Trodikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro del Borro, malsvelta toskana generalo (bildo el 1645)
A painting of a dark haired pink cheeked obese nude young female leaning against a table. She is holding grapes and grape leaves in her left hand which cover her genitalia.
Pentraĵo La monstrua desnuda de 1680 fare de Juan Carreño de Miranda pri junulino ŝajne suferanta pro sindromo de Prader–Willi[1]
Tipa bildo de trodikiĝo.

Trodikecotrodikiĝo, aŭ ankoraŭ obezeco (latine: adipositasobesitas), estas ĥronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj. Laŭ kalkuloj tiu malsano respondecas pri 5 % de ĉiuj kuracaj kostoj en la industriigitaj landoj.

Difino

KMI

La tropezo estiĝas per plimultiĝo de la korpa graso krom la normala maso. Oni uzas por kalkuli ĝin la korpomasan indicon (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’), kiu rilatigas la korpopezon (en kilogramoj) al la korpogrando (kvadrato de la korpoalto en metroj).

La belga statikisto Adolphe Quételet enkondukis la korpomasan indicon en la 19-a jarcento kaj tial oni nomas ĝin en Belgio kaj Nederlando ankaŭ ofte Queteletindico (QI).

Por prijuĝi la riskon malsaniĝi, oni mezuras ankaŭ la ventran perimetron. Tiu optimumas ĉe virinoj sub 80 centimetroj, ĉe viroj sub 90 centimetroj.

Ekzemplo: Por 70-kilograma persono, la korpopezo dividatas per kvadrato de 1,70 m: BMI = 70 : 1,70² = 24,22

Oni parolas laŭ la KMI-nombro:

  1. subpezo: KMI sub 18,5; malalta sanrisko
  2. normalpezo: KMI inter 18,5 kaj 24,9; averaĝa sanrisko
  3. tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko
  4. trodikiĝogrado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; sufiĉe alta sanrisko
  5. trodikiĝogrado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; alta sanrisko
  6. trodikiĝogrado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko

Ideala pezo ĉe virinoj estas KMI-nombro 22; ĉe viroj 24.

Tiu idelala pezo ne montras la diferencojn laŭ diversa korpostrukturo. Eble muskola homo (aŭ homo kun fortaj, dikaj ostoj) estas tropeza laŭ tiuj kriterioj. Tiel oni diras, ke gravas nur la bonfarto enkadre de la normalpezo kaj oni devas atenti pri la muskolaro je kalkuloj (muskolo pli pezas ol graso).

Broca-formulo

Malnova, ne plu uzata formulo de Paul Broca:

Formulo : Alto en cm − 100 = devas-pezo en kilogramoj

Ekzemplo : 170 cm alto − 100 = 70 devas-pezo en kilogramoj

La ideala pezo por virinoj estas ĉ. 15 % sub la devas-pezo, ĉe viroj 10 % sube. Ekde 20 % super la devas-pezo oni parolas pri trodikiĝo.

Epidemiologio

Disvastiĝo

A carved stone miniature figurine depicted an obese female.
Venuso de Willendorf kreita en 24,000–22,000 a.K.
Fragmento bildigante glutemon en la fama verko de Hieronymus Bosch pri la sep gravegaj pekoj.

La trodikiĝo povas aperi en ĉiu lando, kie la sufiĉa nutraĵ-kvanto disponeblas al preskaŭ ĉiu persono. Eblaj genetikaj kaŭzoj apenaŭ havas influon, ĉar la genaro de la loĝantaro ne ŝanĝiĝis signife en la lastaj 1 aŭ 2 jarcentoj.

La trodikiĝo estas kaŭzo de la plurmilion-jara genetika selektado, kiam la energioŝparuloj pli bone travivis la mizerajn tempojn; vivante en pli komforta medio, ili dikiĝis. Tiel oni adoris la dikajn personojn en la praepoko (Vilendorfa Venuso), en mezaj epokoj (Rubens) kaj tiu adoro ofte restis ĉe la naturproksimaj popoloj ĝis la 19-a jarcento (ĉefe en Afriko), kie la trodikiĝo montris riĉecon.

En la 20-a jarcento (precipe ekde la 1970-aj jaroj) la disvastiĝo de trodikiĝo okazis pro multiĝo de la sidligitaj laboroj, plia komforto, nesalubra nutrado (ĉi tiu lasta kaŭzis ankaŭ ĉe malriĉuloj trodikiĝon – ekz. troa alpreno de karbonhidratoj anstataŭ fruktoj kaj legomoj).

En la jaro 1995 estis ankoraŭ nur 200 milionoj da trodikaj plenkreskuloj, sed en 2000 jam 300 milionoj (+50 % dum 5 jaroj ?nefidinda fakto?), el kiuj 115 milionoj en evoluantaj landoj. En Aŭstrio estis en 1991 ankoraŭ nur 8,5 % da trodikuloj, en 2000 jam 11 % (nur +2,5%). En Eŭropo 10-20 % de la viroj kaj 15-25 % de la virinoj estas trodikaj. Oni povas rimarki kreskon de la trodikiĝo sude kaj oriente de Aŭstrio kaj eĉ mem en Aŭstrio. Tio estas la sekvo de la kutimoj, ebloj: malriĉuloj povas alpreni ofte la malmultekostajn karbonhidratojn anstataŭ fruktoj, legomoj; dume la riĉuloj havas monon por salubra nutrado, sportoj, operacioj (graso-forsuĉado).

Sekvoj

Trodikiĝo estas tiom kreskanta problemo, ke la Monda Organizaĵo pri Sano kaj ankaŭ la Centers for Disease Control and Prevention parolas intertempe pri tutmonda epidemio (pandemio), tiel aludante pri seriozeco de la afero.

Ankaŭ la psikaj sekvoj de trodikiĝo estas gravaj; ofte okazas fizikaj kaj ekonomiaj damaĝoj al la tuŝitaj personoj, ĉar trodikuloj ne estas tolerataj en la socio. Usona statistiko montris, ke tropezuloj lukras averaĝe malpli kaj havas malpli da ŝanco por geedziĝi ol normalpezuloj.

Kaŭzoj

La kaŭzoj, kiuj kondukas kun movmanko al tropezo:

Bildo pri deprimo de Vincent van Gogh

Individuaj kaŭzoj

sociaj kaŭzoj

  • lernitaj nutraj kutimoj ekz. la telero devas malpleniĝi (ĉefe ĉe milit-spertaj gepatroj).
  • Reklamo, anonco sen duboj, ekz. ĉokolado "kun kromporcio da lakto" ktp.
  • migrado el kulturrondo, en kiu la tropezo aperas kiel beleco
  • ŝanĝo de korpa laboro al spirita

Sanigo

Se temas pri genetika kaŭzo, la sanigo estas preskaŭ neebla. Se temas pri alia kaŭzo, oni devas serĉi la radikojn de la dikiĝo, kiuj kuŝas ofte ĉe malbonaj kutimoj pri nutrado. La patientojn kun korpaj kaŭzoj helpas la simpla informado kaj instigo al pli sana nutrado, moviĝo.

Se la dikiĝon kaŭzas psikaj aferoj, povas helpi familio, amikoj, fine psikologo.

Karnitino

Karnitino estas la ŝlosilo en la batalo kontraŭ trodikiĝo.

Historio

Etimologio

Obezeco derivas de la latina obesitas, kio signifas "fortika, grason, aŭ plumpa". El tiu ēsus estas la perfektiva participo de edere (por manĝi), kun ob (super) aldonita al ĝi.[2] The Oxford English Dictionary (La Oksforda Angla Vortaro) dokumentas ĝian unuan uzokutimon en 1611 fare de Randle Cotgrave.

Historiaj sintenoj

La antikvgreka medicino rekonas obezecon kiel medicina malsano, kaj registras ke la antikvaj egiptanoj vidis ĝin laŭ la sama maniero.[3] Hipokrato skribis ke "Trograseco estas ne nur malsano mem, sed la mesaĝisto de aliaj".[4] La hinda kirurgo Suŝruta (6-an jarcenton a.K.) rilatigis obezecon al diabeto kaj kormalsanoj.[5] Li rekomendis fizikan laboron por helpi kuraci ĝin kaj ĝiajn kromefikojn.[5] Por la plej granda parto de homa historio la homaro luktis kontraŭ manĝa malabundeco.[6] Obezeco estis tiel historie rigardita kiel signo de riĉaĵo kaj prospero. Ĝi estis ofta inter altaj oficialuloj en Eŭropo en la Mezepoko kaj la Renesanco[7] same kiel en antikvaj orientaziaj civilizoj.[8]

Kun la komenco de la industria revolucio estis ekkomprenite ke la armea kaj ekonomia povo de nacioj estis dependa de kaj la korpgrandeco kaj la forto de iliaj soldatoj kaj laboristoj.[9] Pliigi la mezaveraĝan korpomasan indicon de kio nun estas konsiderita subpezo al kio nun estas la normala intervalo ludis signifan rolon en la evoluo de industriigitaj socioj.[9] Alto kaj pezo tiel ambaŭ pliiĝis tra la 19-a jarcento en la evoluinta mondo. Dum la 20-a jarcento, ĉar loĝantaroj atingis sian genetikan potencialon por alto, pezo komencis pliiĝi multe pli ol alteco, rezultigante obezecon.[9] En la 1950-aj jaroj kreskanta riĉo en la evoluinta mondo malpliigis infanmortoftecon, sed kiam korpopezo pliiĝis koraj kaj renaj malsanoj iĝis pli oftaj.[9][10] Dum tiu tempoperiodo asekurentreprenoj konstatis la ligon inter pezo kaj vivdaŭro kaj pliigix superpagojn por la dikuloj.[4]

Multaj kulturoj dum historio rigardis obezecon kiel rezulto de karakterdifekto. La obezaj aŭ dikaj roluloj en greka komedio estis nesatigebluloj kaj figuroj de mokado. Dum kristanaj tempoj manĝaĵo estis rigardita kiel enirejo al la pekoj de pigro kaj volupto.[11] En moderna okcidenta kulturo, tropezo ofte estas rigardita kiel nealloga, kaj obezeco estas ofte rilata al diversaj negativaj stereotipoj. Homoj de ĉiuj aĝoj povas renkonti socian stigmatizadon, kaj povas esti celitaj fare de ĉikanantoj aŭ evititaj de memstaraj kunuloj. Obezeco denove estas kialo de diskriminacio.[12]

Publikaj perceptoj en okcidenta socio koncerne sanan korpopezon devias de tiuj koncerne la pezon kiuj estas konsideritaj idealaj - kaj ambaŭ ŝanĝiĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento. La pezo kiu estas rigardita kiel idealo fariĝis pli malalta ekde la 1920-aj jaroj. Tio estas ilustrita per la fakto ke la meza alteco de Miss America gajnintoj pliiĝis je 2% de 1922 ĝis 1999, dum ilia mezuma pezo malpliiĝis je 12%.[13] Aliflanke, la opinioj de homoj koncerne sanan pezon ŝanĝiĝis en la kontraŭa direkto. En Britio la pezo ĉe kiu homoj konsideris sin esti obezaj estis signife pli alta en 2007 ol en 1999.[14] Tiuj ŝanĝoj verŝajne ŝuldiĝas al kreskantaj indicoj de obezeco kondukantaj al pliigita akcepto de ekstra korpograso kiel normala.[14]

Obezeco daŭre estas vidita kiel signo de riĉeco kaj bonfarto en multaj partoj de Afriko. Tio fariĝis precipe ofta de kiam la HIV epidemio komenciĝis.[4]

Notoj

  1. Mary Jones Case Study: Cataplexy and SOREMPs Without Excessive Daytime Sleepiness in Prader Willi Syndrome. Is This the Beginning of Narcolepsy in a Five Year Old?. European Society of Sleep Technologists. Alirita 6a de Aprilo, 2009.
  2. Online Etymology Dictionary: Obesity. Douglas Harper. Alirita 31a Decembro, 2008.
  3. Haslam D (March 2007). “Obesity: a medical history”, Obes Rev 8 Suppl 1, p. 31–6. doi:10.1111/j.1467-789X.2007.00314.x. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj HaslamJames; $2
  5. 5,0 5,1 History of Medicine: Sushruta – the Clinician – Teacher par Excellence (PDF). Dwivedi, Girish & Dwivedi, Shridhar (2007). Alirita 2008-09-19.
  6. Theodore Mazzone; Giamila Fantuzzi. (2006) Adipose Tissue And Adipokines in Health And Disease (Nutrition and Health). Totowa, NJ: Humana Press. ISBN 1-58829-721-7.
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Zach2003; $2
  8. Keller p. 49
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Caballero; $2
  10. Breslow L (September 1952). “Public Health Aspects of Weight Control”, Am J Public Health Nations Health 42 (9), p. 1116–20. doi:10.2105/AJPH.42.9.1116. 
  11. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Woodhouse; $2
  12. Puhl R, Brownell KD (December 2001). “Bias, discrimination, and obesity”, Obes. Res. 9 (12), p. 788–805. doi:10.1038/oby.2001.108. 
  13. Rubinstein S, Caballero B (2000). “Is Miss America an undernourished role model?”, JAMA 283 (12), p. 1569. doi:10.1001/jama.283.12.1569. 
  14. 14,0 14,1 Johnson F, Cooke L, Croker H, Wardle J (2008). “Changing perceptions of weight in Great Britain: comparison of two population surveys”, BMJ 337, p. a494. doi:10.1136/bmj.a494. 

Bibliografio

  • Fumento, Michael (1997). The Fat of the Land: Our Health Crises and How Overweight Americans can Help Themselves. New York: Penguin Books. ISBN 0-14-026144-3.
  • Keller, Kathleen (2008). Encyclopedia of Obesity. Thousand Oaks, Calif: Sage Publications, Inc. ISBN 1-4129-5238-7.
  • Kolata, Gina (2007). Rethinking Thin: The New Science of Weight Loss – and the Myths and Realities of Dieting. Picador. ISBN 0-312-42785-9.
  • Kopelman, Peter G.; Caterson, Ian D.; Dietz, William H., eds. (2009). Clinical obesity in Adults and Children (3rd ed.). John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-0763-4.
  • Levy-Navarro, Elena (2008). The Culture of Obesity in Early and Late Modernity. Palgrave Macmillan. ISBN 0-230-60123-5.
  • Pool, Robert (2001). Fat: Fighting the Obesity Epidemic. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-511853-7.

Eksteraj ligiloj

Germanlingve

Aliaj lingvoj

  • Mazza, C. (2001). Obesidad en pediatría: Panorama Actual. SAOTA, Obesidad; 12 (1):28-30.