Saltu al enhavo

Tu nombre envenena mis sueños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tu nombre envenena mis sueños
filmo
Originala titolo Tu nombre envenena mis sueños
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro krimfilmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Pilar Mercedes Miró Romero
Scenaro Ricardo Franco • Pilar Mercedes Miró Romero
Loko de rakonto Madrido
Muziko de José Nieto
Rolantoj Emma Suárez • Carmelo Gómez • Simón Andreu • Héctor Colomé • Alfred Lucchetti • Anabel Alonso • Ángel de Andrés López • Aitor Merino • Montserrat Carulla • Chema Muñoz • José Nieto • Natalia Millán • Paco Catalá
IMDb
vdr

Tu nombre envenena mis sueños (Via nomo venenigas miajn revojn)​ estas hispana trilera filmo​ reĝisorita de Pilar Miró.​ La scenaro estis bazita sur la samnoma romano de Joaquín Leguina kaj en la aktoraro elstaras Carmelo Gómez, Emma Suárez, Ángel de Andrés López kaj Anabel Alonso. La filmo estis la lasta reĝisorita dr Miró. Ĝi estis nomumita al la Arĝenta Konko de la Donostia Kinfestivalo, kaj Gómez (premio Fotogramas de Plata) kaj Suárez (premioj Fotogramas de Plata kaj Ondas) ricevis premiojn pro sia aktorado.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1942. Esploristoj Ángel Barciela kaj Paco Valduque, esploras la morton de tri personoj ŝajne rilataj kun la etoso de straperlo: nome panvendisto, farunvendisto kaj guberniestro de la Provinco Gvadalaĥaro. Sedf kiam oni malkovras, ke la mortintoj estis amikoj kaj membroj de la Kvina kolono en Madrido dum la Hispana Enlanda Milito ili eksuspektas, ke en la afero estas venĝo pro politikaj tialoj.

Ili venas ĉe la familio Buendía kiu dum la milito estis protektita de la Ministro de Milito kaj kie la triopo kiu poste estos murdita kaŝiĝis dum la milito. Barciela pridemandis Julia Buendía, filino de la posedantoj, moderna virino, kiu studis anglistikon en Berlino kaj kiu laboras nun en la brita ambasadejo, kaj montras malamon al tiuj uloj, pri kiuj ŝi suspektis, ke ili estis miurdintaj maldekstrulojn kaj kiuj krome transigis sian ideologion al ŝia frato Luis. Ŝi tiam estis fianĉino de Jaime Méndez, socialisto, kaj laboris en teatro, estante amikino de Lola, kantistino fianĉino de Elósegui, de kiu ŝi gravediĝis, kaj kiu poste iĝis amatino de Menéndez, el la kaŝita triopo. Ŝi konfesas, ke trovis la kadavron de tiu post lia memmortigo kaj portis ĝin ĝis la parko Retiro por eviti komplikaĵojn.

Ĉio indikas amaferan krimon, sed la falangistoj ne kredas tiun version kaj premas Barciela por la sercado de kulpuloj, dum ili mem plenumas eksterleĝe policajn taskojn, kio kondukas Barciela rekomendi al Lola foriron al Portugalio, sed tiukadre ŝia patro estas senpie murdita. Dum la esplorado Barciela intimas kun Julia, kiu ŝajnas same enamiĝinta, sed malpreta rezigni antaŭan engaĝiĝon kun brita diplomato.

La suspektoj atingas ankaŭ ĝis Luis Buendía, frato de Julia, kiu neas ilin, kaj helpas Barciela en la esplorado, konfesante, ke li rakontis al Julia ke Jaime Méndez, ŝia fianĉo, estis murdita de la tri faŝistoj. Julia tiam ŝajnas la murdinto pro venĝo. Barciela helpas ŝin foriri al Lisbono kaj de tie al Londono, dum li murdas la ĉefon de la faŝistoj ŝajnigante riton de venĝo, tial fermante la kazon kiel amafero. Poste Barciela abandonas la policon kaj iĝas profesoro de matematiko, kaj revidas Julia kiam ŝi venas jam pere de diplomata pasporto al funebro de sia patro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Carmelo Gómez, Ángel Barciela
  • Emma Suárez, Julia Buendía
  • Ángel de Andrés López, Paco Valduque
  • Anabel Alonso, Lola
  • Toni Cantó, Jaime Méndez
  • Aitor Merino, Luis Buendía
  • Montserrat Carulla, Pilar Buendía
  • Simón Andreu, Antúnez
  • Héctor Colomé, Mantilla
  • José Manuel Romero Moreno, Alférez
  • Miguel Palenzuela, Enrique Buendía
  • Joaquín Notario, Elosegui
  • Alfred Lucchetti, Joaquín
  • Nicolás Dueñas, Paco Luque
  • Chema Muñoz, Miguel
  • Luis Hostalot, Blas Menéndez
  • Javier Blanco, Federico Teruel

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]