Tunĉuan (Ŝenŝjio)

| Tunĉuan | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| duanivela urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 727000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 834 437 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 215 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 34° 54′ N, 108° 57′ O (mapo)34.90574108.94219Koordinatoj: 34° 54′ N, 108° 57′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 3884,81 km² ( 388 481 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Tunĉuan, per simpligita ĉina skribo 铜川, per tradicia ĉina skribo 銅川, per pinjino Tóngchuān estas metropolo je prefektuja nivelo en provinco Ŝenŝjio en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo laŭvorte signifanta "kupra rivero".

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 en la prefektujnivela urbo vivis 698 322 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La kuntirita urbego situas en areo de 3885 kvadrataj kilometroj konsistanta el 4 dividoj. Provinca sidejo Ŝjiano troviĝas 503, Vejnan 561, ĉefurbo Pekino 1415, Ŝanhajo 1560 km laŭ [rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]En 446 post Kristo jam establita urbeto (aŭ distrikto) ekzistis sub nomo Tongguan (铜官县). En 1946 pro la simileco inter la distrikto Tongguan kaj la montpasejo Tongguan la distrikto ricevis la loknomon Tunĉuan. En 1966 ĝi transformiĝis kiel prefektujnivela urbego.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Historie longe estis produktitaj porcelanoj kaj aliaj ceramikaĵoj. Dum la komunisma erao aperis la karbominadoj, produktadoj de konstrumaterialoj, maŝinoj, tekstiloj, kemiaĵoj, medikamentoj kaj la aluminio-industrio. La agrikultura sektoro produktas pomojn, kapsikojn, ajlojn, tabakojn, juglandojn kaj ĉinajn kuracherbojn. Granda parto de la areo estas arbaro aŭ paŝtejo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tunĉuan estas ligita fervoje kaj voje. La plej proksima (internacia) flughaveno funkcias en Ŝjiano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas modera kaj musona. La averaĝa temperaturo estas 11 °C kaj varias dum la jaro inter 6-17 °C. Jare pluvas averaĝe 576 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed inter julio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-februaro apenaŭ estas precipitaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- muzeo pri ceramikaj fornoj, kontribuante multe al la disvolviĝo de la ĉina ceramika arto
- historia palaco
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




