Tukuma ringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kantisto Luan Santana kun tukuma ringo en dekstra mano.
La episkopo Tomás Balduino kun la tukuma ringo en la maldekstra mano.

La tukuma ringo estas fingro-ornamaĵo farita el la tukuma semo, (Astrocaryum vulgare), speco de palmo de la Amazonio. Ĝi estas uzata ĉefe por kristanoj, katolikoj, kaj aliaj kredantoj, kiel simbolo de la ligo inter iliaj preĝejoj kaj la malriĉuloj[1].

Ĝi estas farita, kutime mane fare de la baptopatrinoj (en portugala lingvo: comadres), la maljunaj virinoj en la vilaĝoj, kaj por fari ilin tiu laborprenas du aŭ tri horojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tukuma ringo estas deveninta de la Brazila Imperio, tiam kiam la juveloj, faritaj de oro kaj de aliaj noblaj metaloj estis uzitaj larĝaskale de membroj da superreganta elito por montri ilian riĉon kaj povon.[1] La nigruloj kaj la indiĝenoj, ne povante akiri tiajn metalojn, kreis la tukuman ringon kiel simbolon de geedziĝa pakto, de reciproka amikeco kaj ankaŭ de rezistado en la lukto por liberiĝo. Ĝi estis sekreta povo-simbolo kies lingvaĵo nur ili povis kompreni.

Pli nuntempe, la utiligo de la ringo estis reakirita da kristanaj fideluloj, speciale tiuj adeptoj de la teologio pri liberigo, kies objektivo estas simboligi la aliancon de la preĝejoj kun la premitoj en Latinameriko, ĉefe parte de katolikaj fideluloj post la Dua Vatikana Koncilio kaj la Episkopara Konferenco de Medellín kaj de Puebla.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La tukuma ringo fariĝis temo pri samnoma dokumentado direktita de la germana reĝisoro Konrado Berning, en 1994. En la filmo, la katolika episkopo Dom Petro Casaldáliga, kiu estas unu el la intervjuitoj, klarigas la utiligon de la ringo:

Ĉi tiu ringo estas farita de palmo konata en Amazonio. Ĝi estas signo de la alianco kun la indiĝenaj kaŭzoj kaj kun la popolaraj movadoj. Kiu portas ĉi-ringon, tiu prenas sur sin tiun kaŭzojn kaj ties konsekvencojn. Ĉu vi kuraĝus uzi tiun ringon? Sciu, ke tio estas kompromito, ĉu vi komprenas? Multaj eĉ mortis pro tiu kompromito.

Kvankam la tukuma ringo, estis originale kreita por simboligi la geedziĝon inter sklavoj kaj indiĝenoj, nuntempe, en kristanaj medioj, la ringo estas uzata por reprezenti la zorgon pri la popolaraj kaŭzoj, kaj pri egaleco. Tradicikultaj katolikoj siavice, ĉefe pro ia forta ligo inter la uzantoj de la tukuma ringo kaj la teologio de liberigo, konsideras la ringon kvazaŭ parado de la malriĉeco. Kaj paradi la virton estas vantaĵo kiu nuligas ĉian virton. Uzi la ringon, kiel amatesto al la malriĉuloj, estas pli demamgogio ol virto. Se iu estas vere malriĉa, tiu devas praktiki la malriĉecon kaj la malŝato al la riĉaĵoj, ne paradante, ĉar kontraŭe estas pura vantaĵo la deziro esti konsiderata malriĉa kaj bona. Tio povas esti orgojlo maskita de malriĉeco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]