Tunizio
Tunizio (arabe: تونس Tunis) (berbera: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes) estas lando en Norda Afriko, inter Alĝerio kaj Libio.
La loĝantoj de Tunizio nomiĝas tunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝas tunizanoj.
Datumoj pri Tunizio
- Loĝantaro: 8.987 mil (1995), inter ili 97,2% tuniziaj araboj, 1,1% berberoj.
- Ŝtatlingvo: araba lingvo (la franca estas ankaŭ multe uzata en la tuta lando, kvankam ĝi ne estas oficiala lingvo).
- Kredantoj: islamanoj.
- Eksporto: nafto, fosfatoj, tekstilaĵo, frukto, fiŝo.
- Organizoj: UNO (1956)
- Heredaĵo: ruinoj de Kartago, malnova urbocentro de Tunizo, punika urbo Kerkuan kaj Akropolo.
- Esperanto-movado: vidu Esperanto-movado en Tunizio
Historio
En 814 a.K. Fenicianoj fondigis Kartago, kiu (post multe da jaroj de sereneco) estis tute pereigita dum la Tria Punika Milito en 146 a.K. Tiam ĝi estiĝis romia provinco "Africa". Ekde 476, kiam Okcident-Romio pereiĝis, Kartago estis la parto de Bizanca Imperio. Dum 7-a kaj 8-a jarcentoj Araboj konkeris teritorion de nuntempa Tunizio. La urbo de Kajruano estis fondigita de ili. Multaj arabaj dinastioj regis ĝin ekde 800 ĝis 1574, kiam Otomana Imperio konkeris la landon.
Ekde 1880 Tunizio estis kolonio de Francio. Ĝi sendependiĝis en 1956. Dum longaj jaroj 1934-87 ĝin gvidis Habib Bourguiba. En 1987 Zin Al-Abidin Ben Ali estis elektigita prezidenton. En 1985 Israelaj aeroplanoj bombardigis regiono de Tunizo (kie Jaser Arafat kaŝiĝis post Israela atako de Libano), kaŭzinte ĉirkaŭ 80 civilulojn mortiĝis.
Ekde decembro de 2010 ĝis januaro de 2011, okazis grandaj socialaj ribeloj precipe ekigitaj de la urba junularo kontraŭ la senlaboreco, malbonaj vivkondiĉoj kaj polica perforto.
Plej Grandaj Urboj
- Tunizo, تونس [tunis] (1.200.000)
- Sfakso, صفاقس [safa'kis] (265.131)
- Suzo, سوسة [su'sa] (173.047)
- Kajruano, قيروان [kajruŭan'] (117.903)
- Ariana, أريانة [arjana] (97.687)
Administra divido
Tunizio estas dividita laŭ 24 gubernioj: Al Kaf, Al Mahdijah, Al Munastir, Al Qasrajn, Al Qajravan, Arjanah, Bajah, Banzart, Bin 'Arus, Jundubah, Madanin, Nabul, Qabis, Qafsah, Qibili, Safaqis, Sidi Bu Zaid, Siljanah, Susah, Tatavin, Tavzar, Tunis, Zaghvan, Manuba.
Tunizio en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando:
|
|
|
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.