Tunizia Ĝenerala Laborista Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunizia Ĝenerala Laborista Unio
laborista sindikato
Komenco 20-a de januaro 1946 vd
Lando(j) Tunizio vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Noureddine Taboubi vd
Membro de Internacia konfederacio de liberaj sindikatojInternacia Sindikata Konfederacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tunizia Ĝenerala Laborista Unio (france Union Générale Tunisienne du Travail, UGTT) estas nacia konfederacio de sindikatoj en Tunizio. Ĝi fondiĝis la 20-an de januaro 1946, kaj en 2010 havis 517 000 membrojn.[1]

La UGTT estas membra organizaĵo de la Internacia Sindikata Konfederacio kaj la Internacia Konfederacio de arabaj sindikatoj.

La unio en somero 2013 kun la Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (UTICA, Union Tunisienne de l'Industrie, du Commerce et de l'Artisanat), la Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj (LTDH, Ligue Tunisienne des Droits de l'Homme) kaj la Nacia Ordeno de Tuniziaj Advokatoj (Ordre National des avocats de Tunisie) kreis la grupiĝon Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo por havi forumon de diskuto pri la naciaj malakordoj sekve de la Tunizia Revolucio de 2011. La kvaropo la 9-an de oktobro 2015 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco de tiu jaro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]