Tunku Abdul Rahman
Tunku Abdul Rahman, plennome Tunku Abdul Rahman Putra Al-Haj ibni Almarhum Sultan Abdul Hamid Shah (javie: arabe تونكو عبد الرحمن; n. la 8-an de februaro 1903 en Alor Setar, Kedaho ; m. la 6-an de decembro 1990 en Penango) ofte referita kiel "Tunku" (speco de princa titolo en Malajzio), ankaŭ konata kiel Bapa Kemerdekaan ("Patro de Sendependeco") aŭ Bapa Malajzia ("Patro de Malajzio"), estis ĉefministro de la Federacio de Malajzio ekde 1955 kaj ĝia unua ĉefministro post atingado de sendependeco en 1957. [1]
Vivo kaj politika kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis naskita ĉe Istana Pelamin en Alor Setar, Kedaho. Tunku Abdul Rahman estis la sepa filo de sultano Abdul Hamid Halim Shah, la dudek-kvara Sultano de Kedaho. Lia patrino estis Cik Menyelara.
Tunku Abdul Rahman ricevis stipendion dum siaj lernejaj tagoj kaj studis ĉe la Universitato de Kembriĝo en Anglio en la 1920-aj jaroj. Liaj studoj estis longaj, ĉar la Dua Mondmilito intervenis, kaj li diplomiĝis kiel advokato nur en 1949, post pasigado de multaj jaroj en Malajzio.

En januaro 1956, li gvidis delegacion en intertraktadoj kun la brita registaro en Londono pri la tuja donado de interna memregado al Malajo, kaj poste sendependeco. Post la deklaro de sendependeco la 31-an de aŭgusto 1957, li restis ĉe la estro de la registaro, okupante la postenojn de Ĉefministro kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Federacio de Malajo (ekde 1963, Malajzio).
En 1961, li prezentis planon por unuigi la Federacion de Malajo kaj la britajn koloniojn Singapuro, Sabaho, Sarawak kaj Brunejo en la Federacion de Malajzio. La unuigo okazis la 16-an de septembro 1963 (sen Brunejo; Singapuro foriris la 9-an de aŭgusto 1965). En 1967, Malajzio fariĝis fondinta membro de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASEAN).
Meze de la 1960-aj jaroj, komunumaj streĉiĝoj intensiĝis en la lando (precipe kun la aprobo de la Lingva Leĝo en 1967, kiu nomumis la malajan lingvon kiel la oficialan lingvon), kio kondukis al interetnaj konfliktoj kaj la trudado de krizostato en 1969. La potenco efektive transiris de la registaro al la Nacia Operacia Konsilio, estrita de la vicĉefministro Abdul Razak, kiu transprenis la postenon de ĉefministro en 1970.
De 1969 ĝis 1973 li okupis la postenon de Ĝenerala Sekretario de la Organizo de Islama Kunlaboro.
En 1983, Abdul Rahman ricevis la Internacian Premion Reĝo Faisal.
De 1959 ĝis 1965 li estis la unua prezidanto de la Badmintona Azia Konfederacio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biography.com Tunku Abdul Rahman biography. Arkivita el la originalo je 10 July 2015. Alirita 5 May 2012 .

