Tunizio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunizio en la Olimpikoj

Flago de Tunizio
IOK-kodo  TUN
NOK Tunizia Nacia Olimpika Komitato
Retejowww.cnot.org.tn france
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr

Tuniziaj sportistoj unue en 1960 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tunizia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tuniziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 5 orajn, 3 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 72-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Tunizia Nacia Olimpika Komitato (france Comité national olympique tunisien (CNOT), arabe اللجنة الوطنية الأولمبية التونسية) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1957 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

En unuopaj Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1960[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1964[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 9 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 29-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1968[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1960 en Meksik-Urbo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis sian unuan oran, kaj aldone plian bronzan medalon. Fine ĝi havis la 28-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj – la plej bona rango ĝis nun atingita.

1972[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 35 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis arĝentan medalon. Tio sufiĉis por fine havi la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

1976[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 15 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1984[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso, post okjara pauzo, partoprenis 23 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1988[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis 41 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1992[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 13 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 51 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis bronzan medalon. Tio signifis la 71-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 47 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 54 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 28 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis oran medalon. Fine ĝi havis la 52-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 83 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis 2orajn kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 61 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 75-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 63 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis oran kaj arĝentan medalojn.Tio signifis la 58-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]