Demografia transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troloĝantariĝo)
Hispanlingva bildo pri Demografia transiro: la monda populacio kreskis malrapide laŭlonge de la historio, sed tiu kresko, reprezentata de verda areo, akceliĝis dum la lastaj 200 jaroj.

Demografia transiro estas demografia teorio pri la rilato inter la demografiaj ŝanĝoj kaj la sociekonomiaj ŝanĝoj. Ĝi originas de esploroj pri tiaj ŝanĝoj en la 18a jarcento en la industrilandoj de Eŭropo, kaj tiele la rilaron inter loĝantaro, disvolviĝo kaj demografia kresko.

La Demografia transiro klarigus la transiron de antaŭindustria demografia reĝimo, karakterizita de altaj mortindico kaj naskindico al alia reĝimo jam industria kun forta pliiĝo de la populacio kaj poste al alia postindustria, kun tre malaltaj mortindico kaj naskindico. Kvankam dekomence ĝi rilatis substance al la demografiaj ŝanĝoj okazigitaj de la industria revolucio ties uzado, kvankam kun kritikoj kaj limigoj, estas multsence valida, ĉar oni povas konsideri, ke ĝi iĝis paradigmo en la demografio de granda parto de la 20a jarcento.[1][2]

Etapoj[redakti | redakti fonton]

Rilato inter naskindico kaj mortindico dividita al 5 etapoj

Demografia transiro priskribas 4 etapojn, eventuale 5 laŭ etendita modelo.

  1. Altaj naskindico kaj mortindico. Populacio estas stabila aŭ tre malrapide kreskas.
  2. Alta naskindico, falanta mortindico. Pliboniĝantaj manĝaĵproduktado, sanservoj kaj higieno savas multajn homojn de morto; socio daŭrigas kutimon havi multajn infanojn. La populacio rapide kreskas.
  3. Falanta naskindico, malalta mortindico. Familioj adaptiĝas al la nova situacio kiam ne estas necese havi multajn infanojn por transvivi. Populacio kreskas, sed la kresko malrapidiĝas.
  4. Malaltaj naskindico kaj mortindico. Populacio stabiliĝas.
  5. (laŭ etendita modelo) Tre malalta naskindico, malalta mortindico. Naskindico estas sub restariga nivelo kaj la populacio malkreskas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]