Trojvila kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Trojvila kulturo estas arkeologia kulturo en areoj de la nuntempaj subŝtatoj Luiziano kaj Arkansaso en la malsupra valo de Misisipo en la Sudorientaj Arbaroj, Usono. Ĝi estis kulturo de la Periodo Baytown[1] kaj daŭris el 400 ĝis 700 n.e., dum la malfrua periodo Woodland (Arbaro). Ĝi estis samtempa kun la kulturoj de Marborda Troyville kaj Baytown (ĉiuj tri evouis el popoloj Marksville Hopewell) kaj estis sukceditaj de la kulturo Coles Creek.[1] Kie la popoloj Baytown kontruis disajn setlejojn, la popolo Troyville anstataŭe konstruis pli gravajn centrojn.[2][3]

La popoloj Troyville-Coles Creek vivtenis sin el kolektado de naturaj plantoj kaj aldomigitaj bestoj, dum maizo estis nur minore grava kompare kun aliaj naturaj fruktoj. Oni kultivis ankaŭ tabakon, dum proteinoj venis el cervoj kaj malgrandaj mamuloj.[4]

Kelkaj gravaj arkeologiaj kuŝejoj estas DePrato Mounds, Greenhouse, Marsden Mounds, Peck Mounds, Troyville Earthworks kaj Venable Mound.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Raymond Fogelson (20a de Septembro, 2004). Handbook of North American Indians: Southeast. Smithsonian Institution. ISBN 978-0-16-072300-1.
  2. "Southeastern Prehistory: Late Woodland Period". NPS.GOV. Alirita la 11an de Aŭgusto 2022.
  3. Timothy P Denham; José Iriarte; Luc Vrydaghs, eld. (2008-12-10). Rethinking Agriculture: Archaeological and Ethnoarchaeological Perspectives. Left Coast Press. pp. 199–204. ISBN 978-1-59874-261-9.
  4. Snow, Dean R. (2010). Archaeology of Native North America. New York: Prentice-Hall. p. 244.