Trokilenoj
Ino de Violkapa kolibro (Klais guimeti) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Trokilenoj (Trochilinae) estas unu el la ses subfamilioj kiuj formas la kolibran familion Trokiledojn.
La subfamilio estas dividita en tri triboj: Lampornithini (montokolibroj) enhavanta 18 speciojn, Mellisugini (ablkolibroj) enhavanta 37 speciojn kaj Trochilini (smeraldkolibroj) enhavanta 115 speciojn.[1][2]
Filogeniko
[redakti | redakti fonton]La kolibroj iam estis dividitaj en du subfamiliojn, nome la ermitkolibrojn (Fetornitenoj aŭ Phaethornithinae) kaj la neermitkolibrojn (Trokilenoj aŭ Trochilinae). La rezultoj de studo pri DNA-hibridigo en 2007 sugestis, ke la ermitkolibroj estis bazaj al la cetero de la familio.[3]
Studo pri molekula filogenetiko de la kolibroj publikigita en 2007 trovis, ke la familio konsistis el naŭ kladoj.[4] Kiam Edward Dickinson kaj James Van Remsen, Jr. ĝisdatigis la Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World (Kompleta Kontrollisto de la Birdoj de la Mondo de Howard kaj Moore) por la 4-a eldono en 2013, ili dividis la kolibrofamilion en ses subfamiliojn bazitajn sur la molekulaj rezultoj kaj redifinis la subfamilion Trochilinae por enhavi tri kladojn, ĉiun el kiuj ili metis en apartan tribon: Lampornithini (montokolibroj), Mellisugini (abelkolibroj) kaj Trochilini (smeraldkolibroj).[5] Ampleksa filogenetika studo, kiu specimenigis 284 kolibrospeciojn, estis publikigita en 2014. Ĝi konfirmis la naŭ kladojn trovitajn en la pli frua studo, sed trovis, ke la ermitkolibroj estas frataj de la topaza klado (subfamilio Florisugenoj) enhavanta la genrojn Topaza kaj Florisuga. Multaj el la tradiciaj genroj en la smeralda klado (Trochilini) montriĝis polifiletikaj.[1] Rezulte, multaj el la genroj en ĉi tiu parto de la arbo estis reviziitaj.[2][6]
| Trokiledoj |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La supra kladogramo de la kolibrofamilio baziĝas sur molekulfilogenetika studo de Jimmy McGuire kaj kunlaborantoj publikigita en 2014.[1] La latinaj nomoj estas tiuj proponitaj de Dickinson kaj Remsen en 2013.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 (2014) “Molecular phylogenetics and the diversification of hummingbirds”, Current Biology 24 (8), p. 910–916. doi:10.1016/j.cub.2014.03.016. Bibkodo:2014CBio...24..910M.
- 1 2 Hummingbirds. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 25a de Januaro 2021 .
- ↑ (1997) “DNA hybridization evidence for the principal lineages of hummingbirds (Aves:Trochilidae)”, Molecular Biology and Evolution 14 (3), p. 325–343. doi:10.1093/oxfordjournals.molbev.a025767.
- ↑ (2007) “Phylogenetic systematics and biogeography of hummingbirds: Bayesian and maximum likelihood analyses of partitioned data and selection of an appropriate partitioning strategy”, Systematic Biology 56 (5), p. 837–856. doi:10.1080/10635150701656360.
- ↑ Dickinson & Remsen 2013, p. 111.
- ↑ (2017) “The generic classification of the Trochilini (Aves: Trochilidae): Reconciling taxonomy with phylogeny”, Zootaxa 4353 (3), p. 401–424. doi:10.11646/zootaxa.4353.3.1.
- ↑ Dickinson & Remsen 2013, pp. 105–136.
- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
- Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
- Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
- (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.
- (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


