Troloĝiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troloĝigo)
Mapo de la denseco de monda populacio laŭ landoj.
Areoj kun alta indico de loĝdenso, kalkulita en 1994.

La troloĝiĝo, troa loĝantarotroa populacio estas la loĝdenso kiu okazigas malbonigon de la medio, malpliiĝon en la vivkvalito aŭ falo de la populacio. Ĝenerale tiu termino aludase al la rilato inter la homa populacio kaj la medio.[1] Ĝi aplikeblas ankaŭ al ĉiu ajn alia specio kiu atingas danĝerajn nivelojn laŭ ties nombro de individuoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Troloĝiĝo derivas de la supero fare de animala specio de la limoj de elteneblo de la biotopo kie ĝi loĝas. Tio estas, specio postulas pli da manĝo, produktas pli da restoj kaj bezonas pli da spaco ol tiu kiun la biotopo povas havigi aŭ akcepti sen endanĝerigi la futuron de aliaj specioj kiuj loĝas en ĝi. La troa populacio ne estas tiom afero pri spaco, kion pri limigo de resursoj, kaj ĉefe, kiel rekta konsekvenco, de formorto de la specioj kiuj kunloĝas en la regiono superloĝata kun la homa specio, se temas pri ĝi. Oni ĉirkaŭkalkulas ke 99,9% de ĉiuj specioj iamaj en la planedo iĝis formortintaj pro unu aŭ alia tialo, dum oni povas konsideri aktuale la ĉefa tialo de formorto la homan agadon, krom ke oni devas pripensi pri la fakto, ke sen tiuj formortoj la homa specio neniam estus okupinta ĉiujn ekosistemojn de la planedo kiujn ĝi nune okupas.[2][3]

La Troloĝiĝo povas rezulti el pliiĝo de la naskindico, el malpliiĝo de la mortindico ĉefe pro antaŭenigo de la medicino, el pliiĝo de la enmigrado aŭ pro biomo neeltenebla kaj elĉerpigo de resursoj. Eble en areoj de malalta loĝdenso okazas Troloĝiĝo ĉar tiu preciza areo ne povas elteni tiom da populacio.

La koncepto de Troloĝiĝo baziĝas sur la aksiomo ke ĉia teritorio havas precizan ŝarĝokapaciton, kion determinas la kvanto de disponeblaj resursoj, kaj la indico de renovigo de tiuj. La populacio de ĉiu specio atingos sian taŭgan nivelon kiam tiu egalu al la capacidad de carga. Se la populacio pliiĝas super la ŝarĝokapacito, esatos troa populacio, kaj sekve la resursoj (ĉefe la manĝajoj) ne sufiĉos por ĉiuj la loĝantoj (komponantoj) de la populacio, kaj venos morto pro malsatego.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Pawel Fischer-Kotowski en dupaĝa artikolo sub la rubriko "Homaro" komentas pri troloĝateco.[4]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Andreu Domingo, Descenso literario a los infiernos demográficos, Anagrama. Barcelona (2008). ISBN 978-84-339-6275-1
  • Paul R. Ehrlich, Anne H. Ehrlich, The Dominant Animal: Human Evolution and the Environment (2008).
  • Paul R. Ehrlich, The Population Bomb (La demografia eksplodo; 1968)
  • Garret Hardin, La Tragedia de los Comunes (1968)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Global food crisis looms as climate change and population growth strip fertile land
  2. http://nitro.biosci.arizona.edu/courses/EEB105/lectures/extinction/extinction.html Arkivigite je 1997-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Extinction: Lecture Notes by Bruce Walsh, 24a de februaro 2009.
  3. Raup, David M. Bad Genes or Bad Luck?, 1991, W.W. Norton and Company, Novjorko, isbn=978-0393309270, paĝoj 3-6.
  4. Pawel Fischer-Kotowski, "Ni estas 8.000.000,000 da homoj", Kontakto, nº 310, aprilo 2002, pp. 6-7.