Trolebusa linio Vevey-Montreux-Villeneuve
Aspekto
| Trolebusa linio Vevey-Montreux-Villeneuve | |
|---|---|
| Trolebuso en Villeneuve | |
| trolebusa sistemo | |
| Ĝeneralaj informoj | |
| Loko | Vevey, Montreux, Villeneuve |
| Transportsistema speco | trolebuso |
| Komenco de trafiko | 1957 |
| Teknikaj informoj | |
| Longeco de sistemo | 12,8 km |
| Nombro de linioj | 1 (201) |
| Nombro de veturiloj | 16 |
| Nombro de stacioj | 41 |
| Aliaj informoj | |
| Transportisto | Vevey-Montreux-Chillon-Villeneuve (VMCV) |
La Trolebusa linio Vevey-Montreux-Villeneuve (france Trolleybus de Vevey/Montreux/Villeneuve) estas trolebusa linio funkcianta en la Vaŭda Riviero, regiono de Kantono Vaŭdo en Svislando. 12,8 km longa, la linio 201 — linio 1 antaŭ la 11-a de decembro 2010 — estas integrita en la reto "Vevey-Montreux-Chillon-Villeneuve" (VMCV) kaj ligas Vevey, La Tour-de-Peilz, Montreux kaj Villeneuve dank' al siaj 41 haltejoj.
La linio anstataŭigis la malnovan tramon Vevey-Montreux-Chillon ĉe la fino de la 1950-aj jaroj kaj formas la spinon de la VMCV-reto, kaj historie kaj geografie, ĉiuj VMCV-buslinioj konverĝas al unu aŭ pluraj trolebushaltejoj.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trolebuso
- La Tour-de-Peilz
- Montreux VD
- Vevey
- Villeneuve VD
- Tramvojo Vevey-Montreux-Chillon-Villeneuve
- Trolebusa transporto en la mondo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (VMCV) (france/germane/angle)
| ||||||||
