Trujillo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trujillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10200
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Antonio Redondo Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 8 605  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 5° 53′ U (mapo)39.465277777778-5.8788888888889Koordinatoj: 39° 28′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 564 m [+]
Areo 655 km² (65 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trujillo (Ekstremaduro)
Trujillo (Ekstremaduro)
DEC
Trujillo
Trujillo
situo en Ekstremaduro
Trujillo (Hispanio)
Trujillo (Hispanio)
DEC
Trujillo
Trujillo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trujillo (Spain) [+]
vdr
Plaza Mayor de Trujillo (Cáceres, Hispanio)
Skulptaĵo de Francisco Pizarro
Diego García de Paredes
Tiu balkono aperis en la jam nevalidaj moneroj de 50 pesetoj.
ponto de Alcántara kaj la balkono de Trujillo en monero de 50 pesetoj el 1993.

Trujillo estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 605 loĝantoj sur areo de 655 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Ĝia graveco estas ĉefe historia kaj monumenta. Ĝi estas la naskiĝloko de la hispanaj konkerantoj Francisco Pizarro kaj Francisco de Orellana. Impona statuo de la unua surĉevale, en la centra placo, estas la ĉefa simbolo de la urbo. Aliaj monumentoj estas la kastelo, la preĝejoj de Sankta Maria (13-a jarcento) kaj Sankta Francisko, kaj multnombraj palacoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas trujillanos. Granda parto de la loĝantaro loĝas en najbaraj submunicipoj kiel Huertas de Ánimas, Huertas de la Magdalena kaj Pago de San Clemente.

Situo[redakti | redakti fonton]

Trujillo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro kiel centro de la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 323 m sur monteto formante belan panoramon kun turoj kaj preĝejoj se ne estus pri malagrabla konturo de modernaj siloj ĉe la enirejo; je 47 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 90 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Je 149 km de Badajoz, je 257 km de Madrido (ĝi situas ĉe la aŭtoŝoseo de Madrido al Badajoz kaj Lisbono) kaj je 248 km de Salamanca. La areo de ties teritorio estas de 655 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis restaĵoj prahistoriaj kaj antaŭromjaj. En epoko de la Romia Imperio ĝi estis konata kiel Turgalium kaj iĝis grava urbo de la ĉefurbo de la tiama Lusitanio, nome Emerita Augusta. Poste ĝi estis loĝata de ĝermanaj popoloj (ĉefe visigotoj) kvankam la majoritata populacio pluestis hispanaromia. Poste venis islamanoj, kaj la urbo iĝis unu el la ĉefaj urboj de la regiono sub regado de Badajoz (kiu iĝis eĉ taifolando). Post kvin islamaj jarcentoj kaj post kelkaj klopodoj de kristanoj finfine en 1186 konkeris ĝin Alfonso la 8-a de Kastilio .

Poste rekonkeris ĝin la Almohadoj. Definitive estis konkerita de la kristanoj en 1232 en epoko de la reĝo Ferdinando la 3-a.[1]

La reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis al la urbo tiun titolon en 1430. Gravis la juda kvartalo ekster la mezepokaj muregoj. Trujillo, pro la kresko de la populacio, pli kaj pli etendiĝis ekster tiuj muregoj. Post la reveno de konkerantoj kaj koloniistoj de Sudameriko, la urbo pliriĉiĝis kaj kreiĝis novaj kvartaloj kiel tiu de la nuna Plaza Mayor, ĉe kiu estas preĝejoj, monaĥejoj kaj palacoj. La kastelo pluestis grava konstruaĵo kiu hegemonias la komarkon kaj allogaĵo por vizitantoj.

Tiu urbo partoprenis en la insurekcio de municipoj kontraŭ la franciana reĝimo dum la Hispana Milito de Sendependiĝo en 1808. Dum la Hispana Enlanda Milito denove Trujillo gravis ĉar la ĉefa operacio de Francisco Franco estis la atako al Madrido el la sudokcidento de Hispanio kaj tiele li devis laŭiri kaj sekurigi la ŝoseon kiu trapasas tiun urbon; ĝi estis en la mano de la ribela armeo jam en la unua monato de la milito, nome en julio de 1936.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Turismo favorata de la proksimeco al la Nacia Aŭtoŝoseo survoje al Mérida, Badajoz kaj Lisbono. Kultura agado. Foiroj, el la plej famaj tiu pri fromaĝoj, okazanta en majo. Festoj, kiel tiu de Chíviri [ĉIviri] la dimanĉo post la Sankta Semajno.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ebla la ĉefa estus la Kastelo (alkazabo) kun tre islama pordego kaj mirinda panoramo, la katolikaj preĝejoj de Santiago, de Santa María la Mayor, de San Francisco, de San Martín, la Plaza Mayor, la palaco de la Markisoj de la Konkero (de Peruo), la palaco de la familio Orellana-Pizarro, la palaco de la Dukoj de San Carlos, tiu de la Markisoj de Piedras Albas, la blazondomo de la familio Altamirano, la palacio de Chaves (Luis de Chaves la Maljuna), la muregoj ktp.

Inter la muzeoj: Museo de la Coria (fondaĵo Javier de Salas), la Hejmmuzeo de Pizarro, Muzeo de la Vestaĵo de Enríque Elías, Muzeo de Fromaĝo kaj Vino.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de España, Ramón Menéndez Pidal, Tomo XIII, Kastilio kaj Leono (1217-1349), paĝo 49, eldonejo Espasa-Calpe, Madrido 1990 ISBN 84-239-4800-5