Tukumana amazono
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ĉe Loro Parque, Kanarioj, Hispanio
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Amazona tucumana | ||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Tukumana amazono (Amazona tucumana), konata ankaŭ kiel Tukumana papago, estas vundebla specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas en Argentino kaj en Bolivio.[1][2]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Tukumana amazono kaj la Ruĝokula amazono (A. pretrei) estis konsiderataj samspeciaj, sed estas nun traktitaj kiel frataj specioj.[3] La Tukumana amazono estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Tukumana amazono estas ĉirkaŭ 31 cm longa kaj pezas 250 ĝis 280 g. Ĝi estas plejparte verda, kun nigraj randoj sur la korpoplumoj, kiuj donas al ĝi skvamecan aspekton. Ĝia frunto kaj kelkfoje ĝiaj bridoj estas ruĝaj. Nuda blanka haŭto ĉirkaŭas ĝian okulon. Ĝiaj malsupraj femuroj estas oranĝflavaj, ĝiaj primaraj kovriloj ruĝaj, kaj ĝiaj subvostaj kovriloj flavverdaj. Ĝiaj primaraj kovriloj havas bluajn pintojn kaj ĝiaj vostoplumoj flavecajn pintojn. Nematuraj birdoj havas tute verdajn femurojn.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Tukumana amazono estas trovebla el Santa-Kruzio kaj Ĉukisakio en Bolivio suden ĝis Argentino tiom for kiom ĝis Provinco Katamarkio. Ili vivas en bioregiono de Jungaoj en montararbaroj karakterizitak de puraj zonoj de alnoj (Alnus acuminata) aŭ Podocarpus parlatorei. Laŭ alteco ĝi plejparte vivas en areoj inter 1600 kaj 2600 m super marnivelo, sed vivas ankaŭ tiom malalte kiom ĝis 500 m.[4]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La tukumana amazono moviĝas laŭsezone inter pli altaj altitudoj kaj, de aŭgusto ĝis oktobro, eĉ ĝis 500 m ĉe la ekotono Ĉako/Jungaoj.[4]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Studo en Argentino trovis, ke preskaŭ kvarono de la dieto de la tukumana amazono konsistis el la fruktoj kaj semoj de "Podocarpus parlatorei"; la plejparto de la cetero estis prenita de ses aliaj plantoj. Vintran manĝaĵon dominis semoj de Acacia. Floroj kaj fruktoj de kaj indiĝenaj kaj enkondukitaj plantoj estis manĝataj.[4][5]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La tukumana amazono nestas inter novembro kaj januaro. Ĝi uzas kavaĵojn en grandaj arboj, ofte tiujn elfositajn de pegoj. En la studo pri Argentino, la averaĝa ovodemetado estis de 3.6 ovoj kaj variis de unu ĝis kvin. La kovado estis 26 ĝis 30 tagoj kaj elnestiĝo okazis ke 50 ĝis 58 tagoj post eloviĝo. En alia studo, la nestosukceso rilatis al la havebleco de fruktoj de "Podocarpus parlatorei".[4][5][6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (January 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ BirdLife International (2022). "Tucuman Amazon, Amazona tucumana". IUCN Red List of Threatened Species. 2022: e.T22686246A209899956. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-1.RLTS.T22686246A209899956.en. Alirita la 28an de Februaro 2023.
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Collar, N., P. F. D. Boesman, kaj E. de Juana (2020). Tucuman Parrot (Amazona tucumana), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 28an de Februaro, 2023
- ↑ 5,0 5,1 Rivera, L., Politi, N. kaj Bucher, E.H. (2012). Ecología y conservación del Loro Alisero (Amazona tucumana). El Hornero. 27(1): 51–61.
- ↑ . Ecology, Reproductive Biology and Conservation of Alder Amazon (Amazona tucumana) in the Montane Forests of Argentina. The Rufford Foundation (2006).
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
- Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.