Tschugg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tschugg
Blazono de Tschugg
Blazono de Tschugg
Blazono de Tschugg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 1′ 38″ N 7° 4′ 37″ O / 47.02722 °N, 7.07694 °O / 47.02722; 7.07694 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 38″ N 7° 4′ 37″ O / 47.02722 °N, 7.07694 °O / 47.02722; 7.07694 (mapo)
Areo 3,29 km²
Alteco 492 m super marnivelo
Poŝtkodo 3233
Komunumkodo 0501
Mapo de Tschugg
Mapo de Tschugg
Mapo de Tschugg
vdr


Pri la komunumo

Tschugg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 446 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Tschugg situas en la Berna Lagolando, meze inter la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo sur la monteto Jolimont. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Tschugg la vilaĝo Mullen kaj la setlejo Matte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,29 km², de kiuj 44,9% estas kovritaj de arbaro, 44,0% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Tschugg limas en nordo al Gals, en oriento Erlach, en sudoriento al Ins, en sudokcidento al Gampelen, en okcidento al Gals, en nordokcidento al arbara eksklavo de Erlach, kaj en nordnordokcidento denove al Gals.

Trafiko

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas flanka vojo, kiu konektas la vojon n-ro 1318 en Erlach kun la kantona ĉefvojo vojo n-ro 10 en Gampelen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 6 kilometrojn norde apud Le Landeron. Per poŝtaŭtolinio de Erlach al Ins la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tschugg datiĝas el la jaro 1221 kiel Shuc. Kiel parto de la Senjorujo Erlach en la jaro 1395 Tschugg estis akirita de Savojo kaj en la jaro 1474 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin en la jaro 1476 atribuis al la tribunalo Ins de la Voktejo Erlach. [3]

La unua dokumenta mencio de Mullen datiĝas el la jaro 1185 kiel curia de Mulnet. En la jaro 1946 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Mullen estis integrita al la komunumo Tschugg.[4]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Anne-Marie Dubler: Tschugg en Historia Leksikono de Svislando (2012-04-11)
  4. Fonto: Anne-Marie Dubler: Mullen en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-19)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj