Saltu al enhavo

Tujfotilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tuja fotilo)
Unu Polaroid kaj du Fujifilm tujaj fotiloj kun filmaĵo
Moderna Fujifilm tujfotilo kun evoluinta (rivelita?) foto.

TujfotiloTuja fotilo (ankaŭ konata kiel Polaroid-fotilo) estas fotilo kiu ellaboras paperan filmaĵon, fiksas ĝin kaj elĵetas ĝin kiel pretan foton tuj post kiam la obturatoro estas liberigita.

Polaroid estis la pioniro en la kampo kaj la unua (kun proprieto de la produkta patento ) kiu provizis tujfotilojn same kiel kongruajn fotografiajn filmojn, kiuj estis konsumant-amikaj. Poste, aliaj fabrikantoj komencis produkti tujrevelajn fotilojn.

La inventinto de la tujfotilo, kiu taŭgis por komerca distribuado kaj estis simple uzebla, estis la usona sciencisto Edwin Land, kiu prezentis sian unuan komercan modelon, la " Land Camera Model 95 " en 1948 - ĉirkaŭ jaron post la prezento de tuja filmaĵo en Novjorko. [1] Kompare kun tiu komerca modelo, la unua tujrevela fotilo estis inventita jam en 1923 fare de Samuel Slaprock, kiu inkluzivis, krom la fotilo mem, porteblan senlumejon .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Polaroid Wins Patent Suit Against Kodak. Mass Humanities (13a de Septembro 2006). Arkivita el la originalo je 2019-02-04. Alirita 2019-09-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]