la policestro kun proksimume 40 akompanoj subite atakis la monaĥejon, komenciĝis interbatiĝo, timigitaj monaĥoj eksonoris por preventi hommortigojn ktp. Li asertis ke per tio Tekutjev "faris al la sankta domo grandajn ofendon kaj malhonoron" (ruse навёл святой обители великую обиду и бесчестие). La fina verdikto subtenis tiun ĉi version: la enketado konkludis ke la virinoj en la monaĥejo mankis kaj kondamnis la policistojn al skurĝado kaj bastonado kaj la policestron al monpuno[123].

Eksplodo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de marto 2007 je 15-30 okazis eksplodo en la amasloĝejo por monaĥoj. Junulo (n. 1984) estis malgrave brulvundita. 23 fajrobrigadistoj venintaj kun ok aŭtomobilaj cisternoj post duonhoro estingis la fajron. Oni diris ke la eksplodo okazis en la monaĥejestra korpuso. La lernantoj ne estis surloke[124].

Elpelo de hundo[redakti | redakti fonton]

La 3-an de marto 2022 virino vidis kiel ulo elpelis el la monaĥejo per balailo kaj piprogasujo stratohundon. Kiam ŝi provis admoni lin kompati la beston, li atakis ŝin kaj ŝian filinon kiu filmis la incidenton. Ili diris ke alia alveninta ulo en nigraj vestoj sugestis al ili meti la hundon en pakaĵon kaj forĵeti al rubujo. Post kiam la video aperis en Instagramo kaj sekvis pluraj kritikaj komentoj, la monaĥejo respondis ke la hundo estis forpelita per balailo por garantii sekurecon de la vizitantoj, antaŭjare plurfoje atakitaj de stratohundoj[125].

En arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo aperas en novelo "Flugantaj fabeloj" (ruse Летящие сказки) de verkisto Vladislav Krapivin, kiun pasigin infanaĝon en Tjumeno[126].

La monaĥejo jam dufoje aperis sur poŝtaj kovertoj. Unuan fojon poŝtstampo kun konturo de la monaĥejo aperis omaĝe al Novjaro kaj Kristnasko en decembro 2013 — januaro 2014[127]. En 2016 aperis alia koverto kun speciala poŝtstampo okaze de la 400-a datreveno de la monaĥejo[128].

En 2014 la monaĥejo eniris turisman itineron de Unesko[129].

En 2016 laŭ iniciato de kolektivo de la akvoproviza kompanio unu el stratoj ricevis nomon de Vladimir Baĥarev, estro de la kompenio en 1964-1995. Inter liaj meritoj oni listigis konstruadon de nova bazo por la kompanio kio ebligis transloki tien la instalaĵojn kaj ekipaĵojn, kaj tiel kontribuis al la savo de la detruiĝanta monaĥejo[130].

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj haltejoj estas Stroitelnij Institut (Konstrua Instituto) en strato Respubliko kaj du samnomaj haltejoj Skver svjatitela Filofeja (Skvaro de baptanto Filofeo) en strato Kommunistiĉeskaja. Tra la unua sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj, la du lastaj havas malmultajn itinerojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 76. ISBN = 5901633040.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 10. ISBN =.
  3. 3,0 3,1 (2011) Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 52—53. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  4. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 62. ISBN =.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Заварихин С. П., Жученко Б. А.. (2004) Н. А. Завитневич: Архитектура Тюмени 1 (ruse), p. 21—22, 32—50. ISBN = 5-93544-001-6.
  6. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 62. ISBN =.
  7. Туров, С. В.. (1991) Половинкин Н. С.: Тюменский Свято-Троицкий монастырь и урало-сибирское старообрядчество (вторая половина XVIII — первая половина XIX вв.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и документ. материалов. Вып. 2 (ruse), p. 6–7. ISBN =.
  8. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 82. ISBN = 5901633040.
  9. Туров, С. В.. (1991) Половинкин Н. С.: Тюменский Свято-Троицкий монастырь и урало-сибирское старообрядчество (вторая половина XVIII — первая половина XIX вв.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и документ. материалов. Вып. 2 (ruse), p. 4. ISBN =.
  10. Туров, С. В.. (1991) Половинкин Н. С.: Тюменский Свято-Троицкий монастырь и урало-сибирское старообрядчество (вторая половина XVIII — первая половина XIX вв.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и документ. материалов. Вып. 2 (ruse), p. 5. ISBN =.
  11. (1987) Сибирский летописный свод (Томский вид). Л. 151 // ПСРЛ. Т. 36. Сибирские летописи. Ч. I. Группа Есиповской летописи (ruse), p. 343. ISBN =.
  12. Архимандрит Тихон (Бобов). (2011) Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 61–65. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  13. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 63. ISBN =.
  14. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 116. ISBN = 5901633040.
  15. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 120. ISBN = 5901633040.
  16. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 64. ISBN =.
  17. Архимандрит Тихон (Бобов) (2011-10). “250 лет Тюменскому духовному училищу”, Православный просветитель (ru). 
  18. Иваненко, А. С.. (2008) Новые прогулки по Тюмени (ruse), p. 47. ISBN = 5-93544-006-7.
  19. Указ Императрицы Екатерины II Именный, данный Сенату. — О раздѣленіи духовных имѣній и о сборѣ со всѣхъ Архиерейскихъ, монастырскихъ и другихъ церковныхъ крестьянъ съ каждой души по 1 рублю 50 копѣек... (ruse) (26-a de februaro[jul.]/ 8-a de marto 1764[greg.]).
  20. [2004] Г. Ф. Шафранов-Куцев: Большая Тюменская энциклопедия 2. И—П (ruse), p. 292. ISBN = 5-88664-171-8.
  21. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 64–65. ISBN =.
  22. [1862] Priskribo de Okcidenta Siberio (ruse), p. 215. ISBN =.
  23. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65. ISBN =.
  24. 24,0 24,1 24,2 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 66. ISBN =.
  25. 25,0 25,1 25,2 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 73. ISBN =.
  26. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 73–74. ISBN =.
  27. История архивов Тюменской области (ruse). La Administracio de la arĥivoj de Tjumena provinco. Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-25.
  28. Белов, Стас. (2009) «Какая же власть без Бога?»: Тюменцы и религия в 1920-е годы // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 33–34. ISBN = 5930204209.
  29. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 52. ISBN =.
  30. (1996) Чернышов А. В.: Доклад Тюменского ГО ГПУ о расколе православной церкви в пределах Тюменской губернии. 28 октября 1923 г. // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 137. ISBN =.
  31. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 449. ISBN = 5901633040.
  32. (1996) Чернышов А. В.: Доклад Тюменского ГО ГПУ о расколе православной церкви в пределах Тюменской губернии. 28 октября 1923 г. // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 137–138. ISBN =.
  33. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 31. ISBN = 9785904271152.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 Свято-Троицкий Тюменский мужской монастырь (ruse). La Tobolska kaj Tjumena eparĥio. Arkivita el la originalo je 2019-09-15.
  35. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 49. ISBN =.
  36. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 60. ISBN =.
  37. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 61. ISBN =.
  38. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 62. ISBN =.
  39. Темплинг, В. Я.. [1994] Православная церковь Тюменской губернии в первые годы строительства Советской власти (1921-1923 гг.): По материалам Госархива Тюменской области // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 63. ISBN =.
  40. 40,0 40,1 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 74. ISBN =.
  41. 41,00 41,01 41,02 41,03 41,04 41,05 41,06 41,07 41,08 41,09 41,10 41,11 41,12 41,13 41,14 41,15 41,16 41,17 41,18 41,19 41,20 41,21 41,22 41,23 41,24 41,25 41,26 41,27 История обители (ruse). Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-07.
  42. 42,0 42,1 42,2 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 12. ISBN =.
  43. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 460. ISBN = 5901633040.
  44. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 468. ISBN = 5901633040.
  45. Курмачёв, В. А. . “Собор Знамения Пресвятой Богородицы в Тюмени (часть 2)”, Сибирская православная газета (ru). 
  46. Белов, Стас. (2009) Выставки Тюменского краеведческого музея // Еврейские сюжеты: Записки краеведа (ruse), p. 299. ISBN = 5930204209.
  47. Чупин, В. А.. Концепция музеефикации Троицкого собора тюменского монастыря // Отчетная научная конференция Тюменского областного краеведческого музея и филиалов (ноябрь 1990 года): Тезисы докладов (ruse), p. 27–29. ISBN =.
  48. 48,0 48,1 48,2 Состояние Свято-Троицкого Монастыря (ruse). Сибирская православная газета. Arkivita el la originalo je 2021-02-26. Alirita 2022-05-17.
  49. 49,0 49,1 49,2 Троицкий собор (1708-1715) (ruse). la Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2021-08-05. Alirita 2022-05-09.
  50. История Свято-Троицкого мужского монастыря г. Тюмени (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-02-02. Alirita 2013-01-21.
  51. Екатерина Скворцова (2008-10-21) Тюмень: святыню встретили колокольным звоном (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  52. Маргарита Калинкина (2017-09-04) В Тюмень привезли ковчег с мощами 54 новомучеников и исповедников Русской Церкви (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2022-05-18.
  53. Маргарита Михайлова (2017-10-08) В Тюмень привезли чудотворную икону Божией Матери и ковчег с частицей мощей святителя Феофана (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  54. Руслан Савинов (2021-06-24) Изучаем росписи отреставрированного Троицкого собора (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-06-24. Alirita 2022-05-16.
  55. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 66–67. ISBN =.
  56. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 67. ISBN =.
  57. 57,0 57,1 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 68. ISBN =.
  58. 58,0 58,1 58,2 58,3 58,4 58,5 Чупин, В. А.. (1989) К истории Тюменского Троицкого монастыря в к. 18 — н. 20 веках // Областная научно-практическая конференция «История, краеведение и музееведение Западной Сибири», посвященная 110-летию Тюменского областного краеведческого музея (ноябрь 1989 года): Тезисы докладов (ruse), p. 34. ISBN =.
  59. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 69. ISBN =.
  60. Кочнев, П. Ф.. (2006) Жизнь на Большой Реке записки сибирского приказчика (ruse), p. 54. ISBN = 5875502428.
  61. Трофимова, О. В.. (2002) Тюменская деловая письменность. 1762-1796 гг.: Книга II. Памятники тюменской деловой письменности. Из фондов Государственного архива Тюменской области (ruse), p. 519–522. ISBN = 5880812596.
  62. 62,0 62,1 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 70. ISBN =.
  63. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 180–181. ISBN = 5901633040.
  64. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 71. ISBN =.
  65. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 72. ISBN =.
  66. 66,0 66,1 66,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 117. ISBN = 5901633040.
  67. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 117–118. ISBN = 5901633040.
  68. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 65. ISBN =.
  69. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 66–67. ISBN =.
  70. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 118. ISBN = 5901633040.
  71. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 119. ISBN = 5901633040.
  72. 72,0 72,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 120. ISBN = 5901633040.
  73. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 168–169. ISBN =.
  74. . Восточные мотивы в церковной архитектуре Сибири (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-01-01.
  75. 75,0 75,1 75,2 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 74. ISBN =.
  76. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 70. ISBN =.
  77. 77,0 77,1 77,2 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 71. ISBN =.
  78. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 87. ISBN =.
  79. 79,0 79,1 79,2 Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 50. ISBN = 5880814092.
  80. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 67. ISBN =.
  81. 81,0 81,1 81,2 Козлова-Афанасьева, Е. М.. [2008] Архитектурное наследие Тюменской области (ruse), p. 232—238. ISBN = 978-5-9901237-2-4.
  82. 82,0 82,1 82,2 82,3 Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65. ISBN =.
  83. 83,0 83,1 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 68. ISBN =.
  84. Aludo al la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo.
  85. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 127. ISBN = 5901633040.
  86. Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 75. ISBN =.
  87. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 125. ISBN = 5901633040.
  88. 88,0 88,1 Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse). ISBN = 5880814092.
  89. Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 51. ISBN = 5880814092.
  90. 90,0 90,1 90,2 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 77. ISBN =.
  91. Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 53. ISBN = 5880814092.
  92. 92,0 92,1 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 72. ISBN =.
  93. 93,0 93,1 93,2 Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 56. ISBN = 5880814092.
  94. Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 54. ISBN = 5880814092.
  95. 95,0 95,1 Чупин, В. А.. (2004) Петрова В. П.: К вопросу о художественно-исторической ценности стенописи Троицкого собора // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 55. ISBN = 5880814092.
  96. 96,0 96,1 96,2 96,3 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 78. ISBN =.
  97. Княжев, В. В.. (1992) Улучшение строительных свойств грунтовых оснований и фундаментов Троицкого собора // Научно-практическая конференция «Словцовские чтения» (Тезисы докладов) (ruse), p. 130. ISBN =.
  98. 98,0 98,1 98,2 98,3 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 130. ISBN = 5901633040.
  99. 99,0 99,1 99,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 128. ISBN = 5901633040.
  100. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 129. ISBN = 5901633040.
  101. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 63. ISBN =.
  102. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 169. ISBN =.
  103. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 170–171. ISBN =.
  104. Жученко Б. А.. (2011) “Начало каменного строительства”, Н. А. Завитневич: Тюмень 425. Моё достояние: историко-краеведческий альманах 1 (ruse), p. 61–65. ISBN = 978-5-904271-03-9.
  105. 105,0 105,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 251. ISBN = 5901633040.
  106. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 119–120. ISBN = 5901633040.
  107. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 10. ISBN =.
  108. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 65–66. ISBN =.
  109. Юрий Шестак (2016-07-21) Свято-Троицкому монастырю предлагают вернуть исторический облик (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  110. Кочедамов, В. И.. (1978) Первые русские города Сибири (ruse), p. 171. ISBN =.
  111. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 129–130. ISBN = 5901633040.
  112. Священноархимандрит (ruse). la Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-08.
  113. Братия монастыря (ruse). la Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-08.
  114. 114,0 114,1 114,2 114,3 Наместник монастыря (ruse). la Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-08.
  115. Наместники монастыря (1616-2015). la Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno). Arkivita el la originalo je 2022-05-08. Alirita 2022-05-08.
  116. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 284. ISBN = 9785853837270.
  117. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 285. ISBN = 9785853837270.
  118. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 286. ISBN = 9785853837270.
  119. Чернышёв, А. В. (2005). “К истории Благовещенского собора города Тюмени (1700-1932 гг.)”, Сибирская православная газета (ru) (10). 
  120. Ярков А. П. (2007) Протестанты в Западной Сибири: из опыта разрешения межконфессиональных проблем в XVIII в. (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-02-05.
  121. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 43. ISBN = 9785904271152.
  122. Людмила Ведерникова (2012-07-20) Святыня из Иерусалима получила прописку (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2020-09-25. Alirita 2022-05-16.
  123. 123,0 123,1 123,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 199. ISBN = 5901633040.
  124. Сысолятина Мария (2007-03-27) В Свято-Троицком монастыре от взрыва пострадал послушник (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  125. Мария Толстихина (2022-03-03) «Ужас, просто ужас»: в Тюмени служитель церкви избил собаку метлой и потравил её перцовым баллоном Мужчина также напал на очевидицу, которая снимала происходящее на камеру (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2022-05-18.
  126. Руслан Савинов (2021-09-02) Год без Крапивина: Тюмень, запечатленная в биографии писателя (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2021-09-02. Alirita 2022-05-16.
  127. Николай Ступников (2013-12-23) Тюменцы могут принять участие в гашении открыток и конвертов праздничным штемпелем Оттиск с новогодними поздравлениями можно поставить сегодня в Центральном отделении почтовой связи (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2022-05-18.
  128. Екатерина Скворцова (2016-10-19) Свято-Троицкий монастырь попал на почтовый конверт (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17.
  129. Николай Ступников (2014-10-10) Через Тюмень прошел туристический маршрут ЮНЕСКО (ruse). Komsomolskaja Pravda. Alirita 2022-05-18.
  130. Надежда Корнеева (2016-03-17) «Водоканал» предлагает назвать улицу в Тюмени в честь бывшего директора (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-16. Alirita 2022-05-16.