Trpín (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trpín
Trpín
germane Trepin
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trpín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Cismontaro Žďárské vrchy
Rivero Kavinský potok
Situo Trpín
 - alteco 598 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 34″ N 16° 24′ 11″ O / 49.59278 °N, 16.40306 °O / 49.59278; 16.40306 (mapo)
Areo 12,47 km² (1 247 ha)
Loĝantaro 444 (2023)
Denseco 35,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 74 ĝis 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578886
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trpín (Svitavy District)
Retpaĝo: www.trpin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Trpín situas en Ĉeĥio, en la plej suda elstaraĵo de regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 16 km sudoriente de urbo Polička, ĉe historia landlimo kun Moravio, kie ĝi najbaras kun regionoj Vysočina kaj Sudmoravia. Vivas ĉi tie 444 loĝantoj (2023). La pejzaĝo estas tipa por Bohemia-Moravia montetaro, alterniĝas ĉi tie arbaroj, herbejoj, fiŝlagoj, riveretoj kaj ĝi havas sian ĉarmon en ĉiu jarsezono.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Olešnice, Rovečné, Velké Tresné, Svojanov, Kněževes kaj Hartmanice.

Partoj de la municipo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Trpín
  • Hlásnice

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri ekzisto de la vilaĝo devenas el la jaro 1012, kontekste kun batalo inter la princo Oldřich kaj la pola reĝo Boleslao la Brava. El tiu tempo onidire ankaŭ devenas la nomo "Trpín" pro granda sufero de bohemiaj trupoj, kiuj venis helpi al moravianoj kontraŭ invado de poloj en moravian teritorion (ĉeĥe "trpět" = "suferi"). Alia skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349, kiam la preĝejo en Trpín estis alordonita al episkopejo en Litomyšl. Trans la vilaĝo gvidis fama Trstěnická pado, kies postresto estas humilejo ĉe Trpín. En lokaĵo nomata "Na šancích" (Sur ŝanzoj) estas ankoraŭ nun videblaj blokaĵoj kontraŭ invadoj de tjurkaj kaj svedaj trupoj. Loĝantoj de Trpín tre ĝojas pro ĝemelaj rilatoj kun hungara vilaĝo Palkonya.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869966
1880956
1890900
1900951
1910928
1921894
JaroLoĝantoj
1930893
1950661
1961681
1970606
1980561
1991494
JaroLoĝantoj
2001440
2014426
2016430
2017422
2018421
2019428
JaroLoĝantoj
2020432
2021412
2022431
2023444

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Frubaroka preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1683. Ĝi estas ununava kun pli mallarĝa, trilatere fermita presbiterejo sur la flankoj kun sakristio kaj kapelo kaj oratorioj super ili. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, en la fronto estas ortangula ŝtona portalo kaj statuoj de Sankta Vito kaj Sankta Ludmila en la niĉoj. En la pinjono troviĝas statuo de Sankta Venceslao.

Volboj en la navo kaj presbiterejo estas krucaj, krestaj.

La ĉefaltaro estas el la jaro 1710, baroka, kadra kun figuraj lignoskulptaĵoj kaj samtempa bildo de Sankta Venceslao en akanteca kadro kun rubando. La predikejo estas baroka, kun statuoj de Evangeliistoj, krucifikso kaj kvar bildoj de ekleziaj Patroj, ĉio el la komenco de 18-a jarcento, bildo de Sankta familio de A. Wolf el la jaro 1838 kaj de Sankta Maria Magdalena de J. Doležal el la jaro 1874.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fronto de la preĝejo troviĝas baroka prisma sonorilturo kun teretaĝo kaj la 2-a etaĝo masonitaj kaj kun la 3-a etaĝo ligna. Ĝi kreas ankaŭ pordegon al la tombejo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

En la tombejan muron estas enmetita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 18-a jarcento.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Profesoro Otakar Sedloň, akademia pentristo, 30.8.1885 Trpín - 18.10.1973 Praha

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Josef Krušina: Dějiny Trpína a okolí (Historio de Trpín kaj ĉirkaŭaĵo - ĉeĥe 1948, reeldono 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]