Trodozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troa dozo)

Trodozo (aŭ superdozo[1]) estas konsumado de substanco en kvantoj, kiujn la organismo ne povas elteni. La efiko de trodozo draste modifas la korpan homeostazion, kaj kaŭzas diversajn simptomojn kies signifo povas esti morto.

La uzado de la termino trodozo implicas, ke ekzistas taŭga dozo. Tial, per tiu vorto oni ĝenerale aludas trodozo de kuracilo, narkotaĵo, etanolo aŭ ia ajn substanco konsumebla je certa dozo, kaj ne de veneno, kies konsumo estas toksa ĉiadoze.

Droga trodozo[redakti | redakti fonton]

Trodozo povas esti ĉu akcidento ĉu dezirita sinmortigo. Tiukaze oni parolas pri droga sinmortigo. Tamen, oni nepre emfazu ke la trodozoj estas plejofte rezulto de miksaĵo (dezirita aŭ ne dezirita) kiu potencigas la efikojn de la kunigitaj substancoj. Multaj trodozoj okazas post tempo de abstinado.

En Francio, la statistikoj indikis ke 39% de la trodozoj estis heroinaj, 31% kuracilaj, 11% kokainaj kaj 10% ekstazaj. Krome, la trodozoj konstatitaj de polico sobiĝas: 564 en 1994 kaj 89 en 2003.

Kelkaj famuloj mortitaj pro trodozo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eerste hulp Toxicologie