Trudlaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trudlaboristoj en brazila prizono

Trudlaboro estas deviga laboro kontraŭ ies volo aŭ situacio en kiu iu devas labori sen salajro. Kelkfoje la termino estas uzata por indiki sklavecon.

Trudlaboro estas malpermesata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj internacia juro por homaj rajtoj, kaj ankaŭ en la konvencioj Nr.29 kaj 105 de la Internacia Labor-Oficejo.

Ekzemplo de tiu ĉi laboro estis laborigo de civitanoj de okupataj ŝtatoj fare de Tria Regno kaj Japanio dum la Dua Mondmilito, utiligo de malliberuloj de gulagoj en Sovetunio.

Deviga militservo povas esti konsiderata kiel trudlaboro.

Elektitaj eventoj dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

  • 13.08.1940: Parto de poloj direktita de germana laboroficejo al minejo "Litandra" rifuzis labori pro enkonduko de la "tributo de poloj" - ili nur post kelkaj horoj eklaboris, kiam polico minacis per severaj punoj
  • 19.10.1941: Germana polico okazigis en Lvovo surstratan homkaptadon por akiri multe da personoj por trudlaboro en Tria Regno
  • 12.03.1943: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio sekrete ordonis devigan trudlaboron de pola junularo lernanta en fakaj lernejoj
  • 19.01.1945: Respondeculo pri trudlaborado en Tria Regno diris: Mi elpremos de ili ĉion kaj permesos malsati kaj frostumi, mi ordonis al ili labori sur koto kaj neĝo 10 kaj pli da horoj tage

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]