Trojko (politiko de EU)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trojko.

La tiel nomata trojko estas kontrolkomisiono konsistanta el reprezentantoj de la Eŭropa Centra Banko, de la Internacia Monunua Fonduso kaj de la Eŭropa Komisiono. La trojko havas kiel taskon intertrakti kun membroŝtatoj de la Eŭrogrupo, kies ŝtataj buĝetoj atingis krizan staton.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La trojko konstituas unu el plej gravaj ekonomiaj povoj ene de la Eŭropa Unio. Ĉar tiu institucio laŭcele premas la ekonomiojn de la ŝtatoj koncernitaj, oni ofte kulpigas ĝin pro la malbonigo de la krizaj situacioj en la membrolandoj. Unu el plej influaj ŝtatoj tiukadre estas Germanio. En marto 2014 la Eŭropa Parlamento akceptis post esplorraporto neleĝan rezolucion, kiu kritikas la strukturon kaj la metodojn de la EU-trojko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezolucio de la Eŭropa Parlamento [1]