Tumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vorto “Tumo” en tibeta skribo
Tumo-praktiko en la Pireneoj

Tumo (tibete por “interna varmego, interna fajro, la kolerulo, furioza virino”[1]; sanskrite चण्ड, IAST-Transliterumado caṇḍālī aŭ caṇḍa [2]) estas la termino por progresanta, tantra meditad-teĥniko de la Vahrajana Budhismo. Ekstera celo, kaj ankaŭ la fonto de la nomo de tiu kontempla praktiko, estas konscia, forta altigo de la korpa temperaturo kun samtempa imunigo kontraŭ malaltaj eksteraj temperaturoj sen helpiloj. Interna celo de tiu anim-ekzercaĵo estas direktata energifluo de interne al eksteren por estingi negativajn sentojn kaj pensojn “bruligante”.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi meditad-teĥniko, kiu estas ĉefe konata pro la tibeta budhismo, estas atribuita al la tibeta majstro Nāropa (* 1016; † 1100). En siaj “Ses Jogoj de Naropa” (ankaŭ: Ses Doktrinoj de Naropa Ses Darmoj de Naropa, tibete ནཱ་རོ་ཆོས་དྲུག་, Wylie-Transliterumado nA ro chos drug) li dokumentis la teĥnikon de la “Mistika Varmego” unuafoje skribe kaj sisteme preparigis ĝin. Li ricevis siajn kapablojn kaj sciojn de sia instruisto Tilopa (* 988; † 1069) en longaj jaroj de peniga kaj postulema animtrejnado de multaj praktikaj ekzercaĵoj, kiuj parte ankaŭ sekvis sekretajn instruadliniojn. Laŭdire Tumo estas tradiciita ekskluzive parole ĝis la 10-a jarcento de nia tempokalkulo. Ankaŭ la tibeta Bon-tradicio instruas Tumon. Sed Milarepa (* 1040; † 1123) estis sendube unu el la plej konataj, Tumon praktikantaj personoj, kiu estas populara ene de la tibeta popolo kiel nacia sanktulo. La dua parto de sia plena nomo, Jetsun Milarepa, devenas senpera el la perfektigo de tiu meditadteĥniko: La Repo, simpla kotonvestaĵo, laŭdire estis bona vestaĵo por li ĉiusezone.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

La praktikado de Tumo kondiĉas, pro ĝiaj ekstremaj, energiaj emanadoj, do ĝia specifika disvolviĝ-efikoj, minimuman nivelon de meditadaj kapabloj kaj de spiritaj scioj. Tio ĉi estas certigita en tibeta budhismo per t.n. preparekzercaĵoj. Laŭ Stanislav Grof la provo apliki la teĥnikon povas kelkfoje konduki al gravaj korpaj kaj psikaj problemoj[3].

Laŭ ilia historia deveno el la vedaj jogoj estas la ĉefaj elementoj

  • la korpa pozicio (sanskrite आसन, IAST-Transliterumado āsana),
  • la gestadfarado (sanskrite मुद्रा, IAST-Transliterumado mudrā),
  • la regado de la spirado (sanskrite प्राणायाम, IAST-Transliterumado prāṇāyāma),
  • la memforanta kontemplacio (sanskrite ध्यान, IAST-Transliterumado dhyāna) kaj
  • la sensismado (ĉefe vidrilate kaj palprilate).

La vivenergio (sanskrite प्राण, IAST-Transliterumado prāṇa, ankaŭ Kundalini, tibete རླུང་, Wylie-Transliterumado rLung, ĉine Ĉi) enfokusigas per tempa kaj enhava kongrua kunefektado de la eroj tra la energikanaloj (sanskrite नाडी, IAST-Transliterumado nāḍī, tibete རྩ་, Wylie-Transliterumado rTsa) je difinaj ĉefenergicentroj (sanskrite चक्र, IAST-Transliterumado cakra, tibete ཁོར་ལོ་, Wylie-Transliterumado kHor lo) tiel, ke evokacia katarsio kondukas al plialtigo de la korpotemperaturo.

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

Por scienca esplorado studoj estis konduktitaj. (Benson kaj aliaj, 1982; Cromie, 2002; Richard Davidson 2006). Jam en la unuaj eksperimentoj en la hinda Dharamsala oni mezuris kaŭze de la uzo de la Tumo-teĥniko altiĝon de la temperaturo en la fingroj de la eksperimentaj personoj je ĝis 8,3 °C. El la korpa vidpunkto kaŭza interrilato estas pruvita inter la praktikado de la teĥniko kaj la observeblaj ŝanĝoj kaj kun ĝi la biologiaj statoj, interalie kun sensivigo de la perceptado de korpinternaj procedoj kaj sekve de tio almenaŭ parta, konscia interveno je tiuj. (vidu ankaŭ: Psikosomatiko, Biologia respondo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Brennan, J.H.: Tibetan magic and mysticism. Llewellyn Worldwide, Woodbury, MN/USA 2006. ISBN 0-7387-0713-9 (angle)
  • Mullin, Glenn H.: The Practice of the Six Yogas of Naropa. Snow Lion Publications, Ithaca, NY/USA 2006. ISBN 1-55939-256-8 (angle)
  • Mullin, Glenn H.: The Six Yogas of Naropa: Tsongkhapa’s Commentary. Snow Lion Publications, Ithaca, NY/USA 2005. ISBN 1-55939-234-7 (angle)

Publikaĵoj en magazinoj[redakti | redakti fonton]

  • Benson, Herbert; Lehmann, John W.; Malhotra, M. S., Goldman, Ralph F.; Hopkins, Jeffrey; Epstein, Mark D.: Body temperature changes during the practice of g Tum-mo yoga. Letter to Nature Magazine, 21 January 1982. Nature 295, 234 - 236 angle
  • Cromie, William J.: Research: Meditation changes temperatures: Mind controls body in extreme experiments. Cambridge, MA: Harvard University Gazette, 18 April 2002 angle
  • Davidson, Richard J.; Lutz, Antoine; Dunne, John D.: Meditation and the Neuroscience of Consciousness: An Introduction (in: Moscovitch, Morris; Zelazo, Philip; Thompson, Evan: Cambridge Handbook of Consciousness, Kap. 19, S. 499 – 554). Cambridge University Press, Cambridge, MA, (USA), Nov 2006. angle
  • Ding-E Young, John and Taylor, Eugene: Meditation as a Voluntary Hypometabolic State of Biological Estivation . News in Physiological Sciences, Vol. 13, No. 3, 149-153, June 1998 angle
  • Evans-Wentz, Walter Y. (Editor): Tibet’s Great Yogi Milarepa: A Biography from the Tibetan being the Jetsün-Kabbum or Biographical History of Jetsün-Milarepa, According to the Late Lama Kazi Dawa-Samdup’s English Rendering. USA: Oxford University Press, 2000 angle
  • Lukoff, David; Lu Francis G. & Turner, Robert P.: From Spiritual Emergency to Spiritual Problem: The Transpersonal Roots of the New DSM-IV Category. Journal of Humanistic Psychology, 38(2), 21-50. 1998 angle

Interreto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.nitartha.org
  2. http://www.spokensanskrit.de
  3. Grof, Stanislav; Grof, Christina Spirituelle Krisen.