Trzcińsko-Zdrój
| Trzcińsko-Zdrój | ||
| germane: Bad Schönfließ | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urbo | ||
|---|---|---|
| Genitivo de la nomo | Trzcińska-Zdroju | |
| Provinco | Okcidenta Pomerio | |
| Distrikto | distrikto Gryfino | |
| Komunumo | komunumo Trzcińsko-Zdrój | |
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
| Urborajtoj | Proksimume 1281 | |
| Koordinatoj | 52° 58′ N, 14° 37′ O (mapo)52.96666666666714.616666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 14° 37′ O (mapo) | |
| Areo | 2,3 km² | |
| Loĝantaro | 2591 (en 2005 (kaj nun?)) | |
| Loĝdenso | 2 048 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 74-510 | |
| Telefona antaŭkodo | 91 | |
| Aŭtokodo | ZGR | |
| TERYT | 4324306084 | |
| Estro | Zbigniew Leszek Kitlas (ĉu en 2005?) | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | Rynek 15 | |
| Poŝtkodo de estraro | 74-510 | |
| Komunuma retejo | http://www.trzcinsko-zdroj.pl | |
Trzcińsko-Zdrój (ekde 1946, antaŭe germane: Bad Schönfließ)[1] estas urbo de la provinco Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Gryfino.

Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 15-a jarcento
[redakti | redakti fonton]
Komence tie estis la setlejo ekde plej laste la 4-a jarcento setlejo de ĝermanoj, kaj poste, eble ekde la 7-a/8-a jarcentoj, de unu el la gentoj de slavoj nomataj Licicaviki. Tiu gento estis inter la riveroj Varta, Odro, Rohza (nun Rurzyca) kaj Mietzel (nun Myśla). La anoj de tiu gento el la 10-a jarcento setligis ĉe la rivero Rurzyca. La setlejo agrikultur-fiŝista estis defendata per la ligno-tera remparo. Iris tie grava komerca vojo de Poznano tra Zantoch (nun Santok), Soldin (nun Myślibórz), Schönfließ (do, nun Trzcińsko) kaj Königsberg in der Neumark (nun Chojna) ĝis la slavaj teroj de "veletoj" (okcidente de Pomerio) kaj ĉemaraj burgoj. La setlejo rapide riĉiĝis, kaj ŝanĝadis al la solidaj densaj konstruaĵoj. Ĝis la fino de la 12-a jarcento, simile kiel la aliaj setlejoj kaj burgoj la setlejo estis sub la centro de la regado en kastelo en Zehden/Cedynia. La signifa disvolvo ekkomencis post la enkonduko de kristanismo kaj la establigo en la jaroj 1123-1124 de la Lubuŝa diocezo. Fine de la 12-a jarcento al tiuj terenoj venadis monaĥoj el diversaj ordenoj. En la 13-a jarcento venis tien la monaĥinoj de la ordeno de cistercianinoj. En la jaro 1248, dum la vizitado de la ordeno de templanoj en Rörchen (nun Rurka), la episkopo Wilhelm de Cammin donis al la ordeno la privilegion por kolektado de dismo en tiu setlejo. En tiu privilegio oni nomis la setlejon Sconenvlete. Danke al la bona situo ĉe la kruciĝo de la komercaj vojoj el Grandpolio al Stettin kaj el Pomerio al la teroj de la "veletoj" (okcidenten de Pomerio, vidu la supran mapon de slavoj) la setlejo bone disvolviĝis. Meze de la 13-a jarcento la setlejo kaj la ĉirkaŭaĵo eniris en la limojn de Nova Markio (parto de Margraflando Brandenburgio) kiu disigis okcidentan Pomerion de Pollando. En la sekvontaj jaroj oni komencis alikonstruadon de la setlejo. En la centro oni konstruis la domon de komercistoj kaj preĝejon. La domo de komercistoj baldaŭ plenumis la rolon de urbodomo, estas opinio ke la domo estas unu el la plej malnovaj historiaj monumentoj en nuna Pollando kaj ĝi estas en bona stato. La dato de la ricevo de la urborajtoj ne estas precize konata – la unua skriba mencio pri la urbo aperis en la jaro 1281, kiam ĝi ricevis la leĝon por la foiroj.
En la jaro 1296 la urbo partoprenis en la konstruado de komerca domo en vilaĝo Bahn in Pommern (nun Banie), pro tio ricevante la permeson de la vendado kaj interŝanĝo de siaj varoj. En la 14-a jarcento la urbo ricevis la permeson pri eksporto de greno, la permeson de libera foiro kaj estis liberigita de la dogano en Nova Markio (Neumark) kaj ĝenerale en Margraflando Brandenburgio. La urbo ankaŭ estis liberigita de la doganoj jam por ĉiam, komence de la jaro 1356. Dum la jaroj 1402-1454 la urbo apartenis al la Ordeno de germanaj kavaliroj. En la jaro 1433 la urbon detruis husanoj, kaj en la jaro 1468 la princoj de Pomerio.
Historio de la 16-a ĝis 20-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1538 la urbon ekposedis markgrafo Johann von Brandenburg-Küstrin, kiu alportis al la urbo protestantismon.
Grandan detruon en la urbo alportis la Tridekjara milito (1618-1648), kiam la urbon invadis la armeo de la imperiestro en la jaro 1627 kaj poste la sveda armeo de la sveda reĝo Gustavo Adolfo en la jaro 1630. En la jaro 1807 dum la Napoleonaj militoj al la urbo venis la francoj kiuj batalis kun Prusio kaj Rusio.
Post tiuj militoj alvenis la tempo de la ekonomia prospero de la urbo. En la jaro 1850 la urbo havis kvar farmbienojn kaj 1860 ha da grundo (plugtero) kaj 600 ha da gresejoj. La urbo riĉiĝis ankaŭ de la impostoj de muelejoj kaj de la fiŝkaptado. La defendnuroj restis ĝis la fino de 19-a jarcento, kiam oni komencis malkonstrui la defendmurojn kaj fosaĵojn. Sur tiuj akiritaj terenoj oni konstruis la etajn privatajn agrojn por urbanoj. En la 18-a jarcento oni trovis tie ŝlimtorfon, oni establigi tie unuan banejon kaj la unuan kuraclokon. Komencis venadi tien malsanuloj el la norda Eŭropo kaj la urbo Bad Schönfließ ricevis la aldonnomon "fonto" (Bad, ekde 1946 pole -Zdrój), do ĝi iĝis kuracloko.
Ĝis la Dua Mondmilito la urbo restis kiel tipa agrikulturaj funkcioj. La duono de la surfaco de la urbo estos la kultivataj terenoj. Post la fino de Dua Mondmilito Bad Schönfließ eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco efektiviĝis la forpelo de la germana loĝantaro kaj anstataŭigo de ĝi per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando oriente de la Curzon-linio. En la jaro 1948, pro la proksimeco de la milita aerarmeo de Sovetunio en Chojna, oni malestablis la kuraclokon en Trzcińsko.[2]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tadeusz Białecki, Z dziejów Ziemi Chojeńskiej, Szczecin: Instytut Zachodnio-Pomorski, 1969.
- Marcin Kuna, Mury miejskie Trzcińska-Zdroju, „Rocznik Chojeński”, 2013, t. V, s. 113-137.




