Trolo (mitologio)
Aspekto
Trolo | |
---|---|
homforma raso de Nordia mito • mita etno | |
Verko | Proza Edda Völuspá |
Informoj | |
Eble sama | Jötunn • Thurse |
Trolo (el la germana Troll aŭ Trold, Tröll; giganto, sorĉulo) estas mita estulo el la ĝermana mitologio. Troloj estas viraj estaĵoj kiel feoj, elfoj aŭ sorĉistoj. Ili ofte damaĝas al homoj. Ili povas esti aŭ tre grandaj (gigantoj) aŭ tre malgrandaj (gnomoj).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]En la sveda literaturo, troloj fariĝis nemortigeblaj kaj cetere mondfamaj, interalie pro la ilustraĵoj de John Bauer por la fabeloj de la serio "Bland tomtar och troll".
Henrik Ibsen mencias trolon en sia dramo "Peer Gynt". Ankaŭ Knut Hamsun, Trygve Gulbranssen, Bjørnstjerne Bjørnson, Selma Lagerlöf kaj multaj aliaj poetoj, verkistoj kaj rakontistoj inspiriĝis pere de la figuro de trolo. Ceteraj ekzemploj de troloj en la literaturo estas:
- la mezepoka balado "Herr Mannelig",
- la ŝtontroloj en "La Hobito" de J.R.R. Tolkien kaj multaj alispecaj troloj en lia cetera literatura verkaro.
- la Mumintroloj de Tove Jansson