Tropika arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tropikaj arbaroj estas arbaraj pejzaĝoj en tropikaj regionoj: t.e. terareoj proksimume limigitaj pere de la Tropiko de Kankro kaj de la Tropiko de Kaprikorno, sed eble tuŝitaj de aliaj faktoroj kiel hegemoniaj ventoj.

Pluvarbaro de Borneo.

Kelkaj tropikaj tipoj de arbaroj estas malfacile kategoriigeblaj. Dum arbaroj en moderklimataj areoj estas facile kategoriigitaj surbaze de la kanopea denseco, tiaj skemoj ne bone funkcias por tropikaj arbaroj.[1] Ne estas unusola skemo kiu povas difini tion kio estas arbaro, ĉu en tropikaj regionoj ĉu aliloke.[1][2] Pro tiaj malfacilaĵoj, informaro pri la etendo de tropikaj arbaroj varias inter la diversaj fontoj. Tamen, oni povas aserti, ke tropikaj arbaroj estas tre etendaj, formante ĝis ĝuste iomete malpli ol la duono de la arbaroj de la tuta mondo.[3] La tropika zono havas la plej grandan proporcion de arbaroj de la tuta mondo (45 procento), sekvite de la borealaj, moderklimataj kaj subtropikaj zonoj.[4]

Pli ol 3.6 m da hektaroj de tropikaj praarbaroj perdiĝis en 2018.[5]

La skemo Tutmondaj 200[redakti | redakti fonton]

La skemo Tutmondaj 200, iniciatita de World Wildlife Fund, klasigas tri ĉefajn tropikarbarajn habitatajn tipojn (biomoj), grupigante tropikajn kaj sub-tropikajn areojn (mapoj sube):

Etendo de tropikaj kaj sub-tropikaj -

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (14a de Septembro, 2009) “The Importance of Defining 'Forest': Tropical Forest Degradation, Deforestation, Long-term Phase Shifts, and Further Transitions”, Biotropica 42 (1), p. 10–20. doi:10.1111/j.1744-7429.2009.00567.x. 
  2. Anatoly Shvidenko, Charles Victor Barber, Reidar Persson et al. 2005 "Millennium Ecosystem Assessment." Ecosystems and human wellbeing: a framework for assessment Washington, DC: Island Press
  3. D’Annunzio, Rémi, Lindquist, Erik J., MacDicken, Kenneth G. 2017 “Global forest land-use change from 1990 to 2010:an update to a global remote sensing survey of forests Forest Resource Assessment Working Paper 187” FAO, Rome.
  4. (2020) Global Forest Resources Assessment 2020 – Key findings. FAO. doi:10.4060/ca8753en. ISBN 978-92-5-132581-0.
  5. Human society under urgent threat from loss of Earth's natural life. Scientists reveal 1 million species at risk of extinction in damning UN report 6a de Majo 2019 Guardian [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]