Troglodito (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troglodytes)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trogloditoj
Suda Domtroglodito en Botanika Ĝardeno de São Paulo (Brazilo) Ĝi estas foje konsiderata distinga specio, Troglodytes musculus
Suda Domtroglodito en Botanika Ĝardeno de São Paulo (Brazilo)
Ĝi estas foje konsiderata distinga specio, Troglodytes musculus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu artikolo temas pri birdo; pri aliaj signifoj de la vorto "Troglodito" vidu Troglodito (apartigilo).

Troglodytes[1] estas genro de etaj paserinaj birdoj de la familio de Trogloditedoj al kiu donas nomon. Tre komune oni konas per Troglodito la specion Troglodytes troglodytes kiu estas la ununura en la tuta Eŭrazio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj trogloditoj estas ĉirkaŭ 11 aŭ 12 cm longaj. Ili estas tipe striitaj brune supre kaj iom pli palaj sube, kun mallongaj rondoformaj flugiloj, fortaj gamboj kaj levita vosto. La flugo estas rekta kaj zumanta.

La trogloditoj de la genro Troglodytes troviĝas ĉefe en pli freŝaj habitatoj ol plej parto de siaj parencoj. Plej specioj troviĝas en la montaroj el Meksiko al norda Sudameriko. Tri specioj troviĝas en moderklimataj latitudoj: la Domtroglodito loĝas amplekse en kaj tropikaj kaj moderklimataj malaltaj teroj. La rezista Vintra troglodito havas ampleksan distribuadon en Nordameriko, Eŭropo kaj Azio kaj estas la ununura troglodito de ĉiu ajn genro kiu looĝas for de Ameriko. La Koba troglodito de la Malvinoj estas alia specio kiu eltenas akrajn veterkondiĉojn bone.

Kiel aliaj trogloditoj, tiuj estas fuĝemaj dum ili ĉasas etajn insektojn kaj araneojn, sed ili evidentiĝas pro ties laŭta kanto.

Tiuj estas teritoriemaj birdoj, sed la eta Vintra troglodito ripozas komune en kavaĵo dum malvarmo por konservi varmon.

Sistematiko kaj specioj[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj vivantaj parencoj de tiu genro estas probable la Monta triorkilo kaj la specioj de la genro Cistothorus pli ol la lignotrogloditoj de la genro Henicorhina kiujn oni proponis foje.[2]

Kelkaj el la specioj Troglodytes, kiaj la Klarjona troglodito, estis iam konsiderataj subspecioj de la Domtroglodito, kaj oni proponis, ke almenaŭ la tropikaj formoj de la Domtroglodito estu disigitaj kiel Suda domtroglodito, Troglodytes musculus[3]. La Sokora troglodito, iam lokita en la genro Thryomanes (Triomano), estas aktuale proksima parenco de la komplekso de la Domtroglodito, kiel indikata de "movoj, kanto, plumaro, ktp"[4] kaj laŭ biogeografio kaj analizoj de DNA [2].

La Vintra troglodito estas malpli proksime rilata al la aliaj membroj de la genro, kaj estas foje disigita kiel monotipa genro Nannus. Ĝi estus aktuale pli proksime al la genro de Cistothorus[2], sed denove, la molekula informo estas ankoraŭ nesufiĉa por solvi tiun temon.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: de la greka τρωγλοδύτες "kavoloĝantoj" (siavice el trogle (τρώγλη) "truo" + dyein (δυειν) "eniri". Pro la tendenco de tiuj trogloditoj eniri etajn fendojn serĉe de manĝaĵo.
  2. 2,0 2,1 2,2 Martínez Gómez et al. (2005)
  3. note en Howell & Webb (1995)
  4. Howell & Webb (1995)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2a eldono). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Howell, Steven N.G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Martínez Gómez, Juan E.; Barber, Bruian R. & Peterson, A. Townsend (2005): Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii). Auk 122(1): 50–56. [Angle kun hispana resumo] DOI:10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2 PDF fulltext Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-792-26877-6
  • Rice, Peterson and Escalona-Segura: Phylogenetic patterns in montane Troglodytes wrens
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
  • Svensson, Lars; Zetterström, Dan; Mullarney, Killian & Grant, P. J. (1999): Collins bird guide. Harper & Collins, London. ISBN 0-00-219728-6