Ausserberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trogdorf)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ausserberg (stacidomo).
Ausserberg
Blazono de Ausserberg
Blazono de Ausserberg
Blazono de Ausserberg
Ausserberg
Ausserberg
Ausserberg
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 18′ 43″ N 7° 50′ 42″ O / 46.31194 °N, 7.84500 °O / 46.31194; 7.84500 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 43″ N 7° 50′ 42″ O / 46.31194 °N, 7.84500 °O / 46.31194; 7.84500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 639
Areo 14,90 km²
Alteco 1008 m super marnivelo
Poŝtkodo 3938
Komunumkodo 6191
Mapo de Ausserberg
Mapo de Ausserberg
Situa mapo de Ausserberg
vdr

Ausserberg estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 639 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ausserberg situas ĉe la suda rampo de la Lötschberg-Tunelo okcidente de Brigo. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el vilaĝoj la ĉefloko Trogdorf, Bigstatt kun la stacidomo, Gründen, Fischersbiel, Niwärch kaj Leiggern.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,90 km², de kiuj 34,8% estas kovritaj de arbaro, 27,4% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ausserberg limas en nordo al eksklavo de Baltschieder, en oriento al Eggerberg, en sudo al Baltschieder, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Rarono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ausserberg situas flanke de la aŭtomobilaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de kurboriĉa vojo, kiu al ĝi kondukas de Raron. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la malnova trajnlinio tra Lötschberg-Tunelo de Brigo al Spiez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ausserberg datiĝas el la jaro 1378 kiel Leucrun. El la jaro 1523 datiĝas mencio kiel mons exterior. Dum mezepoko la feŭdaj rajtoj kaj la jurisdikcio apartenis al la episkopo de Siono. El la jaro 1523 datiĝas civita stato. En la jaro 1922 Gründen aliĝis al la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]