Saltu al enhavo

Trolebusa transporto en Vaslui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Vaslui
Trolebuso en Vaslui
Trolebuso en Vaslui
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Vaslui
 Rumanio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 1-a de majo 1994
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 6,5 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 10
Aliaj informoj
Transportisto Transurb SA
vdr

La Trolebusa transporto en Vaslui (rumane Troleibuzele din Vaslui) estas unu-linia trolebusreto en la rumana urbo Vaslui.

La origina 4,4 km reto malfermiĝis la 1-an de majo 1994 kaj estis funkciigita fare de aro de kvin novaj artikaj trolebusoj Rocar 217E. Ĝi fermiĝis la 7-an de julio 2009. Konstruo sur deponejo komenciĝis, sed neniam estis finita dum busoj estis servitaj sur la strato.

En aŭgusto 2016, la reto estis etendita je 2 km kaj la linio remalfermiĝis kun la helpo de stipendio el Eŭropa Unio. Tri artikaj trolebusoj Gräf & Stift GE112 M16 estis aĉetitaj de Salcburgo. La sistemo baldaŭ estis fermita denove pro malbona stato de brokantaj trolebusoj, neadekvata uzokutimo, manko de personaro. Tiam oni decidis akiri novajn modernajn trolebusojn, kun malalta planko, klimatizilo kaj diversaj komfortaj trajtoj.

En 2021, 10 novaj trolebusoj estis kontraktitaj de la pola produktanto Solaris. En 2023, inter januaro kaj marto, ĉiuj 10 trolebusoj estis liveritaj. La modelo estas Solaris Trollino 12M, ili estis pentritaj helverde. Ili estos metitaj en servon post trejnado de dungitaro (ŝoforoj, prizorgado-mekanikistoj, ktp), diversaj garaĝaj modifoj kaj post kelkaj revizioj de la supra lineo kaj elektroprovizostacio. La 4-an de aŭgusto 2023, la sistemo estis remalfermita.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]