Tulipa liriodendro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tulipa liriodendro
Liriodendron tulipifera Parko de Laken ( Belgujo )
Liriodendron tulipifera
Parko de Laken ( Belgujo )
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Magnoliedoj
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Magnoliacoj Magnoliaceae
Genro: Liriodendro Liriodendron
Liriodendron tulipifera
L.
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Liriodendro estas arbo de la familio Magnoliaceae. Ĝi subdividiĝas en du specioj: la nordamerika varianto tulipa liriodendro kaj la ĉina varianto Liriodendron chinense.

La norda Ameriko tulipa liriodendro (Liriodendron tulipifera),[1] nomo devenas de la fakto ke ĝiaj floroj similas al tulipoj kun koloro verda-flava. Ĝi estas ankaŭ nomita virginia liriodendro aŭ simple tuliparbo kaj estas la nearktisa reprezentanto de la du-specia genro liriodendro, kaj la plej alta foliarbo en orienta Nordameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tulipa liriodendro estas unu el la plej grandaj de la indiĝenaj arboj de orienta Usono, konata por atingi la altecon de 58 m, kun trunko de 3 m en diametro; ĝia ordinara alteco estas 21 m ĝis 30m. Ĝi preferas profundan, riĉan, kaj sufiĉe humidan grundon; ĝi estas ofta, kvankam ne abunda, nek izola. Ĝiaj radikoj estas karnecaj. La kresko estas sufiĉe rapida, kaj la tipa formo de ĝia krono estas konusa [2].

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas indiĝena ekde suda Ontario kaj Ilinojso orienten tra suda Nova Anglujo kaj suden ĝis centra Florido kaj Luiziano. Ĝia plej bona disvolviĝo estas en Sudaj Apalakaj montoj, kie arboj povas superi 50 metrojn laŭ alto, ofte sendikbranĉa ĝis ĝi atingas 25–30 m en alteco, igante ĝin tre valora arbo por produktado de konstruligno. Ĝi estas rapidkreskema, sen la komunaj problemoj de malforta ligno kaj mallonga vivotempo ofte vidita ĉe rapidkreskemaj specioj. Aprilo markas la komenco de la floranta periodo en suda Usono; arboj ĉe la norda limo de kultivado ekfloras en junio. La floroj estas pal-verdaj aŭ flavaj (malofte blankaj), kun oranĝa zono sur la korolo; ili produktas grandajn kvantojn da nektaro. La liriodendro estas la subŝtata arbo de Indianao, Kentukio, kaj Tenesio. Malofte trovata en Nova Anglujo, ĝi estas abunda sur la suda marbordo de Eria Lago kaj okcidenten al Ilinojso.

Ĝi stis enkondukita en Eŭropo kaj aliaj areoj de la terglobo, ĉefe kiel ornama planto.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Floro de tulipa liriodendro

La tulipa liriodendro estas ĝenerale konsiderita kiel ombro-netolereman specion. Tiu estas plejofte asociata kun la unua jarcento de la arbara sukcesio. En la apalaĉaj arbaroj, ĝi estas domina specio dum la unuaj 50-150 jaroj de la sukcesio, sed ĝi estas forestanta aŭ malofta en arbareroj, aĝaj 500 jarojn aŭ pli. En ekvilibraj kreskokondiĉoj, ĝi ofte konstituas unuspeciaj aŭ preskaŭ unuspeciaj arbareroj. Ĝi povas daŭre postresti en pli maljunaj arbaroj kie ekzistas sufiĉe da perturbo por kaŭzi sufiĉe da senarbejoj por regenerado [3]. Individuaj arboj estis konataj por vivi ĝis ĉirkaŭ 500 jaroj [4]. Ĉiuj junaj liriodendroj kaj plej maturaj specimenoj estas netoleremaj por longedaŭra inundo; tamen, marbord-ebenaĵ-marĉa ekotipo en sudorienta Usono estas relative inundo-tolerema [5]. Tiu ekotipo estas rekonata per siaj malakre lobaj folioj, kiuj povas havi ruĝan nuancon. Partoj de orient-centra Florido proksime de Orlando havas ekotipon kun simil-aspektantaj folioj; ĝi multe pli frue floras (kutime en marto, kvankam florado povas komenciĝi en malfrua januaro) ol aliaj tipoj. Tiu orient-centra florida ekotipo ŝajnas havi la plej bonan kapablon por toleri tre malsekajn kondiĉojn, kie ĝi povas kreskigi mallongajn krajono-similajn radikostrukturojn (pneŭmatoforoj) similaj al tiuj produktitaj per aliaj marĉarboj en varmaj klimatoj. Iuj individuoj retenas siajn foliojn dum la tuta jaro, krom se ekstrema frosto okazas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la Kretaceo la genro estis reprezentata per pluraj specioj, kaj estis vaste distribuata en Nordameriko kaj Eŭropo. Ĝiaj restaĵoj ankaŭ estas trovataj en terciaraj rokaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro ( eld. 2002 ), p. 684
  2. angle Keeler, Harriet L.. (1900) Our Native Trees and How to Identify Them. Nov-Jorko: Charles Scriber's Sons, p. 14–19.
  3. angle [1] Richard T. Busing, "Disturbance and the Population Dynamics of Liriodendron Tulipifera: Simulations with a Spatial Model of Forest Succession", Journal of Ecology, Vol. 83, No. 1. (Feb., 1995), pp. 45-53.
  4. angle [2]
  5. angle Parks CR, Wendel JF, Sewell MM, Qiu Y-L (1994). The significance of allozyme variation and introgression in the Liriodendron tulipifera complex (Magnoliaceae). Amer. J. Bot. 81 (7): 878-889 abstract and first page

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Hunt, D. (ed). 1998 : Magnolias and their allies, International Dendrology Society & Magnolia Society. ISBN 0-9517234-8-0
  • germane Kremer, Bruno P. 1984 : Bäume. Heimische und eingeführte Arten Europas, Steinbachs Naturführer, Mosaik Verlag, München, 160 p. ISBN 3-570-01188-7
  • germane Schütt, Peter & Ulla M. Lang 2006 : Liriodendron tulipifera. In: Schütt, Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff: Enzyklopädie der Laubbäume. Nikol, Hamburg, pp. 311–320. ISBN 978-3-937872-39-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]