Trovanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trovanto
enreta katalogo
vdr

Trovanto estas la reta katalogo de la Esperantomuzeo en Vieno kun ĉirkaŭ 35 000 listeroj (marto 2006). Ĝi estas la plej ampleksa, profesie farita kaj pro tio fidinda helpilo por trovi esperantajn printaĵojn (librojn kaj aliajn bibliografiajn unuojn) kaj periodaĵojn. Kvankam ĝi ne estas plena bibliografio de Esperanto, ĝi nuntempe praktike servas kiel tiucela precipa referenc-verko kaj kvazaŭa "nacia bibliografio" de Esperanto.

Krom libroj kaj gazetoj Trovanto ankaŭ registras manuskriptojn, flugfoliojn, aŭdvidajn kaj elektronikajn materialojn kaj mikrofiĉojn el la Kolekto pri Planlingvoj de la Esperanto-Muzeo. Ĝi ne nur notas la bibliografiajn datumojn de kolektivaj verkoj (ekzemple festlibroj k.a.), sed ankaŭ ties unuopajn artikolojn kaj kontribuojn.

Kiel kvazaŭa nacia bibliografio Trovanto estas la fakta precipa referenco pri verkoj de aŭtoroj en la esperanta Vikipedio en la rubriko "eksteraj ligiloj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]