Trudy Mackay
Aspekto
| Trudy Mackay | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de septembro 1952 (73-jaraĝa) en Monktono, Nov-Brunsviko, Kanado |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Kanado |
| Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato Dalhousie |
| Okupo | |
| Okupo | genetikisto biologo |
Trudy Mackay - je plena nomo Trudy Frances Charlene Mackay - estas kanada biologino. Ŝi naskiĝis la 10-an de septembro 1952 en Monktono, Nov-Brunsviko, Kanado, do nun estas 73-jaraĝa, kaj akiris sian akademian edukon en la universitato Dalhousie en Halifakso en la provinco Nov-Skotio kaj la universitato de Edinburgo en Skotlando. En 2016 ŝi honoriĝis per la Wolf-Premio pri Agrikulturo - tiujare la premio ne dividiĝis.

