Sankt-Silvestro FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tschüpru)
- La mallongigo FR en Sankt-Silvestro FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Sankt-Silvestro.

Sankt-Silvestro
Blazono de Sankt-Silvestro
Blazono de Sankt-Silvestro
Blazono de Sankt-Silvestro
Sankt-Silvestro
Sankt-Silvestro
Sankt-Silvestro
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 44′ 29″ N 7° 13′ 10″ O / 46.74139 °N, 7.21944 °O / 46.74139; 7.21944 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 29″ N 7° 13′ 10″ O / 46.74139 °N, 7.21944 °O / 46.74139; 7.21944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 922
Areo 7,07 km²
Alteco 848 m super marnivelo
Poŝtkodo 1736
Komunumkodo 2303
Mapo de Sankt-Silvestro
Mapo de Sankt-Silvestro
Mapo de Sankt-Silvestro
vdr

Sankt-Silvestro (oficiala germanlingva skribmaniero St. Silvester, en la franca lingvo Saint-Silvestre) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankt-Silvestro situas en la transirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, 10 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Friburgo, okcidente de la rivero Ĝerino (en la germana lingvo Aegera), kiu formas ĝian orientan limon. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sankt-Silvestro la setlejoj Nümatt, Matta, Hangried, Goletta, Gomma, Tschüpru, Muschels, Grauschel, Flüeli, kaj Chrachen. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,07 km², de kiuj 37,3% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sankt-Silvestro limas en nordo kaj okcidento al Giffers, en sudoriento kaj sudo al Plasselb, en okcidento al Le Mouret, kaj en nordokcidento al Tentlingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En nordo pasas tra la komunumo la kantona vojo 1210 de Giffers al Le Mouret, krome tra la komunumo kondukas kurboriĉa flanka vojo al Plasselb. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn nordokcidente apud Friburgo. Pere de buslinio de Sankt-Silvestro al Giffers la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sankt-Silvestro datiĝas el la jaro 1148 kiel sancto Silvestro. En la jaro 1148 la Grafo Rudolfo de Neŭŝatelo donacis Sankt-Silvestron al la Monaĥejo Hauterive. Politike Sankt-Silvestro formis dum mezepoko kvartalon de la paroĥo Marly kaj ek de la 15-a jarcento kun ĝi apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Burga Flago. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Sankt-Silvestro unuan fojon estis memstara komunumo en la distrikto La Roche. Tiam ĝi denove apartenis ĝis 1831 al Marly por konstituiĝi en la jaro 1832 kiel memstara komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino..[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]