Tsukiji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝbazarego de Tsukiji
Tsukiji Honganji

Tsukiji (japane 築地 (つきじ) [t͡sɯkiʑi]; laŭlitere "gajnita lando") estas distrikto de Chūō-ku en Tokio, Japanio. En tiu kvartalo troviĝas la fiŝbazarego de Tsukiji, la plej granda fiŝbazarego en la mondo. Tsukiji troviĝas ĉe la rivero Sumida sur lando gajnita de la maro en la 1700-aj jaroj dum la Edo-epoko.

Ekzistas ankaŭ distriktoj nomataj Tsukiji en Kobeo kaj Amagasaki, urboj en Hjogo, kvankam ili estas malpli bone konataj ol tiu de Tokio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tsukiji: The Fish Market at the Center of the World, Theodore C. Bestor, University of California Press, Berkeley, 2004 (ISBN 0-520-22024-2)