Saltu al enhavo

Tubarão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tubarão
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 88700-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 088  (2022) [+]
Loĝdenso 365 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 28′ S, 49° 0′ U (mapo)-28.466944444444-49.006944444444Koordinatoj: 28° 28′ S, 49° 0′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 301,755 km² (3 017 5.5 ha) [+]
Tubarão (Sankta Katarino)
Tubarão (Sankta Katarino)
DEC
Lokigo de Sankta Katarino en Brazilo
Situo de Tubarão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tubarão (Santa Catarina) [+]
v • d • r

Tubarão estas urbego kaj municipo en la subŝtato Sankta Katarino (Brazilo) en suda Brazilo. La loknomo signifas: ŝarko.

Urba panoramo en Tubarão

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 la loĝantaro estis 110 088 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas sur la marborda ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero Tubarão 9 m super la marnivelo, sed tre proksime al Atlantiko. Kelkaj lagoj kaj marĉaj areoj troviĝas proksime. La oceano troviĝas 23, Criciúma 41 (voje 66), subŝtata ĉefurbo Florianópolis 108 (voje 133), iama ĉefurbo Rio-de-Ĵaneiro 852, aktuala ĉefurbo Braziljo 1416 km aere laŭ .

Dekomence indiĝenoj vivis en la areo. Portugalaj soldatoj fondis vilaĝon en 1773, kiel dumvoja haltejo inter la oceano kaj altebenaĵo. La vilaĝo estis haltejo por bovopaŝtistoj kun muloj ŝarĝitaj per fromaĝo, sekigita viando kaj aliaj produktoj. Ili ŝanĝis siajn varojn. Karbo estis malkovrita en antaŭurbo de Tubarão en la 18-a jarcento. En la sekvaj jaroj italaj kaj germanaj enmigrintoj venis al ĉi tiu regiono. La komunumo ricevis urbostatuson en 1870. La fervojo ligis la urbon al la fervoja reto en 1884. La rivero inundis ĉirkaŭ 80% de la urba areo en 1974. La katastrofo kaŭzis 199 mortojn kaj lasis ĉirkaŭ 45 000 homojn senhejmaj.

La industrio produktas meblojn kaj kahelojn, la agrikulturo precipe rizojn. La turismo ankaŭ gravas pro termikaj banlokoj en la komenco.

Universitato

En la urbego universitato de la subŝtato funkcias.

La plimulto de la loĝantoj estas la katolikoj. Tubarão estas sidejo de katolika diocezo ekde 1954.

Tubarão estas alirebla per trajno, ankaŭ per traira federacia aŭtovojo; al la ĉirkaŭaĵo flankovojoj kuras.

La urbego situas en subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Vintre ĉiujare okazas frostoj averaĝe 7-10 fojojn, sed la neĝo estas malofta. La jara averaĝa temperaturo estas 19,5 °C. Jare averaĝe pluvas 1 493 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Bildoj pri Tubarão
Urba panoramo
Malnova katedralo
Nova katedralo
Statuo
Stacidomo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • malnova kaj nova katedraloj kun preĝejoj
  • fervoja muzeo
  • statuo
  • proksime termikaj banlokoj
  • WikiTrans