Trubendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trubendo estas datenporta bendo, konsistanta el papero, plasto aŭ metala-plasta lameno kaj kiu entenas informojn per enpinĉitaj truoj.

8-kanala trubendo kun „Hangman“-programo en Basic

Oni uzis jam trubendojn en la 18-a jarcento por direktado de teksiloj. Tiam la "trubendoj" konsistis el ligno, sed eĉ hodiaŭ ekzistas kaj uzatas similaj el metalo ĉe tartan-teksiloj.

La trubendoj servas ekde mezo de la 19-a jarcento por rezervo de datenoj. Oni uzis ilin tiutempe por datentransigo per telegrafoj (Wheatstone-trubenda kodo).

La ankoraŭ hodiaŭ ekzistantaj trubendoj estas uzataj por teleskribiloj kaj komputiloj aŭ numer-direktitaj maŝinoj.

La trubendo estis la antaŭulo dela trukarto (1890), uzata por popolnombrado.

La stancoaparato ĉe teleskribilo trupinĉis 6 2/3 po sekundoj. Novaj stancoaparatoj kapablas pinĉi 150 signojn je sekundo.


vidu ankaŭ