Troja ĉevalo (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Troja ĉevalo (mitologio).

Troja ĉevalo (angle trojan horse)[1] estas, en komputiko, speciala komputila programo kiu pretendas fari certan utilon, sed reale faras la malon, kiel permesi al fremdulo aliri la komputilon kaj legi aŭ ŝanĝi informojn. Kelkfoje la uzanto rimarkas tion sed ne ĉiam. Spionprogramo (angle spyware) estas ekzemplo de programo kiu tiel funkcias.

Estas rare akiri trojan ĉevalon en sian komputilon simple per vizitado de retejo, kvankam tio povas okazi. Plejofte ĝi estas alfiksita al io kio estas elŝutata. Kutime ili ligas sin al dosieroj de muziko [mankas fonto], tapeto, fonoj, ludoj, kaj speciale al plenumeblaj dosieroj (.exe) ktp.

Trojaj ĉevaloj (en komputiko) estas tre diversflankaj kaj do tre popularaj. Tial malfacilas listigi trajtojn de ĉiu speco de troja ĉevalo. Plej multaj trojaj ĉevaloj estas dezajnitaj por regi komputilon, ŝteli datumojn, spioni uzantojn aŭ meti pli da malica programaro en la komputilon de viktimo.

Ekzistas programoj por porteksi sin kontraŭ tiaj atakoj. Unu el la plej konataj estas Malwarebites.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo venas de la troja ĉevalo el la helena mitologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]