Troglodita (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trogloditaj domoj en Nederlando (komunumo Geulhem)

Troglodita arkitekturo ekzistas en diversaj landoj de la mondo i.a. en Francio (Luar-valo), Nederlando, Irano, Italio, Tunizio, Ĉinio, Hispanio. Temas pri lokoj tute aŭ parte elfositaj el ŝtonomarno. Povas esti ankaŭ rifuĝejo en kaverno. En la norda parto de Ĉinio (Altebenaĵo Loesa) la tn. jaodong (窑洞 ; pinyin : yáo dòng), aŭ «kaverna domo» povas ankaŭ esti parte aŭ tute troglodita. En Italio la troglodita urbokvartalo Sassi di Matera en Basilicata estas rekonata de Unesko kiel 'monda nemateria heredaĵo' kaj pro la turisma interesiĝo ĝi nun gastigas restoraciojn, butikojn, metian vinberiston ktp[1]  

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas grandparte tradukita el la franca Vikipedia-artikolo fr: Habitat Troglodite
  1. (angla) A cave with a view (kaverno kun panoramo)