Triunuo de Andreo Rublov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
TRIUNUO DE ANDREO RUBLOV
Angelsatmamre-trinity-rublev-1410.jpg
Triunuo de Andreo Rublov.
grando de la bildo=280px
titolo=Triunuo
artisto = rusa monako Andreo Rublov
jaro = [1422]] (?)
verko = pentraĵo
tekniko = tempero sur ligno
alto = 141,5
larĝo = 114
urbo = Moskvo, Tretjakova galerio

La Triunuo de RuvlovGastemo de Abrahamo estas renoma ikono de Andreo Rublov, realigita en 1422, konservita en la Tretjakova galerio en Moskvo.[1]

La pentraĵo prezentas la scenon de la vizito de la tri personoj, adoritaj por unu de Abrahamo. por promesi al li kaj al lia edzino Sara posteulon.[2][3] Dum la ortodoksa Koncilio de la cent ĉapitroj de Moskvo en 1551, tiu verko estis konsiderata kiel la Ikono de la ikonoj.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Rublov. Eble monako, realigis tiun ikonon okaze de la kanonizo de la fondinto de la monaĥejo de la Triunuo de Sankta Serĝo. La 'egumeno de la monaĥejo, komisianto de la verko, petis al la artisto reprezenti la Triunuon kaj ke tiu reprezentado evidentigu la ekzemplon de la unueco kiu estas donata al la Eklezio.[5]

La geometriaj strukturoj[redakti | redakti fonton]

La ikono vidas kiel formon de komponado la ĉirklon. La aŭtoro, fakte, utiligas tiun geometrian formon kiel modelon por enskribi ene de ĝi la tri personojn. Rublov, tamen, ne fariĝas sukubo de tiu metodo sukcesante eviti tian rigidan skemon tuj apenaŭ estas postulate de teologia kriterio aŭ por doni elanon al la figuro. Ĉi-kaze, la kapo de la maldekstra anĝelo estas levita.[6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio, la persono pentrita en la maldekstra zono estas Dio Patro, en la centra lokiĝas [Jesuo|Dio Filio]] kaj en la dekstra instaliĝas la Sankta Spirito.
Centre de la pentraĵo aperas kaliko simbolo de la eŭkaristia sinofero de Kristo.
Eblas rimarki kiel la flankaj figuroj formas, ili mem, kun la enaj konturoj, pokalon[7] La koloroj ripetas rimarkindan simbolan gravon de la ikonografia arto. En la verko aperas:

  • La orkoloro: ĝi ne estas koloro sed rezultas el la natura reflekto de la lumo. Pro tio ĝi simbolas la reĝecon.[8] kaj per tia materialo estas vestita Dio. Ankaŭ la stolo de Jesuo estas orkolora, por simboli la reĝan sacerdotecon de la samo.
Manuskripta miniaturo de la Triunuo de Andreo Rublov.

.

  • La ruĝo: simbolo de la ofero. Per tiu koloro estas aranĝita Jesuo en la respekto de lia pasiono. [9]
  • La verdo: simbolo de la vivo, per kiu estas pentrata la tuniko de la Sankta Spirito.[10]
  • La bluo: simbolo de la eterna vivo. Tiu koloro estas utiligata en unuopa figuro de la bildo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.tretyakovgallery.ru.
  2. ilsegnodigiona.it
  3. La biblia pasaĵo kuŝas en Genezo 18,1-3: “1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro! Se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon”.
  4. www.reginamundi.info.
  5. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 101. ISBN 8821516121.
  6. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 101 e 102. ISBN 8821516121.
  7. liturgia-opus-trinitatis.over-blog.it.
  8. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 151. ISBN 8821516121.
  9. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 147. ISBN 8821516121.
  10. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 149. ISBN 8821516121.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Ange, Dalla Trinità all'eucaristia. L'icona della Trinità di Rublëv (Tra arte e teologia), Ancora edizioni, 1999. ISBN 8876107320.
  • BENOÎT, L'icône de la Trinité de Roublev, in: Renaissance de Fleury, n° 101
  • Léonide OUSPENSKY, Essai sur la théologie de l'icône, Paris, 1960
  • Philippe VERHAEGEN, L'icône de la Trinité d'Andreï Roublev, Namur : Fidélité, 2009,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj Projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]