Saltu al enhavo

Trivialaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trivialaĵoj [1] (ĉiutaglingve amuza fakto) estas inform(aĵ)oj-sciaĵoj, kutime ne aparte gravaj, kiuj nur larĝe rilatas al specifa temo. La termino foje ankaŭ signifas ĝeneralan scion, bazitan sur relative simplaj demandoj kaj respondoj.

Tiu informaro kutime implikas relative nesufiĉe bone konatajn sed simplajn faktojn pri iu fenomeno. Ekzemple, eĉ la nomo de la ĉefurbo de iu lando, sed ne la propra hejmlando, povas esti konsiderita trivialaĵo.

En multaj lingvoj, la plurala vorto Trivia sekve resumas simplajn aferojn, kiuj apartenas al la baza scio aŭ fundamento de ĝenerala edukado aŭ estas ĝenerale konataj sed sufiĉe malofte uzataj.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La antikvaj romianoj uzis la vorton *triviae* por priskribi kie vojo dividiĝas aŭ forkiĝas en du. *Triviae* estis formita de *tri* (tri) kaj *viae* (vojoj), laŭvorte signifante "tri vojoj", kaj en translokigita uzado "publika loko" kaj tial la signifo "komuna loko".  La latina adjektivo *triviālis* en klasika latino, krom sia laŭvorta signifo, povus havi la signifon "taŭga al stratangulo, komuna loko, vulgara". En malfrua latino, ĝi ankaŭ povus simple signifi "trioble".

La *trivio* (origine "loko kie tri vojoj renkontiĝas", aŭ "multe uzata publika vojo") estis la baza studfako en mezepokaj universitatoj, en kiu oni lernis la unuajn tri el la Sep Liberalaj Artoj : gramatikon, logiko (dialektiko) kaj retorikon. Ĝin sekvis la *quadrivio* kun la ceteraj kvar liberalaj artoj (*artes liberales*), kiujn libera homo povis studi (aritmetikon, geometrion, muzikon kaj astronomion). La *trivio* estis kompletigita per la bakalaŭra grado ( *baccalaureus artium*, mallonge B.A.), la plej malalta akademia grado.

Trivia signifas ion kiel "malgrandaj aferoj indaj je scio", "tio kaj tio", foje ankaŭ "kuriozaĵoj". Varia laŭvorte signifas "diversaj aferoj".

Kelkaj fankluboj konkuras por vidi kiu scias la plej multajn trivialaĵojn pri sia temo.

Ĉi tiu fakto estis ekspluatata en la konkurso kaj kvizoj kiuj tempaltempe estas okazigitaj kaj elsenditaj en diversaj amaskomunikiloj: gazetoj, radio kaj televido, kaj en kiuj konkursantoj devas respondi ĵustempe trivialaĵajn demandojn prezentitajn al ili.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vortkombinaĵo el la latine trivium ((intersekco de) tri vojoj, adjektive trivialis, pluralforme, signifante "apartenanta al la tri-vojo; komuna, bone konata" kaj Varia, neŭtra plurala formo de la latine varius ("malsama, kolora")

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]