Tscheppach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tscheppach
Blazono de Tscheppach
Blazono de Tscheppach
Blazono de Tscheppach
Tscheppach
Tscheppach
Tscheppach
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Koordinatoj  47° 8′ 50″ N 7° 28′ 45″ O / 47.14722 °N, 7.47917 °O / 47.14722; 7.47917 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 50″ N 7° 28′ 45″ O / 47.14722 °N, 7.47917 °O / 47.14722; 7.47917 (mapo)
Areo 1,86 km²
Alteco 558 m super marnivelo
Poŝtkodo 4576
Mapo de Tscheppach
Mapo de Tscheppach
Mapo de Tscheppach
vdr

Tscheppach estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 198 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

La iama komunumo Tscheppach situas en la Svisa Mezlando sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Tscheppach kaj la setlejoj Wallsiberg kaj Bitzihof. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,86 km², de kiuj 34% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La iama komunumo Tscheppach limis en nordo al Leuzigen (BE), en nordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en sudokcidento al Brügglen, en sudo al Mühledorf, en sudokcidento al Hessigkofen, kaj en nordokcidento al Bibern.

Trafiko

Tscheppach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Lohn-Ammannsegg al Schnottwil. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tscheppach datiĝas el la jaro 1334 kiel Scheppach. Dum mezepoko Tscheppach apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Tscheppach apatenis al la helveta distrikto Biberis. Ek de 1803 Tscheppach estas politika komunumo de la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
  2. Fonto: Othmar Noser: Bucheggberg en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-08)
  3. Retejo de la nova komunumo Buchegg

Eksteraj Ligiloj