San Andrés del Rabanedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trobajo del Camino)
San Andrés del Rabanedo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 961  (2023) [+]
Loĝdenso 462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 5° 37′ U (mapo)42.611111111111-5.6194444444444Koordinatoj: 42° 37′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 64,84 km² (6 484 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Andrés del Rabanedo (Provinco Leono)
San Andrés del Rabanedo (Provinco Leono)
DEC
San Andrés del Rabanedo
San Andrés del Rabanedo
Situo de San Andrés del Rabanedo
San Andrés del Rabanedo (Hispanio)
San Andrés del Rabanedo (Hispanio)
DEC
San Andrés del Rabanedo
San Andrés del Rabanedo
Situo de San Andrés del Rabanedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Andrés del Rabanedo [+]
vdr

San Andrés del Rabanedo [sananDRES delrabaNEdo] estas municipo en la centro de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. San Andrés del Rabanedo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Andreo de la Rafanejo. Ĝi estas la tri plej loĝata urbo en la provinco malantaŭ Leono, provinca ĉefurbo, kaj Ponferado.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
La Casona en la kvartalo Pinilla.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Andrés del Rabanedo, Trobajo del Camino, Barrio Pinilla, Villabalter kaj Ferral del Bernesga, okupas totalan areon de 64,84 km² sur la valo de la rivero Bernesga, kiel dormurbo de la provinca ĉefurbo. Estas multaj kvartaloj kun multaj loĝejaroj.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 160 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed male ĝi supreniris el 2 000 ĝis 30 000 loĝantoj. Ĝi distas nur 5 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Rioseco de Tapia, Sariegos, Cuadros, Leono, Cimanes del Tejar kaj Valverde de la Virgen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Andreo.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Trobajo del Camino estis menciita kiel bieno de juda terposedanto de Leono nome Jakob Trepalio. San Andrés naskiĝis ĉe fonto. En la 16-a jarcento la loknaoj plendis pro fitraktado fare de ĉefurbanoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe ĉefe industrio, komerco, servoj, konstruado kaj funkciado kiel dormurbo, duarange kultura kaj rura turismo ekgravas (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]