Tulunidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tulunidoj
Dinastio
dinastio
Apero 868 vd
Fino 905 vd
Lando Tulunid emirate vd
Religio islamo vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Egypt in the Middle Ages vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Etendo de Tulunidaj teritorioj dum Ĥumaraŭajh, en 893.
Minareto de la Moskeo de Ibn Tulun, nome la plej granda ĝis nun restanta konstruaĵo el la Tulunida periodo.

La Tulunidoj (arabe الطولونيون, turke Tulunoğulları) estis dinastio de turka deveno[1] kaj la unua sendependa dinastio kiu regis Islaman Egiption, same kiel multon de Sirio. Ili restis sendependaj el 868, kiam ili elrompiĝis disde la centra aŭtoritato de la Abasida dinastio kiu regis la islaman kaliflandon, ĝis 905, kiam la Abasidoj revenigis la Tulunidajn teritoriojn sub sian kontrolon.

Fine de la 9a jarcento, interna konflikto inter Abasidoj okazigis ke la kontrolo de periferiaj areoj de la imperio estis pli kaj pli svagaj, kaj en 868 la turka oficiro Ahmad ibn Tulun establis sin kiel sendependa guberniestro de Egiptio. Li sekve atingis teorian aŭtonomecon disde la centra Abasida registaro. Dum lia regado (868-884) kaj dum tiuj de liaj sukcedantoj, la teritorioj de Tulunidoj estis etendigitaj ĝis inkludi la valon de la rivero Jordano, same kiel Heĝazon, Kipron kaj Kreton. Ahmad estis sukceditaj de sia filo Ĥumaraŭajh, kies militaj kaj diplomataj atingoj faris lin ĉefa rolulo en la politiko de Mezoriento. La Abasidoj konfirmis ties agnoskon de Tulunidoj kiel legitimaj regantoj, kaj la dinastian statuson kiel vasaloj de la kaliflando. Post la morto de Ĥumaraŭajh, lia sukcedaj emiroj estis neefikaj regantoj, kio ebligis ties turkajn kaj negrajn sklavo-soldatojn regi la aferojn de la ŝtato. En 905, la Tulunidoj estis malkapablaj rezisti invadon fare de Abasidaj trupoj, kiuj restaŭrigis la rektan kalifan regadon en Sirio kaj Egiptio.[2][3]

La periodo de Tulunidoj estis markita de ekonomiaj kaj administraj reformoj kaj ankaŭ kulturaj. Ahmad ibn Tulun ŝanĝis al sistemon de impostado kaj aliigis sin al la komerca komunumo. Li establis ankaŭ la armeon de Tulunidoj. La ĉefurbo estis translokigita el Fustat al al-Qata'i, kie la oni konstruis la faman moskeon de Ibn Tulun.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Emergence of Muslim Rule in India: Some Historical Disconnects and Missing Links, Tanvir Anjum, Islamic Studies, Vol. 46, No. 2 (Somero 2007), 233.
  2. "Tulunid Dynasty." Encyclopædia Britannica
  3. "Ṭūlūnids," Encyclopaedia of Islam

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Behrens-Abouseif, Doris (1989). "Early Islamic Architecture in Cairo Arkivigite je 2009-03-05 per la retarkivo Wayback Machine". In Islamic Architecture in Cairo: An Introduction. Leiden; New York: E.J. Brill.
  • Bianquis, Thierry, Guichard, Pierre et Tillier, Mathieu (eld.), Les débuts du monde musulman (VIIe-Xe siècle). De Muhammad aux dynasties autonomes, Nouvelle Clio, Presses Universitaires de France, Paris, 2012.
  • Gordon, M.S. "Ṭūlūnids ." Encyclopaedia of Islam. Eldonita de: P. Bearman, Th. Bianquis, C.E. Bosworth, E. van Donzel kaj W.P. Heinrichs. Brill, 2008. Brill rete. 4a de Majo 2008
  • Haarmann, U. "Ḵh̲umārawayh b. Aḥmad b. Ṭūlūn ." Encyclopaedia of Islam. Eldonita de: P. Bearman, Th. Bianquis, C.E. Bosworth, E. van Donzel and W.P. Heinrichs. Brill, 2008. Brill rete. 4a de Majo 2008
  • Hassan, Zaky M. "Aḥmad b. Ṭūlūn ." Encyclopaedia of Islam. Eldonita de: P. Bearman, Th. Bianquis, C.E. Bosworth, E. van Donzel and W.P. Heinrichs. Brill, 2008. Brill rete. 4a de Majo 2008
  • "Tulunid dynasty", The New Encyclopædia Britannica. (2005). Encyclopædia Britannica, Incorporated. ISBN 978-1-59339-236-9
  • Rapoport, Yossef. "Matrimonial Gifts in Early Islamic Egypt," Islamic Law and Society, 7 (1): 1-36, 2000.
  • Tillier, Mathieu. Vies des cadis de Miṣr (257/851-366/976). Extrait du Rafʿ al-iṣr ʿan quḍāt Miṣr d’Ibn Ḥağar al-ʿAsqalānī, Institut Français d’Archéologie Orientale (Cahier des Annales Islamologiques, 24), Cairo, 2002. ISBN 2-7247-0327-8
  • Tillier, Mathieu. « The Qāḍīs of Fusṭāṭ–Miṣr under the Ṭūlūnids and the Ikhshīdids: the Judiciary and Egyptian Autonomy », Journal of the American Oriental Society, 131 (2011), 207-222. rete: http://halshs.archives-ouvertes.fr/IFPO/halshs-00641964/fr/ Arkivigite je 2011-12-19 per la retarkivo Wayback Machine