Tsung-Dao Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tsung-Dao LEE (25-an de novembro 1926, Ŝanhajo, Ĉinio) estas ĉindevena usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko kun Chen Ning Yang en 1957. Li malkovris, ke leĝo de la pareca resto povas rompiĝi en la malfortaj rilatoj, kio estis grava paŝo en fiziko de la atomaj korpuskloj.

Lee migris en Usonon en 1946, li komencis doktoriĝan laboron en la Ĉikaga Universitato, sen universitata grado. Li kunlaboris tie kun Yang, poste li laboris en fizika katedro de la Kalifornia Universitato de Berkeley. Li laboris kun Yanggal du jarojn en Institute for Advanced Study (Princeton, New Jersey). Oni nomumis lin docento en 1953 en la fizika katedro de la Kolumbia Universitato.

Lee kaj Young en 1956 konkludis tion, ke la teta- kaj tau-mezonoj estas la samaj (hodiaŭ K-mezono), la pareco ne restas. Wu Chien-hsiung pruvis tion per mezuroj en 1957.

Lee iĝis en 1960 profesoro de la Institute for Advanced Study, tri jarojn poste revenis en la Kolumbian Universitaton kiel profesoro. Li ankaŭ kunhelpis en klarigo de rompiĝo de tempospeguliga invariancio en kelkaj malfortaj rilatoj.