Trujillo (Honduro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trujillo, Colón)
Trujillo
urbo • municipo de Honduro

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 60 558  (2013) [+]
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 55′ N, 85° 57′ U (mapo)15.917936111111-85.952958333333Koordinatoj: 15° 55′ N, 85° 57′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 955,2 km² (95 520 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Trujillo (Honduro)
Trujillo (Honduro)
DEC
Trujillo
Trujillo
Situo de Trujillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trujillo, Honduras [+]
vdr

Trujillo [truĤIjo] estas urbo de Honduro, ĉefurbo de la departamento Colón. Ĝi estas je 4.000 m super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĝenovano Kristoforo Kolumbo elŝipiĝis en Trujillo la 14-an de aŭgusto 1502 dum sia kvara kaj lasta vojaĝo al Centrameriko. Kolumbo nomis tiun ĉi lokon Punta de Caxinas. Estis la unua fojo, kiam li surpaŝis centramerikan teron. Kiam li rimarkis, ke tiuloke la akvo estis ege profunda, li nomis ĝin Golfo de Honduras (golfo de la profundejoj).

La historio de la nuna urbo komencas en 1524, malmulte post kiam Hernán Cortés konkeris Meksikon. Cortés sendis Cristóbal de Olid, por ke li fondu bazon hispanan en la regiono, kaj tiu establis vilaĝon nome Triunfo de la Cruz en la proksimeco. Kiam De Olid ekuzis la vilaĝon kiel bazo por la starigo de sia propra reĝlando en la regiono, Cortés sendis Francisco de las Casas por elimini lin. De las Casas perdis preskaŭ ĉiujn siajn ŝipojn en ŝtormo, tamen sukcesis superforti De Olid kaj redoni la regionon al Cortés. De las Casas decidis transloki la vilaĝon al sia nuna loko, ĉar la natura haveno estis pli granda. Samtempe oni alinomis la vilaĝon Triunfo de la Cruz al Trujillo. Li postlasis komisiiton, Juan López de Aguirre, por ke li starigu la novan vilaĝon. Sed ankaŭ tiu ĉi foriris, postlasante kiel komisiiton certan Juan de Medina por fondi la vilaĝon.

La vilaĝo Trujillo estis fondata la 18-an de majo 1525 en ĉeesto de Juan de Medina, kiu funkciu kiel urbestro, sekvante la ordonojn de Francisco de las Casas, kiu ne povis ĉeesti ĝian fondadon (tamen oni konsideras lin ĝia fondinto). De las Casas denaske devenis de Truxillo (en la provinco de Cáceres, Hispanio), pro kio li ordonis, ke oni donu al ĝi tiun ĉi nomon.

Cortés vizitis la vilaĝon malmulte poste dum militiro, kiun li ekis por elimini siajn kontraŭulojn. Ekde ĉi tiu loko li sendis ŝipojn por establi koloniojn en Jamajko kaj Kubo por produkti grenon kaj dombestojn. La sekvajn jarojn Trujillo fariĝis grava punkto por la ŝiptransporto de oro kaj arĝento, kiujn oni ekspluatis en la landinterno. Pro la malgranda loĝantaro la urbo ankaŭ iĝis celo de piratatakoj.

Ĉirkaŭ 1550 la hispanoj fondis la fortikaĵon Santa Bárbara (El Castillo) sur monteto, ekde kiu oni vidas la tutan golfon. Tamen ĝi maltaŭgis por defendi la vilaĝon kontraŭ la piratoj (ĝuste la plej granda kunveno de piratoj okazis en la proksimeco de ĉi tiu golfo en 1683) aŭ rivali kun la aliaj koloniigaj potencoj (Nederlando, Francio kaj Anglio).

En 1633 kaj en aŭgusto de 1643 nederlandaj piratoj bruligis kaj ruinigis la vilaĝon. Ĉar ili konsideris ĝin maldefendebla, la hispanoj komplete abandonis ĝin por preskaŭ la tuta 18-a jarcento. Kiam ili fine de ĉi tiu jarcento denove loĝigis ĝin, en 1797 la piratoj detruis ĝin la lastan fojon.

Blazono de Trujillo (Honduro).

Kiam Honduro sendependiĝis de Hispanio en 1821, Trujillo perdis por ĉiam sian staton de ĉefurbo de la provinco Honduras. Pro la vundebleco de Trujillo la administrejo translokiĝis al Comayagua, vilaĝo 300 km pli en la landinterno. (Kaj en 1880 ĝi translokiĝis denove kaj definitive al Tegucigalpa). Ekde la komenco de la 19-a jarcento la vilaĝo prosperiĝis.

En 1860 la soldulo William Walker, kiu konkeris la najbaran Nikaragvon, estis finfine kaptita kaj ekzekutita en Trujillo. Lia tombo estas allogejo de la loka turismo.

La usona verkisto O. Henry (William Sydney Porter, 1862-1910) pasigis ĉ. sep jarojn en Honduras, kie li ĉefe loĝis en Trujillo. Poste li skribis mallongajn rakontojn, kiuj okazas en vilaĝo nome Coralio (baziĝanta sur la reala vilaĝo Trujillo) en fiktiva lando de Centrameriko nome Anchuria (baziĝanta sur la reala lando Honduras). La plejparto de tiuj rakontoj publikiĝis en la libro Of Cabbages and Kings (‘De brasiko kaj reĝoj’).

Blazono[redakti | redakti fonton]

Malmultajn jarojn post ĝia fondado Imperiestro Karlo la 5-a koncedis al la urbo blazonon. Ĝi konsistas el ruĝa kampo kun fortikaĵo el oro en flamoj (kiu reprezentas la batalojn de la urba nobelaro kontraŭ la piratoj), la ruĝo estas por la sango verŝita, la ora kastelo representas la nobelaron de la urbo kaj la altan devenon de ĝiaj fondintoj. Sur ĝi troviĝas la plej Sankta Virgulino kaj la infano Jesuo. Ĝi havas kadron ornamita per kasteloj el ruĝo kaj arĝento, kiuj estas la blazonoj de la Casaus, familio kataluna laŭdevene normanoj, kiujn oni nomis en Kastilio kaj Ameriko “de las Casas” kaj kiuj pompis per la hereda titolo “Caballeros de Trujillo”. La krono de la blazono estas mura laŭtipe.

Flago[redakti | redakti fonton]

Flago de Trujillo (Honduro).

La flago estas blanko sur lazuro. Tuŝante la stangon en la supra strio ĝi havas duonan sunon flavan kun naŭ radioj. Je la alia finaĵo troviĝas la blazono de la urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]