Tulipomanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anonima akvarelo de la 17-a jarcento de la Semper Augustus, nome la plej fama bulbo, vendita per rekorda prezo de 6 000 guldenoj.

La tulipomaniokrizo de tulipoj (tulpenmanie en nederlanda) estis periodo de eŭforio por spekulado okazinta en Nederlando en la 17-a jarcento, en la jaroj antaŭaj al 1637. La celo de spekulado estis la bulboj de tulipoj, kies prezo atingis eksterordinarajn nivelojn, kio rezultis en granda ekonomia bobelo kaj financa krizo. Ĝi konstituas unu de la unuaj spekulaj fenomenoj de homamasoj de kiuj oni havas konon. La rakonto de tiuj okazaĵoj estis popularigitaj fare de la skota ĵurnalisto Charles Mackay, kiu priskribis ĝin en sia libro Memoirs of Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds (1841).[1]

Variaj faktoroj klarigas la originon de la nederlanda tulipomanio. Unuflanke, la sukceso de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj la komerca prospereco de Nederlando, kaj aliflanke la plaĉo por la floroj, speciale ĉe tiuj ekzotaj, kiuj iĝis celo por elmontrado kaj simbolo de riĉeco. Krome kaj pro tiam nekonataj tialoj, la tulipoj kultivitaj en Nederlando suferis variaĵojn en sia aspekto, kaj tiel naskiĝis la plurkoloraj tulipoj, neripeteblaj, kio pliigis ties ekzotecon kaj sekve ties prezon. Nuntempe oni scias, ke la tialo de tiu fenomeno estis parazito de la floro, nome afido, kiu transmitas viruson al la planto konata kiel Tulip Breaking Potyvirus.[2]

Prezaltigo[redakti | redakti fonton]

Broŝuro pri la tulipomanio.

Spite ke oni klopodis kontroli la procezon per kiu la unukoloraj tulipoj iĝis plurkoloraj, la nederlandaj hortikulturistoj ne kapablis fari tion, kaj tial la hazardeco de la ekzoteco kontribuis al iompostioma plialtigo de la prezo de ĉiu bulbo. La plej raraj variaĵoj estis nomitaj laŭ la nomoj de gravuloj. En la 1620-aj jaroj la prezo de la tulipo ekkreskiĝis rapidege. Oni konservas registrojn de nenormalaj vendoj: luksaj domegoj kontraŭ unusola bulbo, aŭ floroj venditaj kontraŭ la salajro de dek kvin jaroj bone pagita metiisto. En 1623 unu bulbo povis atingi prezon de 1000 guldenoj: normala persono en Nederlando havis enspezon de averaĝaj de 150 guldenoj por la tuta jaro. Dum la 1630-aj jaroj ŝajnis, ke la prezo de la bulboj plialtiĝas senfine kaj la tuta lando investis ĉion kion ili havis en la spekulada komerco de tulipoj. Enspezoj atingis la 500 %.

En 1635 oni vendis 40 bulbojn kontraŭ 100 000 guldenoj. Kompare, unu tuno de butero kostis 100 guldenojn, kaj ok porkoj, 240 guldenojn.[3]​ Unu bulbo de tulipo estis vendita eĉ per la prezo egalvalora al 24 tunoj de tritiko.[4]​ La rekorda vendo estis de Semper Augustus: 6 000 guldenoj por unusola bulbo, en Haarlem.

Krizo[redakti | redakti fonton]

La 5an de Februaro 1637, aro de 99 bulboj de tulipoj grandraraj estis vendita per 90 000 guldenoj: ĝi estis la lasta granda vendo de tulipoj. Venonttage oni klopodis vendi aron de duono da kilo por 1250 guldenoj kaj oni ne trovis aĉetanton. Tiam la bobelo eksplodis. La prezoj ekfalis akre kaj oni ne povis rekuperi investadon: ĉiuj volis vendi kaj neniu aĉetis. Multaj havis enormajn ŝuldojn por aĉeti florojn kiuj jam valoris neniom. La bankrotoj oftis kaj frapis ĉiujn sociajn klasojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mackay, Charles. The Tulipomania «Chapter 3. The Tulipomania». Memoirs of Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds. Konsultita la 18an de Majo 2007.
  2. Phillips, S. (1986). «Tulip breaking potyvirus». Plant Viruses Online. Arkivita el la originalo la 12an de Februaro 2007. Konsultita la 18an de Majo 2007.
  3. Sullivan, Aline. «8 Fat Swine for a Tulip: A Brief History of Bursts». International Herald Tribune. Arkivita el la originalo la 3an de Januaro 2013. Konsultita la 18an de Majo 2007.
  4. Dumas, Véronique. «Las rosas no hablan (pero cuentan la historia)». Konsultita la 17an de Majo 2007.