Troglodita turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trogloturismo)

La troglodita turismogrototurismo estas nova turisma koncepto kiu celas doni novajn vivospertojn vivante en kava domo kaj ĝui de ĝia interno, ne kiel vivis ekzemple la guanĉoj en la praloĝantara kanaria insulvilaĝo Acusa, sed kun ĉia nuntempa komforto[1], kvankam ĝi povus same bone montri kiel eblus vivi sen tiom da aferoj, foje superfluaj.[2]

En la kaverno-domoj la tero utilas kiel izolo de la tegmento por efike protekti kontraŭ la malvarmecon, la pluvon kaj la venton. Tiuj domoj estas malrigidaj konstruaĵoj kiuj povas esti adaptataj al la deziroj de ĉiu uzanto kaj kiuj helpas respekti la vivmedion kaj zorgi pri racian uzadon de energio.

Nuntempe, la uzo de la kavernoj estas io kutima en la tuta komunumo de Artenara (Hispanio). Ili funkcias kiel loĝejoj kaj servas al terkulturaj kaj turismaj entreprenoj dediĉitaj al la luo de ĉi tiu tipo de loĝejoj kiel Casas-Cueva de Turismo Rural (hispana por agroturismo). La karakterizaĵo de ĉi tiuj loĝejoj estas ke ili tenas la temperaturon konstante je 18ºC dum la tuta jaro. Tial ili ŝirmas la loĝantojn de la vintra malvarmeco kaj refreŝigas ilin de la somera varmego. Krome, ili havigas kompletan ripozon danke al la trankvileco kiun havigas la energio kiu devenas de la interno de la tero.

Eblas praktiki trogloturismon en multaj punktoj de Hispanio, Francio, Italio, Tunizio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manuela Ronquillo, Libro de Repartimientos de Gran Canaria, 1937, eld. Cabildo de Gran Canaria
  2. Que ver en Artenara[rompita ligilo], ilustrita (konsultita 22a aŭgusto 2016)