Saltu al enhavo

Tropika reĝa muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tropika reĝa muŝkaptulo
Amazonia tropika reĝa muŝkaptulo
Amazonia tropika reĝa muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Titiredoj Tityridae
Genro: Reĝaj muŝkaptuloj Onychorhynchus
Specio: Tropika reĝa muŝkaptulo
Onychorhynchus coronatus
(Statius Müller, PL, 1776)
Konserva statuso
Arealo de of O. c. coronatus and O. c. castelnaui (vidu ankaŭ sekciojn Taksonomio kaj Distribuo)
Arealo de of O. c. coronatus and O. c. castelnaui (vidu ankaŭ sekciojn Taksonomio kaj Distribuo)
Arealo de of O. c. coronatus and O. c. castelnaui (vidu ankaŭ sekciojn Taksonomio kaj Distribuo)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tropika reĝa muŝkaptulo (Onychorhynchus coronatus) estas paseroforma birdo, kiun la International Ornithological Committee (IOC) metas al familio Tityridae.[4] La preciza sistematika pozicio de tiu ĉi specio estas ankoraŭ ne interkonsentita, kaj malsamaj birdosistematikaj aŭtoritatoj havas malsamajn versiojn.

La birdoj vivas en Meksiko, suden tra pliparto de Centra Ameriko, kaj ĉiu lando de Sudamerika kontinento krom Argentino, Ĉilio, Paragvajo, kaj Urugvajo.[5][6]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Tropikan reĝan muŝkaptulon unue formale priskribis en jaro 1776 germana zoologo Philipp Statius Müller, kiu metis la specion al genro Muscicapa kaj donis al ĝi dunomon Muscicapa coronata.[7] Müller bazis sian priskribon je mankolorita ilustraĵo kun nomo "Tyran hupé de Cayenne" ("Kresta muŝkaptulo el Kajeno") far François-Nicolas Martinet.[8][9] La specia epiteto coronata (aŭ coronatus en maskulina formo) estas latina vorto, kiun eblas traduki kiel "kronata" aŭ "surhavanta kronon".[10] Laŭ nuna sistematiko la tropika reĝa muŝkaptulo apartenas al genro Onychorhynchus, kiun enkondukis en 1810 germana naturalisto Gotthelf Fischer von Waldheim.[4]

Dum multaj jaroj IOC konsideris la genron enhavanta 4 speciojn: la Amazonia reĝa muŝkaptulo, la norda reĝa muŝkaptulo, la Pacifika reĝa muŝkaptulo, kaj la Atlantika reĝa muŝkaptulo. En 2024 oni decidis unuigi la unuajn tri je unu, la tropika reĝa muŝkaptulo. Nur la Atlantika reĝa muŝkaptulo (O. swainsoni) restis aparta.[11]

Aliaj birdosistematikaj aŭtoritatoj malkonsentas kun tiu ĉi decido de IOC. Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International konservas la kvarspecian alvenon, de kiu IOC rezignis.[12] The Clements Checklist of Birds of the World ĝis 2022 konsideris ĉiujn kvar reĝajn muŝkaptulojn unu specio, kiun nomis simple reĝa muŝkaptulo. En 2023 Clements apartigis la Atlantikan reĝan muŝkaptulon kaj ekhavis la saman duspeciecon kiun havas IOC. Tamen, Clements apartigis la genron Onychorhynchus, kune kun la genroj Terenotryccus, Myobius, kaj Oxyruncus (akrobekulo), al aparta familio Oxyruncidae, malsimile al IOC, kiu apartenigas ilin ĉiujn al Tityridae.[13] Poste en 2024 Clements movis na Onychorhynchus, Terenotryccus, Myobius al jam plua nova familio Onychorhynchidae, kaj la akrobekulo restis la sola en Oxyruncidae.[14]

La Nordamerika kaj la Sudamerika taksonomiaj komitatoj de American Ornithological Society (AOS) nur agnoskas la solan specion de reĝa muŝkaptulo (samkiel Clements antaŭ 2023), kaj metas ĝin en familion Onychorhynchidae (samkiel Clements post 2024). Nun en 2025 la Sudamerika komitato serĉas pli vastan agnoskon de sia versio de klasado.[15][16]

Kaj la IOC kaj Clements agnoskas ĉi-subajn 5 subspeciojn de tropika reĝa muŝkaptulo:[4][14]

Aliaj aŭtoritatoj rigardas na O. c. mexicanus kaj O. c. occidentalis apartaj specioj.[16]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tropika reĝa muŝkaptulo estas relative malgranda birdo, 12.5–18 cm longa kaj 9.7–21 g peza. Ĝia plej distinga eco estas ĝia granda moviva kresto, kies kolorigo iom malsamas inter seksoj kaj de subspecio al subspecio. Ĉe la baza subspecio O. c. coronatus la kresto estas ruĝa kun bluecaj pintoj ĉe iĉoj kaj oranĝece flava ĉe inoj. Krom la kresto, seksa duformismo en ĉi tiu specio ne estas tre rimarkebla, kaj la plumaroj de ambaŭ seksoj aspektas simile. Plenkreskaj birdoj havas sablokolorajn ringojn ĉirkaŭ okuloj kaj hele sablokolorajn striojn sur vangoj. La supraj partoj de la plumaro estas malhele brunaj, kun malvastaj nigraj-oĥraj strietoj proksime al la pugo, la pugo mem kaj la vosto cinamkolorece rufaj, iom pli brunecaj al la pinto de la vosto. Flugiloj estas malhele brunaj kun sablokoloraj makuloj sur la pintoj de kovriloj kaj triarangaj ĉefplumoj. La gorĝo estas blankeca, la brusto oĥreca kun nigraj strietoj, kaj la ventro varme sablokolora. La iriso de tropika reĝa muŝkaptulo estas de diversaj nuancoj de la bruna, la supra makzelo de la beko malhele bruna ĝis nigra, la malsupra hornkolora, flaveca aŭ oranĝeca, kruroj kaj piedoj malbrile flavaj aŭ oranĝecaj.[17][18]

La subspecio O. c. castelnaui tre similas al la baza, nur iom pli malgranda kaj kun pli malmultaj strioj sur la dorso. O. c. mexicanus estas la plej granda subspecio, kaj ĝia plumaro estas ĝenerale pli helkolora, kun preskaŭ pure blanka kolo, rufa vosto, kaj malpli da strioj sur la brusto. O. c. fraterculus estas iom pli malgranda ol mexicanus, kun pale cinamkolora pugo kaj vosto kaj preskaŭ tute ne striata brusto. O. c. occidentalis estas proksimume samgranda kiel fraterculus kaj preskaŭ solidkolore hele bruna kun neniuj nigraj strietoj. La kresto de la iĉo estas pli-malpli malhele ruĝa kaj ne oranĝeca, kiel ĉe la baza subspecio, kaj ĝiaj pintoj estas nigraj.[17][18][19][20][21]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La arealo de tropika reĝa muŝkaptulo enhavas grandan areon tra tuta Centra Ameriko kaj en la nordo de Sudameriko, aparte en Amazonia regiono. La preciza distribuo laŭ subspecioj estas jena:[17]

La preferata habitato de tropika reĝa muŝkaptulo estas malataĵaj humidaj arbaroj, kaj ĉiamverdaj praarbaroj, kaj sekundaraj arbaroj. Ĝi plejparte vivas en mezaltaj etaĝoj de kanopeo kaj en subarbaraĵo, kaj plej ofte proksime al la akvo, aŭ apud fluoj kaj riveretoj, aŭ en varzeoj, kiuj iĝas inundataj sezone. La birdoj renkonteblas en altecoj de marnivelo ĝis 1200 m super ĝi, sed tiom alte ĝi vivas nur en Centrameriko kaj Kolombio. En Brazilo ĝi renkontiĝas sub 1000 m super marnivelo, en uesta Ekvadoro sub 600 m, kaj en eosta Ekvadoro sub 400 m.[17][18][19][20][21]

Tropika reĝa muŝkaptulo ne estas migrobirdo kaj plej kutime restas tutan jaron en pli malpli la sama areo tra plejparto de la specia arealo. Ioma sezona movo estis nur detektita en Jukatano kaj sud-uesta Ekvadoro.[17]

Tiu ĉi specio estas insektovora. Plimulto de la specioj furaĝas en subarbaraĵo kaj malsupraj etaĝoj de kanopeo, kutime je ne pli ol 3 m super grundo, nur O. c. occidentalis iam grimpas pli alten, ĝis 15 m. La birdoj kutime ĉasas sole aŭ pare, sed iam formas malgrandajn birdarojn aŭ aliĝas al miksitaj kunmanĝantaroj. Ili flugas de branĉoj por kapti flugantajn insektojn en aero aŭ por preni iun de branĉo aŭ folio, kaj poste revenas por manĝi la kaptiton.[17][19][21]

Tropikaj reĝaj muŝkaptuloj ne havas difinitan reproduktan sezonon. La nesto estas longa kaj malvasta, plej kutime pendumita de branĉo super akvo. Kutima ovaro estas du ovoj. Kovas la ovojn kaj prizorgas la idojn nur la ino.[17]

La kantoj de tropikaj reĝaj muŝkaptuloj estas kvietaj kaj mallaŭtaj, iom diferencaj de subspecio al subspecio. Kanto de O. c. coronatus kaj O. c. castelnaui estas serio de longaj, melodiaj fajfoj, kiuj komenciĝas per enkonduka noto kaj daŭriĝas per mallaŭtaj frazoj "uiii-piŭuu-piŭuu-piŭuu". Tiu de O. c. mexicanus en Meksiko estas malaltiĝanta, malrapidiĝanta serio de kelkaj, kutime 5‒8, fajroj "ŭi-piiu-piiu-piiu-piiu…""ŭi-ŭiiu-ŭiiu-ŭiiu…". Pli sudaj subspecioj havas serion de akraj malaltiĝantaj fajfoj kun mallonga enkonduka noto: "ŭi… iiŭ… iiŭ… iiŭ… iiŭ…". La kanto de O. c. occidentalis estas ĝis nun nek registrita, nek priskribita.[17]

Nun en 2025 IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj konsideras la statusojn de norda, Amazonia kaj Pacifika reĝaj muŝkaptuloj aparte.

La nordan reĝan muŝkaptulon ĝi listas malplej zorgiga, ĉar ĝi havas tre grandan arealon kaj neniaj konataj evidentaj minacoj. La grando de ĝiaj populacioj, tamen, estas nekonata precize, kaj estas kialoj kredi ke ĝi malkreskas.[1]

La Amazonia reĝa muŝkaptulo estas ankaŭ malplej zorgiga: ĝia arealo estas eĉ pli granda ol tiu de la norda, kaj granda parto de ĝi estas en malfacilatingeblaj regionoj de Amazonio. La suma grando de ĝia populacio estas proksimume 500,000 plenkreskuloj, kaj probable ĝi malkreskas. Ĵus nun, tamen, por tiu ĉi (sub)specio ne estas evidentaj minacoj.[2]

La Pacifika reĝa muŝkaptulo estas listita vundebla. Ĝia arealo estas negranda, kaj la suma populacio ekstrapolita inter 2500 kaj 10,000 plenkreskuloj, malkreskanta. La plej grandaj minacoj por tiu ĉi (sub)specio estas senarbarigo por kreskigo de homaj setlejoj, agrokulturo kaj ranĉoj.[3]

Ornitologoj konsideras ĉiujn (sub)speciojn de tropika reĝa muŝkaptulo relative nekutimaj, sed O. c. occidentalis estas konsiderata rara.[17]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2019). “Northern Royal Flycatcher Onychorhynchus mexicanus”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22729313A140051796. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22729313A140051796.en. Alirita 9 January 2024.. 
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2018). “Amazonian Royal Flycatcher Onychorhynchus coronatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22699647A130205114. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22699647A130205114.en. Alirita 9 January 2024.. 
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2016). “Pacific Royal Flycatcher Onychorhynchus occidentalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22699653A93742094. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22699653A93742094.en. Alirita 9 January 2024.. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Cotingas, manakins, tityras, becards. International Ornithologists' Union (2024). Alirita 19 August 2024 .
  5. (1998) Check-list of North American Birds, 7‑a eldono, Washington, D.C.: American Ornithologists' Union, p. 386.
  6. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, G. Del-Rio, A. Jaramillo, D. F. Lane, M. B. Robbins, F. G. Stiles, and K. J. Zimmer. Version 28 September 2024. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. https://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCCountryLists.htm retrieved September 29, 2024
  7. Statius Müller, Philipp Ludwig. (1776) Des Ritters Carl von Linné Königlich Schwedischen Lelbarztes uc. uc. vollständigen Natursystems Supplements und Register-Band über alle sechs Theile oder Classen des Thierreichs mit einer ausführlichen Erklärung ausgefertiget 9 (germane). Nürnberg: Gabriel Nicolaus Raspe.
  8. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Tyran hupé de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 3. Paris: De L'Imprimerie Royale.
  9. (1979) Check-List of Birds of the World 8. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
  10. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  11. Cotingas, manakins, tityras, becards. International Ornithologists' Union (2024). Alirita 4 January 2024 .
  12. HBW and BirdLife International (2023). Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 8. Available at: http://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v8_Dec23.zip retrieved December 28, 2023
  13. Clements, J. F., P.C. Rasmussen, T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, A. Spencer, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, and C. L. Wood. 2023. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2023. Downloaded from https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ retrieved 28 October 2023
  14. 14,0 14,1 Clements, J. F., P.C. Rasmussen, T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, A. Spencer, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, M. Smith, and C. L. Wood. 2024. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2024. Downloaded from https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ retrieved October 23, 2024
  15. Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, O. Johnson, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, and J. V. Remsen, Jr. 2024. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.americanornithology.org/taxa/ retrieved August 22, 2024
  16. 16,0 16,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, G. Del-Rio, A. Jaramillo, D. F. Lane, M. B. Robbins, F. G. Stiles, and K. J. Zimmer. Version 28 September 2024. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. https://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCBaseline.htm retrieved September 29, 2024
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 17,7 17,8 Kirwan, G. M., R. Sample, B. Shackelford, R. Kannan, and P. F. D. Boesman (2024). Tropical Royal Flycatcher (Onychorhynchus coronatus), version 2.1. In Birds of the World (T. S. Schulenberg and B. K. Keeney, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.royfly1.02.1 retrieved October 27,2024
  18. 18,0 18,1 18,2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 310–311. ISBN 978-0-19-530155-7.
  19. 19,0 19,1 19,2 Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press, p. 494–495. ISBN 978-0-8014-8721-7.
  20. 20,0 20,1 vanPerlo, Ber. (2006) Birds of Mexico and Central America, Princeton Illustrated Checklists. New Jersey: Princeton University Press, p. ate 67. ISBN 0691120706.
  21. 21,0 21,1 21,2 McMullan, Miles. (2010) Field Guide to the Birds of Colombia. Bogotá: Fundación ProAves, p. 158. ISBN 978-0-9827615-0-2.